Usona Kongreso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
HRoestBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 83: Linio 83:
[[mr:अमेरिकन काँग्रेस]]
[[mr:अमेरिकन काँग्रेस]]
[[ms:Kongres Amerika Syarikat]]
[[ms:Kongres Amerika Syarikat]]
[[my:အမေရိကန် ကွန်ဂရက် လွှတ်တော်]]
[[nds:Kongress (USA)]]
[[nds:Kongress (USA)]]
[[nl:Amerikaans Congres]]
[[nl:Amerikaans Congres]]

Kiel registrite je 05:30, 22 dec. 2010

La Usona Kongreso estas la federacia parlamento de Usono, ĝia leĝodona instanco (laŭ artikolo 1 de la konstitucio).

Ĝi estas duĉambra parlamento, konsistanta el

  • la Domo de Reprezentantoj (angle House of Representatives), kiu reprezentas la loĝantaron; proksimume duonmiliono elektas po unu deputiton, kiu servas dum du jaroj. En 2005 estas 435 deputitoj.
  • la Senato (angle Senate), kiu reprezentas la federaciajn subŝtatojn; ĉiu subŝtato elektas po du senatanojn. En 2005 estas 100 senatanoj.

Ĉiu subŝtato rajtas je minimume unu deputito, sed la deputitoj de la neŝtataj teritorioj (Distrikto Kolumbio, Usona Samoo, Gvamo, Porto-Riko kaj Usonaj Virgulininsuloj) ne rajtas voĉdoni.

La prezidento ne havas la rajton partopreni la kunsidojn de la kongreso. Inverse la kongreso ne rajtas voki la prezidenton aŭ liajn kunlaborantojn al enketo. Tamen la deputitaro havas la rajton akuzi anojn de la ekzekutivo pro misfaro, kaj la senato havas la rajton decidi pri ilia kulpo. Por kondamno necesas plimulto de du trionoj.

La konstitucio garantias al la kongreso jenajn rajtojn:

  • Enkasigi impostojn
  • Pruntepreni monon por la ŝtata kaso
  • Difini regulojn por komerco inter subŝtatoj kaj kun eksterlando
  • Difini regulojn por la naturalizo de eksterlandanoj
  • Eldoni monon kaj puni monfalsantojn
  • Difini normojn pri pezoj kaj mezuroj
  • Starigi tutlandajn leĝojn pri bankroto
  • Krei poŝtajn oficejojn kaj vojojn
  • Eldoni patentojn kaj kopirajtajn konfirmojn
  • Starigi sistemon de federaciaj kortumoj
  • Puni piratadon
  • Deklari militon
  • Krei kaj subteni terajn armeojn
  • Krei mar-armeon
  • Alvoki la milicion por efektivigi federaciajn leĝojn, subpremi ribelojn kaj repeli invadon
  • Fari ĉiujn leĝojn por la sidejo de la registaro (Vaŝingtono)
  • Fari ĉiujn leĝojn necesajn por efektivigi la konstitucion

La konstitucio eksplicite malpermesas al la kongreso

  • suspendi Habeas-Corpus-dokumenton (kiu garantias al arestito la rajton je tribunala decido) escepte dum ribelo aŭ milito
  • akcepti leĝojn, kiuj kondamnas homojn sen tribunala proceso
  • akcepti leĝojn, kiuj retro-efike igas iun ago krima (principo nulla poena sine lege = – latine neniu puno sen leĝo)
  • postuli rektajn impostojn de civitanoj, escepte surbaze de censo (tiun regulon nuligis la 16-a aldono al la konstitucio)
  • fiksi eksportajn impostojn por ajna subŝtato
  • doni al la marhavenoj de ajna subŝtato aŭ al la ŝipoj ilin uzantaj specialajn favorojn
  • atribui nobelecajn titolojn


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara