Carlos Castañeda: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rodrig (diskuto | kontribuoj)
Artikolo pri Castaneda
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:20, 19 jan. 2011

Carlos Castañeda
Dosiero:Cc1962.JPG
Carlos Castañeda
Naskiĝo 25-an de decembro 1925
en Brazilo
Morto 27-a de aprilo 1998
en nekonata
Nacieco Peruano
Sukcesis kiel
  • antropologisto
  • verkisto
  • sorĉisto
Reprezentaj verkoj La instruoj de Don Juan: A Jaki konmaniero kaj Vojaĝo al Ixtlan
vdr


Carlos Aranha Castañeda [Karlos Aranja Kastanjeda] (naskiĝis en la 25-a de decembro 1925, kaj mortis en 27-a de aprilo 1998) estis verkisto kaj antropologisto graduita en la Universitato de Kalifornio (UCLA); fariĝis publika persono post publikigigo, en 1968, de sia postgraduiĝa finlaboro nomita "The Teachings of Don Juan - a Yaqui way of knowledge" ("La instruoj de Don Juan - Jaki konmaniero", la libro estis tradukita al aliaj lingvoj kiel "La herbo de la Diablo". Aldone, Kastanjeda klopodis diskonigi la praktikajn konojn de meksikaj sorĉistoj.

Vivo

Laŭ la revuo Time, la enmigraj registroj de Castaneda en Usono registris ke li naskiĝis en Cajamarca, Peruo. Sed laŭ li mem rakontas en siaj verkoj: li naskiĝis en la interlando de la brazila ŝtato San-Paŭlo, kie li rakontas ke vivis parton de sia infana kaj juna aĝoj.

Kiam sia unua libro estis publikita, li tuj estis farita ia heroo de la hipia movado, kaj tiutempe, multaj universitatanoj ekuzis lian verkon kiel ekskuzo por drogiĝi laŭ teoria universitata kaj akademia permeso, kvankam li mem skribis ke sia celo ja ne estis popularigi la uzadon de halucinaj drogoj. Laŭ li, Don Juan uzis tiujn drogojn kiel iloj por rompi sian tro racian konscion tiaman.

Verkaro

Sia verkaro konsistiĝas en 11 libroj membiografaj kie li detale videbligas siajn spertojn kun sorĉisto nomita Don Juan, indiĝeno de la gento Jaki, el la meksika Sonora-dezerto. Kaj ankaŭ publikis, en 1998, Magical Passes (Magikaj paŝoj), kiu estas praktika instrulibro pri korpaj ekzercoj kiujn la malnovaj sorĉistoj (el regiono hodiaŭ nomita Meksiko) lernis dum ensonĝado. Tiuj ekzercoj havas disajn celojn, kiel revivigi la energion; transirigi la energion tra la korpon; ensonĝi kaj tiel plu.

En 971, en Separate Reality: Further Conversations with Don Juan ("Aparta realeco: pluaj paroladoj kun Don Juan"), li montras pli praktikan kaj celplenan flankon de la instruoj de Don Juan Matus. Tiulibre, Don Juan pli detale ekprezentas al Castaneda la "vojo de la batalanto", kiu konsistiĝas en praktika filozofa vivmaniero, kies celo estas redoni al la lernanta sorĉisto energion necesan por "vidi" - ne laŭ ordinara vidmaniero - sed ja vidi la energion kiu fluas ĉie ajn kaj ĉe ĉiu ajn. Tiuj konceptoj kaj multaj aliaj (kiuj apenaŭ aperis en sia unua libro) daŭre estas menciitaj en siaj postaj libroj.

En 1973, li publikis Journey to Ixtlan - Lessons of Don Juan (Vojaĝo al Ikstlan - Lecionoj de Don Juan), kiu estis sia doktoriĝa esploro.





Libroj

   * The Teachings of Don Juan: A Yaqui Way of Knowledge (©1968) ISBN 0-520-21757-8. (Somero 1960 ĝis oktobro 1965.)
   * A Separate Reality: Further Conversations with Don Juan (©1971) ISBN 0-671-73249-8. (Aprilo 1968 ĝis oktobro 1970.)
   * Journey to Ixtlan: The Lessons of Don Juan (©1972) ISBN 0-671-73246-3. (Somero 1960 ĝis majo 1971.)
   * Tales of Power (©1974) ISBN 0-671-73252-8. (Aŭtuno 1971 ĝis la "lasta renkontiĝo kun Don Juan Matus en 1973.)
   * The Second Ring of Power (©1977) ISBN 0-671-73247-1. (Renkontiĝante kun la kunlernantoj post la "lasta renkontiĝo".)
   * The Eagle's Gift (©1981) ISBN 0-671-73251-X. (Daŭre kun la kunlernantoj kaj poste sole kun La Gorda.)
   * The Fire From Within (©1984) ISBN 0-671-73250-1. (Instruoj de Don Juan tra la 'Dua Atentiĝo' ĝis la 'Lasta Renkontiĝo' en 1973.)
   * The Power of Silence: Further Lessons of Don Juan (©1987) ISBN 0-671-73248-X. (La 'abstraktaj kernoj' de la lecionoj de Don Juan.)
   * The Art of Dreaming (©1993) ISBN 0-06-092554-X. (Revido de lecionoj de Don Juan pri ensonĝado.)
   * Magical Passes: The Practical Wisdom of the Shamans of Ancient Mexico (©1998) ISBN 0-06-017584-2. (Korpaj movoj por rompi la barojn de la ordinara perceptkapablo.)
   * The Wheel of Time: Shamans of Ancient Mexico, Their Thoughts About Life, Death and the Universe (©1998) ISBN 0-96-641160-9. (Elektitaj citaĵoj el la unuaj ok libroj.)
   * The Active Side of Infinity (©1999) ISBN 0-06-019220-8. (Memorindaj okazoj de sia vivo.)