Karaa maro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: br:Mor Kara
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: mk:Карско Море
Linio 45: Linio 45:
[[lt:Karos jūra]]
[[lt:Karos jūra]]
[[lv:Karas jūra]]
[[lv:Karas jūra]]
[[mk:Карско Море]]
[[mn:Карын тэнгис]]
[[mn:Карын тэнгис]]
[[nl:Karazee]]
[[nl:Karazee]]

Kiel registrite je 16:01, 12 feb. 2011

anglalingva mapo de la Karaa Maro kaj ĉirkaŭaĵo

La Karaa Maro (ruse: Ка́рское мо́ре) estas randa maro de la Arkta Oceano, kiu situas norde de la kontinenta parto de Rusio kaj geografie konsideriĝas parto de la limo inter Eŭropo kaj Azio.

La maro okcidente limiĝas pere de la arkoforma duobla insulo Nova Zemlo, kiu konsistas el la kvara kaj la sesa plej grandaj insuloj de Eŭropo. Oriente la insularo Norda Zemlo kaj la Tajmira Duoninsulo limigas ĝin. Sude la maro inter alie tuŝas la Jamalan Duoninsulon kaj pli sude la Okcident-Siberian Malaltebenaĵon, kaj la Gidanan Duoninsulon kaj pli oriente la Nord-Siberian Malaltebenaĵon.

La Karaa Maro etendiĝas inter proksimume la 70-a kaj la 80-a norda latituda grado kaj la 55-a ĝis 105-a orienta longituda grado. La maro averaĝe profundas 118 metrojn kaj do estas relative malprofunda, la plej profunda punkto, iom nordoriente de la norda insulo de Nova Zemlo, situas 620 metrojn sub la marnivelo. Koordinatoj: 74° 49′ norde, 71° 18′ oriente