Silvio Berlusconi: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.5.2) (robota aldono de: be:Сільвіё Берлусконі |
e r2.7.1) (robota aldono de: mn:Силвио Берлускони |
||
Linio 119: | Linio 119: | ||
[[lv:Silvio Berluskoni]] |
[[lv:Silvio Berluskoni]] |
||
[[mk:Силвио Берлускони]] |
[[mk:Силвио Берлускони]] |
||
[[mn:Силвио Берлускони]] |
|||
[[mr:सिल्व्हियो बेर्लुस्कोनी]] |
[[mr:सिल्व्हियो बेर्लुस्कोनी]] |
||
[[ms:Silvio Berlusconi]] |
[[ms:Silvio Berlusconi]] |
Kiel registrite je 13:52, 18 jan. 2011
Silvio Berlusconi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Silvio Berlusconi | |||||
Naskiĝo | 29-a de septembro 1936 en Milano, Italio | ||||
Morto | 12-an de junio 2023 en Milano | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | chronic myelomonocytic leukemia vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | itala • angla • franca vd | ||||
Loĝloko | Palazzo Grazioli • Villa San Martino vd | ||||
Ŝtataneco | Italio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Milano vd | ||||
Partio | |||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Luigi Berlusconi vd | ||||
Patrino | Rosa Bossi vd | ||||
Gefratoj | Maria Antonietta Berlusconi • Paolo Berlusconi vd | ||||
Edz(in)o | Veronica Lario | ||||
Amkunulo | Marta Fascina • Francesca Pascale vd | ||||
Infanoj | Marina Berlusconi kaj Pier Silvio Berlusconi | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Entreprenisto kaj politikisto | ||||
Laborkampo | politiko • media policy • amaskomunikilo • negoco vd | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo • Romo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Ĉefministro de Italio | |||||
Dum | la 10-a de majo 1994 – la 17-a de januaro 1995 | ||||
Antaŭulo | Carlo Azeglio Ciampi | ||||
Sekvanto | Lamberto Dini | ||||
Ĉefministro de Italio | |||||
Dum | la 11-a de junio 2001 – la 23-a de aprilo 2005 | ||||
Antaŭulo | Giuliano Amato | ||||
Sekvanto | Silvio Berlusconi | ||||
Ĉefministro de Italio | |||||
Dum | la 23-a de aprilo 2005 – la 17-a de majo 2006 | ||||
Antaŭulo | Silvio Berlusconi | ||||
Sekvanto | Romano Prodi | ||||
Ĉefministro de Italio | |||||
Dum | la 8-a de majo 2008 – | ||||
Antaŭulo | Romano Prodi | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Silvio BERLUSCONI [SILvjo berluSKOni] (naskiĝis la 29-an de septembro 1936 en Milano) estas, kaj ĝis nun jam plurfoje estis, la ĉefministro de Italio (kaj ĝis nun jam plurfoje estis la ĉefministro). Li estas miliardulo kaj posedanto de pluraj italaj amaskomunikiloj. Li fondis la italan partion Forza Italia kaj estis ĝia estro; laŭ lia propono estis fondita nova centra-dekstra partio Popolo della Libertà en 2009, kies unua estro li estas.
Li estas estro de la itala partio Forza Italia kaj posedanto de pluraj italaj amaskomunikiloj. Li estis itala ĉefministro de la 11-a de junio 2001 ĝis la 2-a de majo 2006.
Berlusconi famiĝis origine kiel industriisto en pluraj fakoj. Li estas nuntempe la plej riĉa homo en Italio. Nur en la komenco de la 1990-aj jaroj li eniris politikan karieron, fondante la centran-dekstran partion Forza Italia. Li prezentis sin kiel homon ne tuŝitan de la multaj skandaloj pri korupteco, kiuj afektis la kredindecon de la itala politikistaro en la antaŭaj jaroj. Li estis elektita kiel ĉef-ministro en 1994, sed la registara koalicio disfalis antaŭ la fino de lia oficperiodo kaj li devis rezigni. La disfalon kaŭzis la eliro de la norditala sendependisma partio Norda Ligo, estrita de Umberto Bossi, el la registara koalicio. En 2001 li estis elektita denove kiel ĉefministro, kaj plenumis tiun rolon ĝis la 2-a de majo 2006 malgraŭ tio, ke li estis plurfoje akuzita kaj procesita pro korupteco. Anstataŭigite de Romano Prodi kiel ĉefministro, li kontestis la balotajn rezultojn.
La 29-an de marto 2009, Silvio Berlusconi oficiale iĝis estro de La Popolo de la Libereco, centrdekstra partia federacio.
Percepto en la itala socio
Berlusconi estas tre diskutata personeco en Italio kaj en la mondo. Kvankam li estas tre populara inter parto de la publiko en Italio, li ankaŭ estas ege malŝatata de aliaj sekcioj de la loĝantaro, kiu konsideras lin megalomania industriisto kiu ne estas profesia politikisto kaj pensas nur pri la defendado de siaj personaj interesoj. Kritikantoj demandas sin mem, kiel la plej riĉa homo en Italio kaj la posedanto de tri el la plej popularaj televid-kanaloj povas samtempe esti ĉefministro, sen ke estu konflikto da interesoj. Internacie, Berlusconi altiris multe pli da kritikoj ol positivaj komentoj. Tio parte estas rezulto de kelkaj maltaŭgaj aŭ embarasaj ŝercoj aŭ komentoj kiujn li faris en internaciaj kuntekstoj. Unu tre konata okazo estis en 2003, kiam Berlusconi transprenis la rotaciantan prezidantecon de la Eŭropa konsilio de ministroj. Kiam la germana socialisma parlamentano Martin Schulz akre kritikis Berlusconi dum parolado en la Eŭropa parlamento, la itala ĉef-ministro respondis dirante ke li konis reĝisoron farantan filmon en Italio pri la Germana holokaŭsto, kaj ke Schultz "estus perfekta en la rolo de kapoo" (en naziaj koncentrejoj, la kapoo, itale capò, estis malliberulo, kiu havis la taskon gardi la aliajn malliberulojn). La komento, kiu estis sennecese ofenda kaj aparte provoka ĉar ĝi estis direktita al Germana parlamentano, provokis diplomatan krizon inter Italio kaj Germanio. Ankaŭ ene de Italio, Berlusconi ofte faris maltaŭgajn aŭ vulgarajn komentojn publike. Antaŭ la ĝeneralaj balotoj en 2006, li uzis la fi-vorton "coglioni" (malĝentila vorto kiu signifas stultulojn) por indiki la italojn kiuj voĉdonas kontraŭ li. En 2008, li diris publike ke la virinaj politikistoj de la dekstro estas pli belaj ol la maldekstraj.
Oni plurfoje procesis kontraŭ Silvio Berlusconi pro malsamaj krimoj, kiuj inkluzivis koruptadon de imposto-inspektistoj kaj juĝistoj kaj falsan ateston, sed tamen li ĉiam estis absolvita pro manko de pruvoj aŭ ĉar pasis tro da tempo de kiam okazis la krimo. La itala miliardulo ankaŭ estis parto de la fama kontraŭleĝa framasona loĝio P2, kiu en la okdekaj jaroj kolektis multajn famajn personojn.
Vidu ankaŭ
Ŝablono:Il Listo de miliarduloj
Eksteraj ligiloj
greke itale Vivpriskribo laŭ la oficiala paĝaro de la itala registaro greke angle Silvio Berlusconi laŭ BBC greke itale Oficiala paĝaro de Forza Italia, la politika partio de Silvio Berlusconi
|
|