Colette: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e "Mitsou"
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: sk:Colette
Linio 139: Linio 139:
[[ro:Sidonie-Gabrielle Colette]]
[[ro:Sidonie-Gabrielle Colette]]
[[ru:Колетт]]
[[ru:Колетт]]
[[sk:Colette]]
[[sv:Sidonie Gabrielle Colette]]
[[sv:Sidonie Gabrielle Colette]]
[[zh:科萊特]]
[[zh:科萊特]]

Kiel registrite je 05:31, 12 feb. 2011

Portreto de Colette ĉ. 1890

COLETTE, naskiĝnome Sidonie Gabrielle Colette (naskiĝis la 28-an de januaro 1873 en Saint-Sauveur-en-Puisaye (Yonne), mortis la 3-an de aŭgusto 1954 en Parizo) estis franca verkistino. Ŝi estis elektita membro de Akademio Goncourt en 1945.

Biografio

Lasta filino de geedzoj, kiujn ŝi alinomis Sido (Sidonie Landoy) kaj kapitano Colette (pseŭdonimo kiun ŝi adoptis poste), ŝi ĝuis feliĉan infanecon en urbeto de Burgonjo. Adolesko, ŝi ekkonis Henry Gauthier-Villars, alinomitan "Willy", kun kiu ŝi edziniĝis la 15-an de majo 1893 en Châtillon. Willy, aŭtoro de popularaj romanoj, pariza bonvivanto kiu lukris ekspluatante siajn kunlaborantojn, tuj malkovris la verkistan talenton de sia edzino kaj instigis ŝin verki siajn unuajn verkojn, la serion de Claudine (1900-1903), rememoroj de la lernejaj jaroj de Colette, kaj kiuj senskrupule estis subskribitaj de lia edzo. Indignita de la malfideleco de sia edzo - Willy estis la amanto de Marie Louise Servat (nomita Germaine), edzino de Émile Courtet kun kiu li havis filon Jacques Henry Gauthier-Villars - kaj disreviĝinta vidante sin reduktita al rolo de ofendita kaj primokita edzino, Colette liberiĝis iom post iom de lia kuratoreco kaj kuraĝigita de Georges Wague, ŝi dediĉis sin al kontentigo de siaj teatraj ambicioj en muzik-halo. Estis jaroj de skandalo kaj morala liberiĝo dum kiuj ŝi havis plurajn aventurojn kun aliaj virinoj. En 1906 ŝi eksedziniĝis de "Willy". Dum ĉi tiuj jaroj, tamen, Colette plifirmiĝis kiel verkistino: precizeco en la vortoj kiuj priskribis la belecon de naturo, la analizon kaj sentemecon de bestoj, la volupton kaj sensualecon libere esprimitajn, postulante la rajtojn de karno super la spirito kaj tiujn de virino super la viro, estis la gvidlinioj de tiu verkistino, kiu ankoraŭ ne estis agnoskita de la literatura recenzo elstare masklisma.

Depost ŝia eksedziniĝo Colette ekkonis Henry de Jouvenel, politikisto kaj ĵurnalisto, kun kiu ŝi edziniĝis en 1911, de tiu unuiĝo naskiĝis ŝia unusola filino, Colette Renée de Jouvenel, kiun ŝi nomis Bel-Gazou. En la gazeto Le Matin, kies ĉefa redaktoro estis Jouvenel, Colette kunlaboris per diversaj artikoloj kaj raportaĵoj. En 1923 ŝi eksedziniĝis de Jouvenel.

Kiam ŝi estis kvardek-jara, ŝi fariĝis mentoro de la filo de Henry, Bertrand de Jouvenel, 17-jara, inicante lin al verkado. Tiu sperto utilis al Colette por disvolvi la temojn kaj situaciojn de Chéri kaj Le Blé en herbe.

La verkistino, ĉe la zenito de sia talento kaj gloro instalis sin en apartamento de Palais-Royal, kie ŝi loĝis ĝis sia morto. Delonga amiko, Maurice Goudeket, helpis ŝin elporti ŝian artriton kaj malgraŭ ŝia diskutinda reputacio, Colette estis la unusola franca verkistino kiu rajtis al nacia solena funebro. Ŝi estis entombigita en Tombejo Père-Lachaise en Parizo.

