Unia Solidara kaj Evolua Asocio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Informkesto partio <!-- Oficiale temis pri masorganizaĵo, ne partio, sed la informkesto partio plej taŭgas --> |koloro = |esperanta nomo = Unia Solidara kaj Evolua Asocio |propra no...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:23, 6 feb. 2011

Unia Solidara kaj Evolua Asocio
ပြည်ထောင်စုကြံ့ခိုင်ရေးနှင့်ဖွံ့ဖြိုးရေးအသင်း
partio
Lando  Birmo
Fondiĝo la 15-an de septembro 1993
Dissolvo la 15-an de julio 2010
Ĉefa sidejo Jangono
Ideologio subteno de la armea ĥunto de la lando
Retejo www.usda.org.mm
vdr

La Unia Solidara kaj Evolua Asocio (birme ပြည်ထောင်စုကြံ့ခိုင်ရေးနှင့်ဖွံ့ဖြိုးရေးအသင်း, latinliterigite prany htaung cu kri. re: hnang. hpwam. hprui: ye: a. sang: pjìdàuɴzṵ tɕã̰kʰàiɴ jéi n̥ɪ̰ɴ pʰʊ̰ɴpʰjó jéi əθɪ́ɴ; mallongigite USDA) estis birma masorganizaĵo kreita de la reta armea ĥunto de la ŝtato. La organizaĵo havis 1 centran oficejon, 17 provincaj, 66 distriktaj kaj 320 urbaj asocioj. La 30-an de aprilo 2010, la organizaĵo havis 24 milionojn da membroj.

La 29-an de marto 2010, fondiĝis la politika partio Unia Solidara kaj Evolua Partio, konsiderebla posteulo de la masorganizaĵo - tiu nova partio partoprenis la ĝeneralan baloton de 2010 kaj gajnis ĝin. Ĉiuj ŝtataj oficistoj kaj membroj sub 25 jaroj estis prenitaj el la organizaĵo, kaj la restintaj membroj transigitaj al la nova partio. Ĉiuj infrastrukturaĵoj kaj financoj de la organizaĵo estis same transigitaj al la partio, kaj sekve la organizaĵo estis malfondita en julio 2010.

Htaj Oo estis la ĝenerala sekretario de la organizaĵo. La moto de la organizaĵo estis "Moralo, Disciplino, Solidaro, Unueco." La 1-an de julio 2008, malgranda bombo eksplodis en urba oficejo de la organizaĵo - krome en la diktatora reĝimo de Birmo dum la vivtempo de la organizaĵo apenaŭ senteblis malferma civitana protesto.

Retaj ligiloj