Liu Sifo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rafmagon (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 9: Linio 9:
|Dato de naskiĝo = [[1884]]
|Dato de naskiĝo = [[1884]]
|Loko de naskiĝo = [[Kantono]]
|Loko de naskiĝo = [[Kantono]]
|Dato de morto = [[27an de marto]] [[1915]]
|Dato de morto = {{daton|27|marto|1915}}
|Loko de morto = [[Ŝanghajo]]
|Loko de morto = [[Ŝanghajo]]
}}
}}


'''SIFO''' - - (ĉine: 劉師復) (1884-1915), ĉino, verkisto, la unua anarkiisto en [[Ĉinio|Ĉinujo]]. Naskiĝis en [[1884]] en [[Kantono]], mortis pro malriĉeco, neflegita dum la malsano en la [[27-a de marto]] [[1915]] en [[Ŝanhajo]]. Partoprenis de sia junaĝo politikan revolucion por renversi la Manchu-dinastion. Bombatencis Manchu admiralon en [[Kantono]], [[1907]]; malsukcesis; perdis sian maldekstran brakon; en malliberejo dum 3 jaroj. Multe verkis. Helpis sukcesigi la revolucion; rezignis altan ŝtatoficon; sin turnis por socia revolucio. Adepto de la doktrinoj de Tolstoj kaj Kropotkin. Fondis „[[Konscienca Grupo|Konsciencan Grupon]]“ kun vivreformaj principoj. (vegetara, senservista, senedzeca ktp). Esperantisto de [[1912]]. Kunfondinto de Esperanto Asocio en [[Ŝanhajo]]. En [[1913]] eldonis ĉiusemajnan ĉinan Esperanto-gazeton „[[La Voĉo de la Popolo]]“. Fariĝis mem redaktoro, kompostisto kaj presisto kaj predikis anarkiistan komunismon.
'''SIFO''' - Liu Shifu - (ĉine: 劉師復) (1884-1915), ĉino, verkisto, la unua anarkiisto en [[Ĉinio|Ĉinujo]]. Naskiĝis en [[1884]] en [[Kantono]], mortis pro malriĉeco, neflegita dum la malsano en la [[27-a de marto]] [[1915]] en [[Ŝanhajo]]. Partoprenis de sia junaĝo politikan revolucion por renversi la Manchu-dinastion. Bombatencis Manchu admiralon en [[Kantono]], [[1907]]; malsukcesis; perdis sian maldekstran brakon; en malliberejo dum 3 jaroj. Multe verkis. Helpis sukcesigi la revolucion; rezignis altan ŝtatoficon; sin turnis por socia revolucio. Adepto de la doktrinoj de Tolstoj kaj Kropotkin. Fondis „[[Konscienca Grupo|Konsciencan Grupon]]“ kun vivreformaj principoj. (vegetara, senservista, senedzeca ktp). Esperantisto de [[1912]]. Kunfondinto de Esperanto Asocio en [[Ŝanhajo]]. En [[1913]] eldonis ĉiusemajnan ĉinan Esperanto-gazeton „[[La Voĉo de la Popolo]]“. Fariĝis mem redaktoro, kompostisto kaj presisto kaj predikis anarkiistan komunismon.


== Vivo kaj agado ==
== Vivo kaj agado ==

Kiel registrite je 15:12, 18 feb. 2011

EdE-S

Liu Sifo
Liu Ŝifu
Liu Ŝifu
Persona informo
Aliaj nomoj Sifo
Naskiĝo 1884
en Kantono
Morto 27-an de marto 1915
en Ŝanghajo
Mortokialo pulma kancero
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ĈinioDinastio QingRespubliko Ĉinio
Okupo
Okupo esperantisto • anarkiisto
vdr

SIFO - Liu Shifu - (ĉine: 劉師復) (1884-1915), ĉino, verkisto, la unua anarkiisto en Ĉinujo. Naskiĝis en 1884 en Kantono, mortis pro malriĉeco, neflegita dum la malsano en la 27-a de marto 1915 en Ŝanhajo. Partoprenis de sia junaĝo politikan revolucion por renversi la Manchu-dinastion. Bombatencis Manchu admiralon en Kantono, 1907; malsukcesis; perdis sian maldekstran brakon; en malliberejo dum 3 jaroj. Multe verkis. Helpis sukcesigi la revolucion; rezignis altan ŝtatoficon; sin turnis por socia revolucio. Adepto de la doktrinoj de Tolstoj kaj Kropotkin. Fondis „Konsciencan Grupon“ kun vivreformaj principoj. (vegetara, senservista, senedzeca ktp). Esperantisto de 1912. Kunfondinto de Esperanto Asocio en Ŝanhajo. En 1913 eldonis ĉiusemajnan ĉinan Esperanto-gazeton „La Voĉo de la Popolo“. Fariĝis mem redaktoro, kompostisto kaj presisto kaj predikis anarkiistan komunismon.

Vivo kaj agado

Sifo estis influa figuro en la Ĉina revolucia movado frue en la dudeka jarcento, kaj en la Ĉina Anarĥisto-movado specife. Li estis esenca rolanto en la movado, precipe en provinco Kantono, kaj unu el la plej gravaj organizintoj en la Ĉina Anarĥisma tradicio.

Li komencis sian radikalan karieron kiel membro de la Ĉina Atenca Grupo, kontraŭkolonia movado kiu estis forte influita de la taktikoj de la rusa nihilisto-movado kaj rekomendis revolucian terorismon kaj la atencon de krimaj elitoj. Post konvertiĝo al Anarĥismo li kondamnis ĉi tiujn taktikojn kiel kontraŭproduktemaj kaj transmetis sian fokuson al baza organizado inter kamparanoj kaj laboristoj por konstruadi revolucian amasmovadon. Li estis unu el la unuaj ĉinaj revoluciuloj kiuj grave rekomendis organizadon al kamparanoj kiel kerna elemento de ilia revolucia strategio.

En 1912 Sifo fondis la “Asocion de kokoj kiuj kokkrias en mallumo” (alinome Kokokrio-asocio), kies ĵurnalo, Voĉo de la Popolo, estis la gvida organo de ĉina anarĥismo en la 1910a jardeko. Sifo estis sperta ekzemplo de de anarĥisma doktrino kaj lia polemika interŝanĝo kun la socialisma gvidanto Jiang Khangu helpis al popularigo de anarĥismo kiel “pura socialismo” kaj al ĝia distingo el aliaj tendencoj en socialisma penso.

Oni kutime priskribas la Kokokrio-asocion, ankaŭ konata per "Guangzhou grupo", kiel “gvidata” de Sifo. Tio ĝustas se por tio oni komprenas gvidadon per ekzemplodono ĉar oni neniam cedis al li formalan postenon aŭ trudan aŭtoritatecon fare de la grupo. Ĝiaj plej gravaj kontribuaĵoj en tiu momento estis la starigo de “ligo inter intelektuloj kaj laboristoj” kaj ĝia politika propaganda laboro kiu ekintencis la diferencigon de anarĥismo disde ĉiuj aliaj socialismoj kiuj iĝis pli kaj pli popularaj; kaj tion farante, ĝi sukcesis unuafoje formigi klaran ideon pri tio kio estas Anarĥismo. La Guangzhou grupo uzis certigajn asertojn pri rajtoj de laboristoj, virinoj, kamparanoj, kaj alia subpremataj grupoj por enkadrigi ĝian koncepton de Anarĥisma socio. Videble malĉeestis ia mencio pri etnaj malplimultoj, ĉar parto de ĝia nociaro estis la elimino de etna, rasa, kaj nacia identecoj favore al internaciisma identeco kiu enmetu unuarangan gravecon je fideleco al homaro kiel tuto, anstataŭ al iuj etna aŭ rasa grupoj.

Endas rekoni ke ĉi tiu pozicio estis formulita responde al la graveco donita al ideo je etneco de la Kontraŭ Manĉu-movado, kiu provis rajtigi la nelegitimecon de la Qing dinastio surbaze parte de la fakto ke ĝiaj membroj apartenis al etna malplimulto kiu havis nenian rilaton al la Han plimulto, pozicio kiun Anarĥistoj de ĉiuj kvar ĉefaj grupoj mallaŭdis kiel rasisma kaj nekongrua al movado kiu deklaris labori por liberigo. Ĝia pozicio, sekve, estis ke organizado bazita je etneco instigis rasismon, kaj ne havis lokon en revolucio kiu serĉis liberigon por tuta homaro.

Li estis tre aktiva en la movado por la Internacia Lingvo Esperanto, en kiu li uzis la pseŭdonimon Sifo.

Eksteraj ligiloj

http://www.chen-jiongming.com/EngDoc/LeslieChen4/LeslieChen4.html fare de Leslie H. Chen.