Korfpilkado: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Vikiligo
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 21: Linio 21:
En la unuaj tempoj, la teamoj konsistis el 12 teamanoj, kaj kiel por netball, la tereno estis disigitaj en tri zonoj.
En la unuaj tempoj, la teamoj konsistis el 12 teamanoj, kaj kiel por netball, la tereno estis disigitaj en tri zonoj.


[[Kategorio:Nederlando]]
[[Kategorio:Sporto en Nederlando]]
[[Kategorio:Flandrio]]
[[Kategorio:Flandrio]]
[[Kategorio:Korbopilkado]]
[[Kategorio:Popolaj sportoj]]
[[Kategorio:Popolaj sportoj]]



Kiel registrite je 18:52, 5 feb. 2011

Jakvo Schram, 17jara, ludanto de Korfpilkado

KorfpilkadoNederlanda Korbopilkado estas pilka sporto, tre simila al korbopilkado, eltrovita en Nederlando en 1902. La nederlanda nomo Korfbal tradukiĝas laŭvorte per «korbo-pilko».

Historio

Nico Broekhuysen, amsterdamana instruisto serĉis ludon por siaj gelernantoj. En 1902, li ekkonis la «ringball» (simila al «netball») en Svedio. Hejmen revenante, li inspiriĝis el ĝi.
Pro ĝia origino, tiu sporto ludiĝas ĉefe en Nederlando, kaj Flandra Belgio. Ĝia ĉefa eco kuŝas en ĝia nepra geeco: kvar viroj kaj kvar virinoj en ĉiu teamo.
Ĝi estis prove ludita en olimpikoj de 1920 (Antverpeno) kaj 1928 (Amsterdamo). La internacia federacio de Korfpilkado (FIK) naskiĝis en 1928. Ĝi arigas 51 federaciojn komence de la 21a jarcento.
Korfpilkado enlistiĝis en la «Mondaj Sportoj» (World Games) ekde 1985. La monda ĉampionado okazas ĉiun kvaran jaron ekde 1978. En ĝi, regas Nederlando kaj Belgio...

Reguloj

Korfpilkado ludiĝas jen interne (40 m x 20 m) jen ekstere (60 m x 30 m) sur tereno disigita en du zonoj. En ambaŭ zonoj, troviĝas fosto, 3,5 m alta, ekipita ĉe la supro per korbo cilindroforma, kaj sen fundaĵo. La pilko similas tiun de l' futbalo.
La du teamoj konsistas el ok ludantoj, po du viroj kaj po du virinoj en ambaŭ zonoj (atako kaj defendo). Post ĉiuj du goloj (enkorbigoj), oni interŝanĝas la rolojn (atakantoj iĝas defendantoj kaj reciproke).
La regularo malpermesas:

  • paŝi kun la pilko (eĉ ne driblante kiel en korbopilkado)
  • provi goli kiam «kovrita» (kiam defendanto troviĝas inter la korbo kaj la atakanto, kiun li/ŝi provas bloki, estante je malpli ol braklongo unu de la alia)
  • «gardi» kontraŭulon de malsama sekso.
  • fizike kontakti.

En la unuaj tempoj, la teamoj konsistis el 12 teamanoj, kaj kiel por netball, la tereno estis disigitaj en tri zonoj.