Granda Ligo Futbala: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota modifo de: sr:МЛС
e →‎Teamoj: "Wizards" --> "Sporting" (nova nomo)
Linio 53: Linio 53:
* [[Columbus Crew]], en [[Kolumbuso, Ohio]]
* [[Columbus Crew]], en [[Kolumbuso, Ohio]]
* [[D.C. United]], en [[Vaŝingtono]]
* [[D.C. United]], en [[Vaŝingtono]]
* [[Kansas City Wizards]], en [[Kansasurbo]]
* [[Sporting Kansas City]], en [[Kansasurbo]]
* [[Red Bull New York]], en [[Novjorko]]
* [[Red Bull New York]], en [[Novjorko]]
* [[New England Revolution]], en [[Bostono]]
* [[New England Revolution]], en [[Bostono]]

Kiel registrite je 21:27, 11 feb. 2011

Dosiero:MLS Logo.gif
Emblemo de Grandliga Futbalo

Grandliga Futbalo (en la angla, Major League SoccerMLS) estas la usona kaj kanada ligo de futbalo ĉe supro de la Usona Futbal-Piramido, sankciita de Usona Futbala Federacio (USSF), membro de Fédération Internationale de Football Association (FIFA). La ligo fondiĝis en 1996.

Historio

MLS formiĝis la 17-an de decembro, 1993, de U.S. Soccer, por plenumi promeson al FIFA establi "unuaklasan" profesian futballigon, interŝanĝe kun la okazigo de la Mond-pokalo de futbalo en Usono en 1994. La ligo komencis ludadon en 1996. Intereso estis surprize forta en la unua sezono. Intereso malpliiĝis post tio, sed fine stabiliĝis.

La originalaj 10 teamoj dividiĝis en 2 'konferencoj': Orienta (Columbus Crew, D.C. United, New England Revolution, NY/NJ MetroStars, kaj Tampa Bay Mutiny), kaj Okcidenta (Colorado Rapids, Dallas Burn, Kansas City Wiz, Los Angeles Galaxy, kaj San Jose Clash).

Ekspansiiĝo kaj Malekspansiiĝo

La ligo aldonis 2 teamojn en 1998: Chicago Fire kaj Miami Fusion. Miami Fusion kaj Tampa Bay Mutiny estis likviditaj post 2001 sezono. Por 2005 sezono, aldoniĝis 2 teamoj Real Salt Lake, en Sallag-Urbo, Utaho kaj C.D. Chivas USA, kiu uzas la saman stadionon de Los Angeles Galaxy.

MLS planas ekspansiigi per aldono de du novaj teamoj en 2007. La ligo aprobis urbon Toronto, kie oni konstruas porfutbalan stadionon. Aliaj eblecoj ĉi tiam estas Hjustono, Seatlo, Cincinato, Klevlando, Sankta-Luiso, Tulso, kaj Milvaŭkeo. Ceteraj menciitaj urboj estas Roĉestro en Novjorkio, kaj Filadelfio

Post la 2005 sezono, MLS ordonis al San Jose Earthquakes translokiĝi por 2006. Plej verŝajna ebleco, se ĝi translokiĝas, estas Hjustono.

Stadionoj

Columbus Crew Stadium en 2005.

Je la komenco de la ligo, la plimulto de teamoj ludis en grandegaj stadionoj konstruitaj por usona futbalo, kaj profesia kaj universitata. La luprezo por tiuj lokoj estas tre alta por la ligo, kaj mankas al la ligo multaj povojn kaj enspezoj. Tial do, granda celo de la ligo estas la konstruado de propraj porfutbalaj stadionoj.

Miami Fusion ludis en gimnazia stadiono kiu rekonstruiĝis kiel porfutbala stadiono. Tamen, la teamo likvidiĝis en 2001. En 1999, Lamar Hunt persone financis la konstruon de Columbus Crew Stadium, la unua grava stadiono konstruita en Usono specife por futbalo. Los Angeles Galaxy komencis ludi en Home Depot Center (HDC) en Carson (Kalifornio) post ludi kelkajn jarojn en Rose Bowl.

Aŭguston 2005, FC Dallas translokiĝis al Pizza Hut Park, nova porfutbala stadiono ekster Dalaso. Tiu ĉi stadiono havas artefaritan herbejon nomatan FieldTurf, kiu estas multe pli bonaspekta ol malnovaj formoj de artefaritaj kamposurfacoj.

New England Revolution kaj Kansas City Wizards estas posedataj de usonfutbalaj teamoj kaj uzas la tieajn usonfutbalajn stadonojn. MetroStars, Colorado Rapids, Real Salt Lake kaj Chicago Fire baldaŭ ekludados en propraj porfutbalaj stadionoj. Ceteraj luas stadionojn. Por ekspansiiĝo en Toronton, la nova teamo havos privatan porfutbalan stadionon. En estonteco, establotaj teamoj nepre devos havi propran stadionon aŭ la planon kaj monon tion fari.

