La Kanto de la Krucmilito: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ChuispastonBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: it:Canzone della crociata albigese
MystBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: de:Gesang vom Albigenserkreuzzug
Linio 13: Linio 13:


[[ca:Cançó de la Croada]]
[[ca:Cançó de la Croada]]
[[de:Gesang vom Albigenserkreuzzug]]
[[en:Song of the Albigensian Crusade]]
[[en:Song of the Albigensian Crusade]]
[[fr:Chanson de la Croisade albigeoise]]
[[fr:Chanson de la Croisade albigeoise]]

Kiel registrite je 14:12, 8 feb. 2011

La Kanto de la Krucmilito, okcitanlingve "la Cansó de la Crosada", estas monumento de la okcitana literaturo. Tiu longa poemo (pli ol 9500 versoj) estis skribita inter 1212 kaj 1219, kaj rakontas la tragedion, kiu okazis en Okcitanio de 1209 ĝis 1219 (fakte la krucmilito daŭris ĝis la 1230-aj jaroj).

Ĝi konsistas el du partoj malsimilaj :

La unua parto entenas 2749 versojn kaj 130 paragrafojn, kaj rakontas la eventojn ekde la komenco de la krucmilito kontraŭ la Kataroj far la francaj armeoj kaj la Papo en 1209 ĝis la grava batalo de Muret en 1213. Guilhèm de Tudèla estas la aŭtoro de tiu unua parto. Li estas kronikisto, kiu strebas al objektiveco kaj preciza priskribo de ĉiuj eventoj, neglektante neniun detalon. Li tamen subtenas la Francojn kaj krucmilitistojn.

La dua parto enhavas 6811 versojn kaj 83 paragrafojn, kaj rakontas la historion de la batalo de Muret (1213) ĝis alia grava batalo en Baziège en la jaro 1219. La aŭtoro de tiu ĉi dua parto, kiu ŝajne mem partoprenis tiun lastan batalon, restas ĝis nun nekonata. La anonima aŭtoro skribas en bela kaj pura okcitana lingvo, kaj faras el tiu poemo vera eposo, kie aperas klare siaj pasiaj sentoj kaj esprimforto.

Tiu "Kanto" estas pasia dolorhimno, lukto de tuta kulturo por siaj moralaj valoroj, penslibereco, toleremo, heredaĵo de la trobadoroj kaj de la Fin'amor.