Monako: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e robota modifo de: ceb:Monako
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.2) (robota aldono de: tk:Monako
Linio 264: Linio 264:
[[tg:Монако]]
[[tg:Монако]]
[[th:ประเทศโมนาโก]]
[[th:ประเทศโมนาโก]]
[[tk:Monako]]
[[tl:Monako]]
[[tl:Monako]]
[[tr:Monako]]
[[tr:Monako]]

Kiel registrite je 00:32, 21 dec. 2010

Monako
Monaka Princlando
Principauté de Monaco
Monegue

la flago de Monako

la ŝtata blazono

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Marcia de Muneghu
Nacia devizo: Deo Juvante (Latina)
(ĉe la helpo de dio)
Lokigo
suverena ŝtatounueca ŝtatoprinclandourboŝtato • Mediteranea lando • limurbo • lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Monako
Oficiala(j) lingvo(j) franca lingvo
Uzata(j) lingvo(j) franca
Plej ofta(j) religio(j) katoliko
Areo 1,9 km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 35.656 loĝ. (2020)
Loĝdenso 16.329 loĝ. loĝ./km²
Horzono +1 (en somero +2)
Interreta domajno mc
Landokodo MC
Telefona kodo 32
Plej alta punkto Chemin des Révoires
Plej malalta punkto Mediteraneo
Politiko
Politika sistemo Parlamenta konstitucia monarkio
Ŝtatestro Alberto la 2-a, Princo de Monako
Ĉefministro Jean-Paul Proust
Nacia tago 8-a de novembro
Sendependiĝo 8-a de januaro 1297
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
vdr

Monaka Princlando aŭ simple Monako (en la franca: Principauté de Monaco; en monaka lingvo: Principatu de Múnegu; okcitane: Principat de Mónegue; itale: Principato di Monaco), estas lando en Okcidenta Eŭropo, ĉe la bordo de Mediteraneo. Ĝi estas la dua plej malgranda lando en la mondo, post Vatikano kaj estas la lando plej dense loĝata po kvadrataj kilometroj. Monako famas pro kasinoj, aŭtosporto, kaj sia princa familio.

  • Koordinatoj: 43°43'N; 7°25'E Mapo

Historio

Monako, regata de diversaj popoloj dum la Mezepoko (fenicioj, grekoj, romianoj, frankoj, ktp.), estis regata de la ĝenovanoj ĝis 1297, kiam la familio de la Grimaldi regadas la landon ĝis la nuntempo. En tiu ĉi ŝtato establiĝis ŝipbazo por la marvojaĝoj al la Sankta LandoMeza Oriento. Protektita de Hispanio kaj poste de Francio. Estis invadita dum la franca revolucio dum 15 fojoj. Dum la Dua mondmilito estis gvidata de la la Registaro de Vichy kaj poste de Hitlero mem. La nazioj okupis ĝin en 1944 kaj estis liberigita en 1945. Post la morto de Rainiero la 6an de aprilo 2005 lia filo Alberto fariĝis la nova princo kaj reganto de la ŝtato per la nomo "Alberto 2-a". Dum la regado de Rainiero 3-a estis faritaj profundaj reformoj en la monaka strukturo.

La nacia festo estas celebrata la 19an de novembro.

Regata de diversaj popoloj en la antikveco, Monako estis kolonio de la fenicioj, kiu havis templon al la dio Melkart. Poste, la grekoj ĝin regis sub la nomo "Monoikos" kaj la romianoj "Portus Herculis Monæci". En la unua jarcento, Monako estis tute kristanigita kaj poste pasis diversaj barbaraj popoloj kiel frankoj kaj lombardoj. Poste pasis la Sankta Ĝermana Romia Imperio kaj finfine la Ĝenova Respubliko ĝis 1297, kiam la familio Grimaldi ekregis la landon ĝis la nuntempo.

Ĝis la sendependiĝo mem, ĝi estis dezirata kiel militbazo de la francoj. Estis okazigitaj diversaj traktatoj por ĝia protektado kaj memstareco kun Hispanio (en 1512), Francio (1409, 1641 kaj 1861) kaj la itala regno Serdenjo (Viena Kongreso 1815). Okupita de la hispanoj en 1605, ricevis la terposedaĵojn Roccabruna ("Roquebrune") kaj Mentone (kiujn ĝi perdis dum la Revolucio de 1848). Dum la Franca Revolucio la lando estis okupata en 1793 ĝis 1815. En 1865, estis subskribita traktato kun Francio laŭ doganaj kaj impostaj aferoj. Dum la regado de la princo Alberto la 1-a, estis aboligita la absolutismon en 1869.

Dum tiu jarcento, Monako travivis okazintaĵojn kiuj minacis la nacian sendependecon. Dufoje estis reformita la konstitucio de 1911 (en 1917 kaj en 1930). Ludoviko la 2-a devis agnoski lian filinon, Carlota por sekurigi la dinastian kontinuecon de la estonta Rainiero la 3-a, kiu entroniĝis en 1949 kaj dek jarojn poste devis nuligi la konstitucion pro malakordo kun la Nacia Konsilio.

En 1962, estis establita novan konstitucion, kiu respektigas la fundamentajn rajtojn de la monakanoj: Sekvajare estis subskribita traktato kun Francio, en kiu oni regulis la ekonomiajn rilatojn kaj estis kreitaj novaj akordoj pri najbareco kaj valuto, kiuj estis renovigitaj en 2002 pro la cirkulado de la eŭroj en Monako kvankam ĝi ne apartenas al la Eŭropa Unio.

