Pirahana lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ligila al fajflingvoj
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.2) (robota aldono de: nds:Pirahã
Linio 64: Linio 64:
[[ko:피라항어]]
[[ko:피라항어]]
[[lt:Piraha kalba]]
[[lt:Piraha kalba]]
[[nds:Pirahã]]
[[nl:Pirahã]]
[[nl:Pirahã]]
[[no:Pirahã (språk)]]
[[no:Pirahã (språk)]]

Kiel registrite je 21:34, 29 dec. 2010

La pirahana lingvo (Pirahã) estas lingvo parolata inter la samnoma popolo. Ili loĝas en Brazilo, ĉe la Majsia rivero, enflurivero de la Amazono.

La pirahana lingvo estas fonologie la plej simpla konata lingvo, havanta nur dek fonemojn, unu fonemo malpli ol la rotokasa. Ĝiaj fonemoj estas:


Dulipa Gingiva Vela Glota
Senvoĉa plozivo p t (k)* x
Voĉa plozivo b g
Frikativo s** h
Vokalo a i o
* alta tono
* Oni kredas ke /k/ estas libervola kompono de /h/ kaj /i/.
** Nur viroj uzas la /s/-fonemon; virinoj uzas anstataŭ /h/.


La sumo de fonemoj estas nur dek unu se /k/ estas konsiderata kiel fonemo; se ne, viroj uzas dek fonemoj, kaj virinoj nur naŭ (Esperanto, kompare, havas dudek ok). Tamen, ekzistas multaj alofonoj de ĉi tiuj fonemoj; ekzemple, /b/ havas kiel alofonojn bilabialan nazalon (kiel Esperanto /m/) kaj bilabialan voĉan trilon, kaj /g/ havas tre strangan duoblan frapon kiu estas unika al tiu lingvo, laŭ aktuala lingvistika scio.

La IFA ekvivalentoj de la fonemoj estas:

/p t k ʔ b g s h a i o/

La pirahana estas aglutinanta kiel Esperanto, uzante multajn afiksojn por komuniki signifojn. Multaj verboj estas afiksoj, speciale verboj de ekzisto aŭ egalo. Ekzemple, la pirahana frazo "estas pakao (tipo de mamulo) tie" uzas nur du vortojn:

káixihíxao.xaagá gáihí
'pakao.ekzisti tie'

La pirahana ankaŭ uzas sufiksojn kiuj komunikas evidentecon, kategorio de gramatiko, kiu komplete mankas al la hindeŭropaj lingvoj. Unu el tiuj sufiksoj, /-xáagahá/, signifas ke la parolanto estas komplete certa pri sia informo:

hoagaxóai hi páxai kaopáp.i.sai.xáagahá
'Hoagaxóai li fiŝ-tipon kapti.EPEN.NOMIN.certeco'

Interese, la pirahana uzas kvin parolmediojn; informo povas esti parolata (la normalo), fajfita, zumita, kriegita aŭ enmuzikigita. Fajflingvoj estas raraj, interesiganta la pirahanan kiel studo pri la forteco de tono kaj akcento en komuniko.

Aparte frapa trajto de la pirahana estas la plena foresto de vortoj esprimantaj nombron. Ja ekzistas diversloke en la mondo lingvoj kiuj nur konas la numeralojn unu, du, kaj tri, sed la pirahanoj eĉ ne distingas inter unu kaj du aŭ inter unu kaj pluraj. Ili nur havas vorton, kiu signifas 'aldona'.

Kelkaj vortoj el la baza vortprovizo de la pirahana, ekzemple pronomoj, ŝajas esti pruntaĵoj el la nengatua lingvo. Krom tiuj, la lingvo havas malmultajn fremdajn vortojn, el la portugala. La pirahana kóópo 'taso' venas el la portugala vorto copo, kaj bikagogia 'aferoj' venas el la portugala mercadoria.

Nur ĉirkaŭ 150 personoj parolas la pirahanan, en ok vilaĝoj laŭ la Majsia Rivero; tamen, la plejparto de ili estas unulingvaj, sciantaj nur kelkajn portugalajn vortojn, aŭ kelkajn vortojn pri kiuj ili pensas, ke ili estas portugalaj, dum ili fakte estas nengatuaj. (La malmultaj fremduloj, kiujn ili foje renkontas ankaŭ konas tiujn vortojn kaj pensas, ke ili estas pirahanaj.) Estas kredo inter la pirahana popolo ke ilia lingvo estas la plej bona parolata lingvo, tial ne ŝajnas esti antaŭvidebla danĝera de lingvomorto.

Eksteraj ligiloj