Vaŝingtona Speciprotekta Konvencio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Mjbmrbot (diskuto | kontribuoj)
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 13: Linio 13:
[[Kategorio:Mediprotektado]]
[[Kategorio:Mediprotektado]]


[[az:Kökünün kəsilməsi təhlükəsi olan vəhşi fauna və yabanı flora növlərinin beynəlxalq ticarət konvensiyası]]
[[ca:CITES]]
[[ca:CITES]]
[[cs:Úmluva o mezinárodním obchodu s ohroženými druhy volně žijících živočichů a rostlin]]
[[cs:Úmluva o mezinárodním obchodu s ohroženými druhy volně žijících živočichů a rostlin]]

Kiel registrite je 19:05, 16 jan. 2011

Mapo de ŝtatoj kiuj akceptis la Vaŝingtonan Speciprotektan Konvencion.

La Vaŝingtona Specioprotekta Konvencio (Convention on International Trade in Endangered Species of Wild Fauna and Flora (CITES) estas samtempe kontrakto kaj internacia organizo, kiu havas la deklaritan celon pri tia kontrolo de la internacia komerco, ke tio certigu la pluvivon de la sovaĝaj besto kaj plantospecioj. La konvencia teksto estas nomata ankaŭ post loko de la unua subskribo (Vaŝingtono, 3-an de marto de 1973) Vaŝingtona Specioprotekta Konvencio. Ĝi estis tralaborita en 1979 en Bonn kaj en 1983 en Gaborone (Bocvano).

Historio

Ĝi ekvalidis 1-an de julio de 1975 en la membroŝtatoj. La unua lando de EK estis Germanio en 1976. La interkonsento validas jam en 164 ŝtatoj.

La internacia kontrakto (konvencio) reguligas la komercon kun la danĝerigitaj bestoj kaj plantoj same la produktaĵojn el ili. La konvencio entenas 3 listojn de la formorto-minacataj aŭ danĝerigitaj specioj:

  • Aldono I: Surlistigas la direkte minacatajn speciojn kaj malpermesas la komercon pri tiuj.
  • Aldono II: Surlistigas la ĉie protektobezonajn speciojn; por komerco kun tiuj necesas la eksporta kaj importa permesoj kaj la konfirmilo pri nedamaĝigo de la aro.
  • Aldono III: Tiu ĉi listo entenas ĉiun besto- kaj plantospeciojn, por kiuj ekzistas diversaj reguloj, antaŭskriboj en la unuopaj landoj.