La translokiĝo en porfutbalajn stadionojn estas esenca evoluaĵo por la stabiliĝo de futbalo en Usono. Ĉiuj teamoj uzantaj proprajn porfutbalajn stadionoj spertis kreskantajn ĉeestantarojn, kaj MLS alproksimiĝas sian superan celon: enspezi profiton. Nur unu teamo ĉi tiam profitas (Los Angeles Galaxy), kaj aliaj eventuale faros same.

Ŝanĝoj al Regularo

MLS eksperimentis kun kelkaj ŝanĝoj al la tradiciaj internaciaj reguloj, por konformigi la sporton al usonaj gustoj. La horloĝo, kiuj en internacia ludado kalkulas pasintan tempon, en Usono kalkulus restantan tempon. Plue, ĝi paŭzus laŭ decido de arbitraciisto, kiam matĉo paŭzis. Kiam la horloĝo trafis 0:00, la matĉo finiĝis. Alia granda ŝanĝo estis la inaŭguro de sistemo de pafoj simila al penaloj por rompi egalvenkon.

Bedaŭrinde por MLS, la ŝanĝoj, speciale la egalvenkrompa penalo, malsukcesis allogi pli grandan spektantaron en Usono, plue, pli ĝi distancigis multajn tradiciajn subtenantojn de la sporto. La egalvenkrompajn penalojn forigis en 1999 la ligo. MLS eksperimentis kun kroma ludperiodo en 2000-2003, en kiu, se unu teamo havis golon "la ora golo," tiu teamo venku; se neniu havis golon, la rezulto estus egalvenko. Post 2004, la ligo forigis la kroman periodon, kaj adpotis la tradician modelon en kiu, post 90 minutoj, povas esti egalvenko.

Organizado

Kontraste al la granda plimulto de establitaj profesiaj sportligoj en Usono kaj alilande, MLS estas "unuopa estaĵo" en kiu la ligo (kaj ne la individuaj teamoj) kontraktas kun ludistoj. Tio ĉi ebligas la limigon de kostoj, la egalan dividon de enspezoj, ebligi konkursan egalecon kaj maksimumigi videblon. Ĉiu teamo havas propranto/investanto kaj estas permesate posedi pli ol unu teamo.

Eŭropanoj ofte rigardas la MLSon kiel pensiulejon, kie kadukiĝantaj steluloj povas kolekti grandan pagon por malgrandan penon. Tio ĉi veris en la malnova NASL, kie ekzemple maljuna Pelé ludis en la malfruaj jaroj de lia kariero. En la komenco de MLS, tio ĉi okazis, kvankam pli kaj pli tio ĉi ne okazas.

Lothar Matthäus faris malmultan ludante por MetroStars, meksika stelulo Luis Hernández malsukcesis en Losanĝeleso, korea eminentulo Hong Myung-Bo eĉ malsukcesis meriti matĉkomencan pozicion en Los Angeles Galaxy, kaj abundas alilandanaj veteranaj malsukcesintoj malpli notindaj. La ligo anstataŭe koncentriĝas sin je akiri junajn talentulojn de la nordamerika kaj karibmara CONCACAF regiono, inkluzive de sukcesuloj Amado Guevara, Carlos Ruiz, kaj Damani Ralph.

MLS servis kiel lanĉejo por talentaj junaj usonaj ludantoj klopodantaj aliĝi pli riĉajn eŭropajn klubojn, kun notindaj eksportoj Tim Howard, Carlos Bocanegra, Clint Mathis, Bobby Convey kaj DaMarcus Beasley. Iuj usonanoj preferas ludi en Usono anstataŭ ripozi sur benko dum matĉoj en Eŭropo. Landon Donovan petis ke lia klubo en Bundesliga, Bayer Leverkusen pruntu lin al MLS. Post malgranda reiro al Germanio, estis aĉetita de MLS.

Malkiel multaj aliaj landoj, ne ekzistas sistemo de promociiĝo kaj malpromociiĝo en usona futbalo. Fakte, tia sistema estas tute fremda en ĉia sporto en Usono. Pro granda malegaleco de spektantaroj inter klasoj, tia vertikala integriĝo estas nepraktika. Estas tre malverŝajna ke tia sistemo aperos en Usono dum la baldaŭa estonteco, pro manko de popularaj malgrandligaj teamoj, kaj forta kontraŭstaro de posedantoj de teamoj en la altaj ligoj en Usono, inkluzive de MLS.


Teamoj

Grandliga Futbalo teamoj.

Orienta Konferenco

Okcidenta Konferenco

Eksaj teamoj

Ne plu ekzistas:

Ĉampionecaj matĉoj pri MLS-pokalo

MLS-pokalo 2006.

p.d. = post daŭrigo; p.p. = post penalado

Notindaj ludantoj

Notindaj eksludantoj

   

Ligestroj de MLS

Mezaj ĉeestantaroj

(regula sezono/ĉampioneca turniro)

  • 1996: 17.406/17.673
  • 1997: 14.619/16.015
  • 1998: 14.312/17.885
  • 1999: 14.282/16.339
  • 2000: 13.756/10.274
  • 2001: 14.961/11.805
  • 2002: 15.821/13.872
  • 2003: 14.899/13.776
  • 2004: 15.559/13.954
  • 2005: 15.108/


Eksteraj ligiloj