Ĉiomanĝanto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Mjbmrbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: pl:Wszystkożerność
Loveless (diskuto | kontribuoj)
e robota modifo de: pt:Onívoro
Linio 60: Linio 60:
[[no:Alteter]]
[[no:Alteter]]
[[pl:Wszystkożerność]]
[[pl:Wszystkożerność]]
[[pt:Omnívoro]]
[[pt:Onívoro]]
[[qu:Tukuy mikhuq]]
[[qu:Tukuy mikhuq]]
[[ru:Всеядные]]
[[ru:Всеядные]]

Kiel registrite je 06:19, 4 jan. 2011

Korvoj estas ĉiomanĝantoj.

Ĉiomanĝanto (el ĉio kaj manĝi) estas animalaj specioj kiuj manĝas kaj plantojn kaj animalojn kiel ties ĉefa manĝoresurso. Ili estas oportunemaj, ĝeneralaj manĝantoj ne specife adaptitaj al manĝo kaj digesto ĉu de viando ĉu de planta materialo ekskluzive.[1] Porkoj estas tre konata ekzemplo de ĉiomanĝanto.[2] Korvoj estas alia ekzemplo de ĉiomanĝanto kiujn multaj homoj vidas ĉiutage.[3] Ankaŭ homoj estas ĉiomanĝantoj.[1][4] Tiu oportunemo estas avantaĝo por la prospero kaj pliiĝo de la specio antaŭ aliaj specioj kiuj nepre bezonas pli specifan manĝoresurson.

Kvankam estas informoj pri kazoj de plantomanĝuloj kiuj manĝas viandon tiel kiel ekzemploj de karnomanĝuloj kiuj manĝas plantojn, la klasigo aludas al adaptoj kaj ĉefa manĝoresurso de la specioj ĝenerale, tiel ke tiuj esceptoj ne faras la individuojn nek la speciojn ĉiomanĝantoj.

Plej parto de la specioj de ursoj estas konsiderata ĉiomanĝantoj, sed la dieto de individuoj povas gami el preskaŭ plantomanĝanto al preskaŭ ekskluzive karnomanĝuloj depende de la manĝodisponeblo kaj surloke kaj dumsezone. La Blanka urso povas esti klasita kiel karnovorulo dum la Granda pando preskaŭ ekskluzive manĝas bambuon kaj estas pro tio herbomanĝulo, kvankam pandoj manĝas ankaŭ viandon eventuale.

Specioj konsiderataj ĉiomanĝantaj

Diversaj mamuloj estas ĉiomanĝantaj pro naturo kiel ursoj, nazuoj, erinacoj, didelfoj, porkoj, kelkaj primatoj inklude ĉimpanzojn kaj homojn, lav-ursoj, kelkaj roduloj inklude strisciuroj[5], musoj[6], ratoj[7], sciuroj[8], mefitoj kaj bradipoj.

Estas ĉiomanĝantaj diversaj birdoj, kies predoj varias el beroj kaj nektaro al insektoj, vermoj, fiŝoj, etaj roduloj kaj serpentoj, tio estas kazuaroj, kokoj, korvedoj inklude korvojn, pigojn, korakojn kaj frugilegojn, keoj, raledoj, reaoj.

Kelkaj lacertoj, kelkaj testudoj.

Kelkaj fiŝoj kiel piranjoj.

Ankaŭ kelkaj insektoj kaj aliaj senvertebruloj estas ĉiomanĝuloj.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Humans are Omnivores aŭtoro : adaptita el intervjuo kun John McArdle, Ph.D.
  2. Family Suidae (Pigs) aŭtoro Brent Huffman ĉe UltimateUngulate.com
  3. Family Corvidae (Crows/Ravens) aŭtoro Seattle Audubon Society
  4. http://www.nhptv.org/natureworks/nwep10b.htm
  5. Eastern Chipmunk
  6. Florida Mouse
  7. Brown Rat
  8. Tree Squirrels
Divido de organismoj laŭ deveno de ilia nutraĵo

karnovorantoj (karno)   •   herbovorantoj (herbo)   •   ĉiovorantoj (ĉiomanĝanto)   •   insektovorantoj (insekto)   •   malkomponantovorantoj (malkomponiĝanta materialo)   •   foliovorantoj (folioj)   •   fruktovorantoj (fruktoj)   •   semovorantoj (semoj)   •   lokovorantoj (loka nutraĵo)   •   nektarovorantoj (nektaro)   •   fiŝovorantoj (fiŝoj)   •   sangovorantoj (sango)   •   kadavrovorantoj (bestkadavraĵoj)