Verkaro

Portreto de Colette
fare de Jacques Humbert ĉ. 1896
  • 1900-1903: Claudine
  • 1904: Dialogues de bêtes (Dialogoj de bestoj)
  • 1907: La Retraite sentimentale (La sentimentala retiriĝo)
  • 1908: Les Vrilles de la vigne (La ĉiroj de la vinberujo)
  • 1909: L'Ingénue libertine (La libertina naivulino)
  • 1910: La Vagabonde (La vagabondino)
  • 1913: L'Entrave (La obstaklo)
  • 1913: L'Envers du music-hall (Trans la muzik-halo)
  • 1916: La paix chez les bêtes (La paco ĉe bestoj)
  • 1917: Les heures longues (La longaj horoj)
  • 1918: Dans la foule (En la homamaso)
  • 1919: Mitsou
  • 1920: Chéri
  • 1922: La Chambre éclairée (aro da tekstoj publikigitaj en la gazetaro je la fino de la Unua mondmilito)
  • 1922: La Maison de Claudine (La domo de Claudine)
  • 1923: Le Blé en herbe (La tritiko en herbo)
  • 1924: La Femme cachée (La kaŝita virino)
  • 1926: La Fin de Chéri (La Fino de Chéri)
  • 1926: Le fanal bleu (La blua signallampo)
  • 1928: La Naissance du jour (La naskiĝo de l'tago)
  • 1929: me
  • 1930: Sido
  • 1932: Le Pur et l'Impur (La Puro kaj Malpuro)
  • 1933: La Chatte (La katino)
  • 1934: Duo
  • 1936: Mes apprentissages (Miaj lernadoj)
  • 1937: Bella-Vista
  • 1938: La Jumelle noire (aro da kvar volumoj de literaturaj kaj kinaj recenzoj: vol. 1 (1934), vol. 2 (1935), vol. 3 (1937), vol. 4 (1938))
  • 1939: Le Toutounier (daŭrigo de Duo)
  • 1940: Chambre d'hôtel (Hotel-ĉambro)
  • 1943: Le Képi (La Kepo)
  • 1943: Nudité (Nudeco)
  • 1944: Gigi
  • 1946: L'Étoile Vesper (La vespera stelo)
  • 1941: Julie de Carneilhan
  • 1941: Journal à rebours (Inversa gazeto)
  • 1944: Paris de ma fenêtre (Parizo el mia fenestro)
  • 1949: Le Fanal bleu (La blua signallampo)
  • 2010: Colette journaliste: Chroniques et reportages (1893-1945), neeldonita

Biografioj

  • 1978: Michèle Sarde, Colette, libre et entravée, Parizo, Seuil
  • 1985: Geneviève Dormann, Amoureuse Colette, Parizo, Albin Michel
  • 1990: Herbert Lottman, Colette, Parizo, Fayard
  • 1997: Claude Francis kaj Fernande Gontier, Colette, Parizo, Perrin
  • 1999: Michel Del Castillo, Colette, une certaine France, Parizo, Stock
  • 1999: Claude Pichois kaj Alain Brunet, Colette, biographie critique, Parizo, de Fallois
  • 2004: Sylvain Bonmariage, Willy, Colette et moi, Parizo, Anagramme éditions (reeldono, kun antaŭparolo de Jean-Pierre Thiollet)
  • 2008: Madeleine Lazard, Colette, Parizo, Gallimard

Recenzaj etudoj

Tombejo de Colette en Tombejo Père-Lachaise
  • 1972: Marcelle Biolley Godino, L'homme-objet chez Colette, Ed. Klincksieck
  • 1981: Europe, novembro-decembro
  • 1989: Michel Gauthier, La Poétique de Colette, Parizo, Klincksieck
  • 1990: Marie-Christine kaj Didier Clément, Colette gourmande, Albin Michel
  • 1990: Marie-Christine Bellosta, «Colette», L’Hymne à l’univers, Parizo, Belin
  • 1992: Lynne Huffer, Another Colette: The Question of Gendered Writing, Ann Arbor, University of Michigan Press
  • 1992: Marie-Françoise Berthu-Courtivron, Espace, demeure, écriture. La Maison natale dans l’œuvre de Colette, Parizo, Nizet
  • 1993: M.-F. Berthu-Courtivron, Mère et fille : l’enjeu du pouvoir. Essai sur les écrits autobiographiques de Colette, Ĝenevo, Droz
  • 1993: Carmen Boustani, L’Écriture-corps chez Colette, Villenave d’Ornon, Fus-Art; 2000 (Bibliothèque d’Études féministes)
  • 1995: Jacques Dupont, Colette ou l’univers concentré, eseo, Parizo, Hachette Supérieur (literaturaj portretoj)
  • 1997: Nicole Ferrier-Caverivière, Colette l’authentique, Parizo, PUF (verkistoj)
  • 1999: Francine Dugast-Portes, Colette, les pouvoirs de l’écriture, Rennes, Presses Universitaires de Rennes
  • 1999: Régine Detambel, Colette, comme une Flore, comme un Zoo, un répertoire des images du corps, Parizo, Stock
  • 2002: Julia Kristeva, Le Génie féminin 3, Colette, Parizo, Fayard
  • 2004: Sylvain Bonmariage, Willy, Colette et moi, Parizo, Anagramme éditions (reeldono, kun antaŭparolo de Jean-Pierre Thiollet)
  • 2004: Sabine Dewulf, Les jardins de Colette, parcours symbolique et ludique vers notre Eden intérieur, Le Souffle d'Or
  • 2004: Marine Rambach, Colette pure et impure, éditions gaies et lesbiennes
  • 2008: Stéphanie Michineau, L'Autofiction dans l'oeuvre de Colette, Parizo, Publibook
  • 2009: Stéphanie Michineau, Construction de l'image maternelle chez Colette de 1922 à 1936, Parizo, Edilivre
  • 2009: Colette, Lettres à Missy, eldono prezentita kaj prinotita de Samia Bordji kaj Frédéric Maget, Parizo, Flammarion

Adaptoj

teatro

Kino

Televido

Notoj kaj referencoj

  1. Colette, une femme libre en franca vikipedio

Eksteraj ligiloj