Kalifornia kverko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
LucienBOT (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: az:Quercus kelloggii
Linio 63: Linio 63:
[[Kategorio:Ornamaj plantoj]]
[[Kategorio:Ornamaj plantoj]]


[[az:Quercus kelloggii]]
[[de:Kalifornische Schwarzeiche]]
[[de:Kalifornische Schwarzeiche]]
[[en:Quercus kelloggii]]
[[en:Quercus kelloggii]]

Kiel registrite je 14:36, 16 feb. 2011

Ŝablono:Taksonomio korektita Kalifornia kverko ( Quercus kelloggii ), estas nearkta kverko el la sekcio de ruĝaj kverkoj ( aŭ Lobatae ) de okcidenta Nordameriko. Ĝi estas parenca al Nigra kverko ( Quercus velutina ) vegetanta en orienta kaj centra Nordameriko.

Distribuo

Kalifornia kverko estas falfolia arbo vegetanta en miksaj ĉiamverdaj arbaroj, kverkaj maldens-arbaroj, kaj koniferaroj. Kalifornia kverko estas disvastigita laŭlonge de montpiedaj montetoj kaj malaltaj montaroj de Kalifornio kaj suda Oregono.

Priskribo

Folio kaj arboŝelo de Kalifornia kverko.

Quercus kelloggii tipe altas 9-25 m kaj diametras 0,3-1,4 m. Grandaj arboj povas superi altecon de 36 m kaj diametron de 1,6 m. La specio ankaŭ adoptas arbedan formon sur sekaj malriĉaj grundoj [1]. En malfermaj areoj la arbokrono estas larĝa kaj rondigita, kun la plej malaltaj branĉoj tuŝante la grundon aŭ prezentante paŝtadan randon.

En densaj arbareroj, la krono estas mallarĝa kaj svelta ĉe junaj arboj kaj neregula ĉe maljunaj arboj. Trunkoj kutime estas senbranĉaj je la plej malaltaj 6-12 m en densaj arbareroj[1]. Ofte trunkoj estas forkigitaj, kaj kutime putrigitaj kaj kavaj ĉe pli maljunaj arboj. La arboŝelo estas maldika kaj glata ĉe junaj arboj, estiĝante dika, kresta, kaj plateca kiam pli aĝa [1]. Tiu kverko kreskas ekde unu aŭ pluraj vertikalaj radikoj kiuj penetras la patrinan rokon, kun grandaj, flanke disvastiĝantaj radikoj kiuj etendiĝas ekde la vertikalaj. Ĝi ankaŭ havas iom da supraĵaj radikoj.

Glanoj estas relative grandaj ĉe tiu specio, ekde 2,5-3 cm longaj kaj 1,5-1,8 cm larĝaj. La profunde lobaj folioj estas tipe 10-20 cm longaj. Dum individuaj arboj ĝenerale povas aĝi inter 100 kaj 200 jaroj, Kalifornia kverko kapablas atingi aĝon de 500 jaroj [1]. La arbo reproduktiĝas kiam la glanoj ĝermas por formi semplantojn. Ĝi ankaŭ vegetative reproduktiĝas kun novaj ŝosoj ekde la radika krono post mortigado de la supergrundaj partoj de la arbo per incendio, hakado, frosto, aŭ aliaj okazintaĵoj[1].

Ekologio

Kalifornia kverko, estas esenca specio por la bestiaro. Kverkoj estas la sola ĉefa genro uzata de la bestioj por ilia nutraĵo kaj ŝirmo en la kaliforniaj arbaroj kaj sovaĝejoj, kaj Kalifornia kverko okupas pli da totala areo en Kalifornio ol iu ajn alia ligna angiospermo. Ankaŭ la brutaro uzas tiun specion por nutriĝi kaj ŝirmiĝi.

Kavaĵoj en la arboj provizas nestookazon por strigoformaj birdoj, diversaj pegedoj, arbaj sciuredoj, kaj amerikaj nigraj ursoj. Ĝi estas preferata furaĝadan substraton por multaj birdoj. Ĉiu el la 68 birdospecioj observitaj en kverkaj maldens-arbaroj de Tehaĉapi-Montaro uzas Kalifornian kverkon por parto de siaj furaĝadaj agadoj.

Glanpego, buloka iktero, kaj ruĝeckrona vermivoro montras fortan preferon por Kalifornia kverko. La parazita planto Phoradendron villosum ( santalacoj ), kiu komune vegetas sur tiu kverko, produktas berojn kiuj ankaŭ altiras birdojn[1].

Uzado

Kaliforniaj indianoj preferis glanojn de kalifornia kverko pli ol tiujn de aliaj kverkoj por prepari glanan farunon . Tiu glano estis baza manĝaĵo por multaj indianaj grupoj [2][3]. La amerikanaj indianoj agnoskis la gravecon de fajro por tiu kverko, kaj intence ekflamigis incendiojn en kverkaj maldens-arbaroj por plibonigi ĝian sanon kaj konservi sian nutraĵan resurson[1].

Ligno

La ligno estas uzata por fari meblaron, paledojn kaj konstrulignon [1].

Kalifornia kverko prezentas 29% de la angiosperm-lignaj resursoj, kaj estas la ĉefa angiospermo uzata por konstruligno en Kalifornio. La taksita totala areo sumiĝas je 361 800 ha de arbaro kaj 122 600 ha de maldens-arbaro. El tiuj terenoj 60% estas privataj, 31% apartenas al Usona Arbara Agentejo, kaj 9% al aliaj publikaj posedantoj. La arealo estas tre malpligrandigita kompare kun la historia abundeco.

Kultivado

Quercus kelloggii estas kultivita en la specialigita hortikulturo por kaliforniaj indiĝenaj plantoj kiel ornama planto . Ĝi estas uzata en sekaj naturaj ĝardenoj kaj en variadon de municipaj, komercaj kaj ekologiaj projektoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

Bibliografio

  • Hall, G. 1998 : The management, manufacture, marketing of California black oak, Pacific madrone and tanoak: A practical handbook on successful hardwood utilization in California and southern Oregon'. Western Hardwood Association.
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 US Forest Service Fire Ecology
  2. Flora of North America
  3. Ethnobotany