Agamemno: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dinamik-bot (diskuto | kontribuoj)
e [r2.6.5] robota aldono de: sl:Agamemnon
Elektro (mitologio)
Linio 4: Linio 4:
==Legendo==
==Legendo==


[[Egisto]] kaj [[Tjesto]] murdas Atreon kaj reĝas en Argoso. Agamemno kaj Menelaso devas fuĝi. [[Tindaro]], reĝo de Sparto, gastigas ilin kaj ili edziĝas kun liaj filinoj: [[Klitemnestro]] kaj [[Helena]]. Kun Klitemnestro havos Agamemno tri filinojn: [[Ifigenia]], [[Krisotemisa]], [[Laodisea]] kaj [[Electra]], kaj unu filon: [[Oresto]].
[[Egisto]] kaj [[Tjesto]] murdas Atreon kaj reĝas en Argoso. Agamemno kaj Menelaso devas fuĝi. [[Tindaro]], reĝo de Sparto, gastigas ilin kaj ili edziĝas kun liaj filinoj: [[Klitemnestro]] kaj [[Helena]]. Kun Klitemnestro havos Agamemno tri filinojn: [[Ifigenia]], [[Krisotemisa]], [[Laodisea]] kaj [[Elektro (mitologio)|Electra]], kaj unu filon : [[Oresto]].


Menelaso postreĝas Tindaron kaj helpas Agamemnon rehavi le reĝlando de ilia patro. Tiel fariĝas Agamemno la plej granda reĝo de Grekio.
Menelaso postreĝas Tindaron kaj helpas Agamemnon rehavi le reĝlando de ilia patro. Tiel fariĝas Agamemno la plej granda reĝo de Grekio.

Kiel registrite je 19:55, 22 feb. 2011

Sidanta Agamemno kun sceptro.

Agamemno (helene Ἀγαμέμνων) estas heroo de la Troja milito, filo de Atreo, la reĝo de Argoso, kaj de la reĝino Eropa, kaj fratro de Menelaso.

Legendo

Egisto kaj Tjesto murdas Atreon kaj reĝas en Argoso. Agamemno kaj Menelaso devas fuĝi. Tindaro, reĝo de Sparto, gastigas ilin kaj ili edziĝas kun liaj filinoj: Klitemnestro kaj Helena. Kun Klitemnestro havos Agamemno tri filinojn: Ifigenia, Krisotemisa, Laodisea kaj Electra, kaj unu filon : Oresto.

Menelaso postreĝas Tindaron kaj helpas Agamemnon rehavi le reĝlando de ilia patro. Tiel fariĝas Agamemno la plej granda reĝo de Grekio.

Post la forrabo de Helena fare de Paris, Agamemno gvidas la militiron kontraŭ Trojo. Sed antaŭ la ekiro de la ŝiparo de Agamemno ekhaltas la ventoj, ĉar li ofendis la diinon Artemisan. Sen favoraj ventoj, la ŝipoj ne povas iri al Trojo. La divenisto Kalkaso diras, ke la kolero de Artemisa ĉesos, nur se Agamemno oferos sian propran filinon Ifigenian. Agamemno konsentas. Feliĉe, malmulte da tempo antaŭ la oferado, ĉesas la kolero de Artemisa kaj ŝi anstataŭas Ifigenian per cervino. La ŝiparo povas tiam ekiri.

Oni malbone konas la historion de Agamemno ĝis lia kverelo kun Aĥilo. Agamemno ricevis el la rabaĵo la kaptitan Krizeisan, filinon de Krizeso, troja pastro de Apolono. Li rifuzis redoni ŝin al ŝia patro interŝanĝe de mono kaj Apolono donis la peston al Grekoj por venĝi la honoron de lia pastro. Kalkaso eksplikis la koleron de la dio, kaj Agamemno devis redoni Krizeisan, sed li anstataŭe kaptis Briszeisan, donitan al Aĥilo. Aĥilo, kolere, enfermis sin en sian tendon; tio estas la precipa historio de Iliado. Trojo estis detruita, Agamemno obtenis Kasandran, filinon de Priamo. Kun Kasandra li havos du filojn: Pelopso II kaj Teledamoso.

Kiam li revenas hejmen, Egisto akceptas lin. Tiu-ĉi estis la amanto de Klitemnestro dum Agamemno batalis en Trojo. Egisto invitas Agamemnon al bankedo kaj murdas lin mallojale. Klitemnestro mortigas Kasandran. Laŭ Pindaro kaj la tragediistoj, Agamemno estis murdita dum sia bano fare de sia edzino, post kiam li estis kaptita per reto. Tiel ŝi venĝis la oferadon de Ifigenia, kaj lasis esprimi sian ĵaluzon por Kasandra. Oresto, la filo de Agamemno, venĝos la murdon de sia patro.