Systema Naturae: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kryp (diskuto | kontribuoj)
e Systema naturæ title page of 1758 edition inserted
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: de:Systema Naturae estas artikolo elstara
Linio 30: Linio 30:
[[Category:Zoologio]]
[[Category:Zoologio]]
[[Category:1730]]
[[Category:1730]]
{{LigoElstara|de}}


[[af:Systema Naturae]]
[[af:Systema Naturae]]

Kiel registrite je 21:16, 19 jan. 2011

Kovrilo de la deka eldono de la verko de Linnaeus Systema Naturæ (1758).[1]
Tabelo de la Animala Regno el la unua eldono de Systema Naturae (1735).

La libro Systema Naturae estis unu el la plej gravaj verkoj de la sveda botanikisto, zoologo kaj fizikisto Carolus Linnaeus. La entera titolo estis Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis aŭ tradukita: "Sistemo de la naturo tra la tri regnoj de la naturo, laŭ klasoj, ordoj, genroj kaj specioj, kun [genraj] karakteroj, [specifaj] diferencoj, sinonimoj, lokoj".

La deka eldono de tiu libro estis konsiderate kiel la ekpunkto de la zoologia nomenklaturo.[1]

Priskribo

Linnaeus publikis Systema Naturae en 1735, dum sia esto en Nederlando. Kiel kutime en tiama scienca literaturo, la libro estis publikita en Latina. En ĝi li skizas siajn ideojn por la hierarkia klasado de la natura mondo, dividante ĝin en animala regno (Regnum animale), vegatala regno (Regnum vegetabile) kaj la "minerala regno" (Regnum lapideum).

La klasado de la vegetala regno en la libro en estis natura, sed konveneca kaj sekvis la seksan sistemon de Linneo kie la specioj kun sama nombro de stamenoj estis traktitaj en la sama grupo. Linnaeus kredis ke li klasigas la kreadon de Dio kaj ne esprimis rilataron laŭ evoluo. La klasado de animaloj estis pli natura. Ekzemple homoj estis uuafoje klasitaj kune kun aliaj primatoj (kiel Anthropomorpha).

Pro la populareco de la verko Linnaeus publikis novajn kaj ĉiam etendiĝantajn eldonojn kreskante el 11 paĝaj en la unua eldono (1735) al 3000 paĝoj en la fina kaj 13a eldono (1767). Krome dum la verko progresis, li faris ŝanĝojn: en la unua eldono balenoj estis erare klasitaj kiel fiŝoj; en la 10a eldono, publikita en 1758, balenoj translokiĝis al mamulojn. En tiu sama eldono li enmetis la duvortajn sciencajn nomojn) por animaloj, kion estis farinta ĉe plantoj en la verko de 1753 nome Species Plantarum.

Notoj

  1. 1,0 1,1 Linnaeus, Carolus. (1758) Systema naturae per regna tria naturae :secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis., 10‑a eldono (latine), Holmiae (Laurentii Salvii).

Eksteraj ligoj

Ŝablono:LigoElstara