Jarakatiao: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
Por vidi la samnoman genron jarakatiao (jaracatia) serĉu [[genro|jarakatiao (genro)]]
Por vidi la samnoman genron jarakatiao (jaracatia) serĉu [[jarakatiao (genro)]]


{{Taksonomio
{{Taksonomio

Kiel registrite je 12:05, 14 feb. 2011

Por vidi la samnoman genron jarakatiao (jaracatia) serĉu jarakatiao (genro)

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jarakatiao
Biologia klasado
Ordo: Brasikaloj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La dorna jarakatiao aŭ simple jarakatiao (Jacaratia spinosa) estas neotropika arbo de la familio Karikacedoj (Caricaceae), al kiu apartenas ankaŭ la papajo. La jarakatiao alpartenas al la samnoma sesspecia genro Jarakatiao (latine Jaracatia). Tiu specio estas nature trovebla en Brazilio en la atlantika arbaro inter la subŝtatoj Minas-Ĝerajso kaj Suda Rio-Grando. Ĝi vivas ankaŭ en la amazona arbaro en Brazilio kaj en aliaj landoj de Sudameriko.

Karakterizoj

La Jarakatiao estas natura arbospecio de Sudameriko]. Ĝia trunko estas dorna. Ĝiaj fruktoj, kiuj estas similaj al papajoj, ne estas komercataj. Maturaj fruktoj estas oranĝkoloraj. La gusto de la jarakatiao similas al tiu de pasifrukto aŭ de mango. La trunko kaj la fruktoj de la dorna jarakatiao enhavas laktan sevon (papaino), kiu povas iriti la langon aŭ la lipojn.

Dornaj jarakatiaoj povas atingi altecojn ĝis 20 metroj.

Ruraj loĝantoj uzas ĝiajn fruktojn kaj ankaŭ la trunkon por fari dolĉaĵojn. Tiu tradicio rapide malaperas pro la detruado de la atlantika arbaro. Cetere la konstanta forpreno de partoj de la trunko por fari dolĉaĵojn mortigas la arbon, kio malrapide malaperigis la vivantajn jarakatiaojn de multaj arbaroj. Nune malmultaj en la ruro konas tiun arban specion.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

MUNIZ, Helton Josué Teodoro. Colecionando frutas. São Paulo: Arte e Ciência editora, 2008

Ŝablono:Ĝermo-botaniko