Loire (departemento): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: ko:루아르 주
Linio 85: Linio 85:
[[ja:ロワール県]]
[[ja:ロワール県]]
[[ka:ლუარა (დეპარტამენტი)]]
[[ka:ლუარა (დეპარტამენტი)]]
[[ko:루아르 주]]
[[la:Liger (praefectura Franciae)]]
[[la:Liger (praefectura Franciae)]]
[[lad:Loire]]
[[lad:Loire]]

Kiel registrite je 11:49, 30 dec. 2010

Loire (42)
Informoj
Regiono : Rodano-Alpoj
Prefektejo : Saint-Étienne
Subprefektejoj : Montbrison
Roanne
Loĝantaro
 - Suma (1999)
 - Loĝdenso

728 524 loĝantoj
152 loĝantoj/km²
Areo 4 781 km²
Arondismentoj3
Kantonoj 40
Komunumoj 327
Prezidento de
la Ĝenerala Konsilio
Pascal Clément
Situo en Francio

Loire [lŭar] estas unu el la ok departementoj de la franca regiono Rodano-Alpoj. Nomita laŭ la samnama rivero, ĝi etendiĝas sur 4 774 km² kaj havas 728 524 enloĝantojn. La ĉefurbo estas Saint-Étienne (180 210 loĝantoj). La departemento Loire havas du subprefekturbojn : Roanne (38 896 loĝantoj) kaj Montbrison (14 589 loĝantoj). Ĝi tute enhavas 327 komunumojn.

Arbaroj kovras 60% de la teritorio de Loire, kiu krome konsistas el montetoj kaj la valo de la rivero Loire, kiu trafluas ĝin. La montoj de Forez kaj de Pilat ankaŭ estas karakterizaj de la pejzaĝoj de tiu departemento (plej alta loko : 1640 metroj).

Agrikulturo (precipe bredado) ne estas la ĉefa okupado de la laborantaro. Industrio ludas ĉi tie la plej gravan rolon. Minejoj longtempe okupis la unuan lokon, sed iom post iom malaperis, kaj estis anstataŭigitaj de pli modernaj industrioj (novaj teknikoj, teksaĵ-fabrikado, mekanikaj industrioj...). Malgraŭ ĉio la departemento ne estas sufiĉe dinamika por allogi laborantojn kaj industriojn, kaj la senlaboreco restas bedaŭrinde alta.

Turismo: ekskursado aŭ skiado en la montoj de Pilat, kulturaj vizitoj en la vilaĝoj aŭ kasteloj de Sury-le-Comtal aŭ la Bastie-d'Urfé, la monaĥejo de Charlieu, la prahistoriaj lokoj kiel Le Saut du Perron aŭ la rokego de la Caille. ban-urboj : Sail-les-Bains kaj Montrond-les-Bains.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Prefektuja retejo greke http://www.cg42.fr greke http://www.semraplace.com greke http://www.tourisme-st-etienne.com/

Dosiero:Logo 42 loire.jpg