En 1982, pro tragika akcidento forpasis la edzinon de Rainiero la 3-a, la princino Grace, kiu realigis valorajn donacojn por la kultura disvolviĝo en la lando. La 6an de aprilo 2005 forpasis la princon Rainiero kaj la faŭleco de lia filo kaj posteulo Alberto la 2-a, minacas la dinastian kontinuecon de la nacia sendependeco.

En 1890,la princa palaco klare montras miksaĵon de klasiakaj fasadoj kaj mezepokaj fortikaĵoj.

Politiko

Monako esas regata de konstitucia monarkio ekde 1911, kun la Princo kiel ŝtatestro. La pova branĉo konsistas el Ŝtat-Ministro, kiu prezidas la 6-membran Konsilion . La Ŝtat-Ministro estas franca civitano elektita de la princo, kiu estas elektata inter proponitaj kandidatoj de la franca registaro, kiu okupiĝas pri la defendo kaj sekureco en la princlando.

Sub la Konstitucio de 1962, la princo kundividas la povon kun la Unuĉambra Parlamento, la Nacia Konsilio. La 24 membroj de la leĝdona organismo estas elektataj per rekta balotado kaj demokratie, por kvinjara periodo. Ili plenumas la funkcion krei la leĝojn kaj reguli la reĝajn dekretojn. La ĉefaj lokaj aferoj estas traktataj de la Komunuma Konsilio, kiu konsistas el 15 membroj elektitaj kaj preziditaj de la urbestro.

Monarkio

La dinastio Grimaldi estas nobela familio origine el Italio, kaj estis fondita de Francisko Grimaldi, kiu prenis en 1099 la regionon kune kun soldatoj vestitaj kiel franciskanoj. En la princlando regas liaj posteuloj ĝis la nuntempo, escepte de kelkaj mallongaj deflankiĝoj. La lasta okazis dum la geedziĝo de la princino Carlota de Monako, patrino de Rainiero la 3-a, kun Pierre de Polignac.

Administrativ-Politika Organizo

Mapo de la Princlando Monako

La distingiĝo de la Ŝtato kaj la Urbo Monako estas tute teoria. Fakte, la ŝtato konsistas nur el unu sola municipo (commune). Laŭ la konstitucio de 1911, la princlando estis subdividita en tri municipoj sed estis disigitaj en 1914 kaj konvertitaj en distriktoj. Nuntempe ĝi havas 10 distriktojn. En 2014 ili estos 11.

Ekonomio

Unu el la ĉefaj ekonomiaj fontoj estas turismo, kiu ĉiujare allogas homojn pro la agrabla vetero kaj la du gravaj kasinoj. Ĝia pokapa MEP superas 30.000 usonajn dolarojn mezume, t.e. ke ne ekzistas malriĉeco entute, kaj la persono kun malpli posedaĵo superas 120 milionojn da dolaroj. La Princlando diversigis sukcese la servojn kaj malgrandajn nepoluigajn industriojn .

Monako ne estas ano de la Europa Unio, sed ĝi estas ligita al ĝi per la dogana unuiĝo kun Francio, kun kiu kundividas la saman valuton: la eŭro kaj ricevis la rajton acuñar monerojn kun monakaj dizajnoj en sia nacia vizaĝo. Monako ellaboras farmaciajn produktojn, parfumojn, beligajn produktojn ktp.

Loĝantaro

Aera vidaĵo de Monako

La Princlando Monako havas 35.856 loĝantojn, el kiuj 16% estas monakanoj, romkatolikoj, kiu estas la ŝtata religio. La respo estas enmigrantoj ĉefe francoj kaj italoj.

La lando havas tri distriktojn: Monakurbo kiu estas la politika, turisma kaj entreprenista centro, La Condamine, situanta en la okcidento de la ŝtato estas la ekonomia kaj industria distrikto de Monako kaj Montekarlo, kie troviĝas la fama kasino.


Religio

Katedralo de Monako

La oficiala religio estas la romkatolika .

Kulturo kaj Arto

En Monako ĉefas la francstila arkitekturo. Inter ĝiaj plej elstaraj konstruaĵoj troviĝas la Katedralo konstruita en la jaro 1875, el blankaj ŝtonoj de La Turbie sur la loko de antikva preĝejo de la 12-a jarcento dediĉata al Sankta Nikolao. La konstruaĵo estas el bizanca romanika stilo, kaj en ĝia interno gastas valoraĵojn. Alia el la emblemaj konstruaĵoj, krom la Princa Palaco, estas la konstruaĵo kiu gastas la Oceanografian Muzeon kaj la Akvarion. Ĝia impresiga fasao, vide al la maro, estas konsiderata kiel majstra verko de la monumenta arkitekturo.

Sekureco

Monako ne havas armeon, sed malgrandan nombron da guardacostas. Kiuj okupiĝas pri la sekureco en la lando estas ĉ. 500 policistoj (Monako estas la ŝtato kun pli da policistoj po persono, 517 agentoj por 32.000 loĝantoj). Ankaŭ ekzistas la reĝa gardado, nomata Compagnie des Carabiniers du Prince, kiuj estas ĉ. 80 personoj. La ŝtata defendo estas proprociigita de Francio.

Eksteraj ligoj

Esperanto-movado en Monako

V. Monako:Esperanto-movado

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara