Sidney S. Culbert: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aldonoj pri la lingvonivelo de lia takso
e Roboto: anstataŭigas malakuratan ligilon seattlepi.nwsource.com per www.seattlepi.com
Linio 19: Linio 19:
== Eksteraj Ligoj ==
== Eksteraj Ligoj ==
*[http://www.billingsgazette.com/index.php?id=1&display=rednews/2003/11/18/build/state/80-culbert.inc Nekrologo de Associated Press] (en angla lingvo)
*[http://www.billingsgazette.com/index.php?id=1&display=rednews/2003/11/18/build/state/80-culbert.inc Nekrologo de Associated Press] (en angla lingvo)
*[http://seattlepi.nwsource.com/local/148446_culbertobit15.html Alia pli longa nekrologo pri Sidney kaj lia edzino Ruth] (en angla lingvo)
*[http://www.seattlepi.com/local/148446_culbertobit15.html Alia pli longa nekrologo pri Sidney kaj lia edzino Ruth] (en angla lingvo)
*[http://home.earthlink.net/~enatai/culbert/ Memora paĝo] (en Esperanto)
*[http://home.earthlink.net/~enatai/culbert/ Memora paĝo] (en Esperanto)
*[http://www.panix.com/~dwolff/docs/ Tri leteroj] de Culbert pri la nombro de Esperanto-parolantoj kaj lia esplorado
*[http://www.panix.com/~dwolff/docs/ Tri leteroj] de Culbert pri la nombro de Esperanto-parolantoj kaj lia esplorado

Kiel registrite je 17:21, 22 feb. 2011

Sidney Spence CULBERT (1913 - 28-a de oktobro, 2003) estis profesoro pri psikologio de la Universitato de Vaŝingtonio, kiu komencis studi Esperanton, dum li lernis ĉe la lernejo Stadium High School en Tacoma en 1931. Antaŭ ol li profesoriĝis, li laboris dum jaroj inĝeniere ĉe la aviadila firmao Boeing. Li naskiĝis en Miles City, en la orienta parto de Montano.

Takso pri la nombro de Esperanto-parolantoj

Dum 20 jaroj, li esploris la nombron da parolantoj pri diversaj lingvoj ĉirkaŭ la mondo. Li decidis (1988) bazite de scienca esploro pri multaj landoj, ke estas proksimume 1,6 milionoj da Esperanto-parolantoj en la mondo; kiel Esperanto-parolanto li kalkulis ĉiujn homojn, kiuj iam atingis la nivelon, ke ili "kelkfoje heziteme" parolas Esperanton; li kunkalkulis ankaŭ tiujn, kiuj dum jardekoj ne plu uzis la lingvon (sed, kiel konate, kapablas kompreni kaj heziteme paroli)[1]. Pli poste li altigis la nombron al 2 milionoj pro la kresko, kiun li konstatis. (Por la kvindekaj jaroj li taksis unu milionon.)

Profesia vivo

Krom la esploroj pri la parolantonombroj de lingvoj, li faris gravajn kontribuojn al la studoj pri percepto; liaj eltrovoj influis la planadon de la instrumenta ŝaltilaro en la aviadilo Boeing 707.

Li partoprenis la fondadon de la Fako pri Lingvistiko en la Universitato de Vaŝingtonio, sed li mem restis en la Fako pri Psiĥologio, ĉar en lingvistiko lin interesis ĉefe demandoj, al kiu tiutempe pli atentis la psiĥologoj ol la lingvistikistoj.

Notoj kaj referencoj

  1. Lingvonivelo ("Rarely hesitant"); metodoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj Ligoj