Kilchberg ZH: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 14: Linio 14:
|poŝtkodo=8802
|poŝtkodo=8802
|kodo=0135
|kodo=0135
|mapo=[[Dosiero:Karte Gemeinde Kilchberg ZH 2007.png|thumb|center|285px|<small>Mapo de Kilchberg</small>]]
|mapo=
}}
}}



Kiel registrite je 23:17, 25 feb. 2011

- La mallongigo ZH en Kilchberg ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Kilchberg..

Kilchberg ZH
Blazono de Kilchberg
Kilchberg vidita de la Lago de Zuriko

Kilchberg kun la vilaĝa preĝejo, al kiu ĝi ŝuldas sian nomon
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Horgen
Koordinatoj  47° 19′ N 8° 32′ O / 47.317 °N, 8.533 °O / 47.317; 8.533 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ N 8° 32′ O / 47.317 °N, 8.533 °O / 47.317; 8.533 (mapo)
Areo 2,58 km²
Alteco 408 m super marnivelo
Poŝtkodo 8802
Komunumkodo 0135
Mapo de Kilchberg
vdr

Pri la komunumo

Kilchberg ZH estas komunumo en la distrikto Horgen en Kantono Zuriko, Svislando. La komunumo havis 7188 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Kilchberg situas ĉe la okcidenta bordo de la Lago de Zuriko, limante rekte al al urbo Zuriko. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bendlikon, situanta ĉe la lago kaj etendiĝante ĝis al la lagobordo, la preĝeja distrikto Kilchberg kaj la vilaĝeto Schoren.

Trafiko

Tra Kilchberg pasas la trajnlinioj de Zuriko al Gotardo kaj de Zuriko al Koiro. La komunumo estas bone konektita per trajnoj kaj busoj al la reto de la Zurika Trafik-Unio, kaj estas ankaŭ aliro al la aŭtoŝoseo a3 de Zuriko al Koiro.

Historio

La alemano Bankilo estis supozeble la fondinto de Kilchbergs - aŭ pli bone dirita - de Bendlikon, kiel la vilaĝo iam nomiĝis. Li setlis je la fino de la 5-a jarcento ĉe la alfluo de la vilaĝa rivereto al la lago, kie hodiaŭ troviĝas la hotelo «Löwen». Kiel la nomo «Kilchberg» indikas, la preĝejo sur la monto estis menciita unuan fojon en la jaro 1248. En la malnova zurika milito la ligna preĝejo estis bruligita de la ĵurkomunumanoj kaj poste anstataŭigita per ŝtona konstruaĵo. Ek de 1935 Kilchberg ankaŭ posedas rom-katolikan preĝejon.

Origine Kilchberg estis kampara vilaĝo. Krom kamparanoj, kies plej grava enspezo ĝis la 17-a jarcento estis la vinkulturado menciindas ankaŭ la ŝipistoj de Bendlikon, kiuj prizorgis person- kaj vartransporton kun la urbo Zuriko. En la 17-a kaj 18-a jarcento floris la hejmlaboro de la kotonoŝpinistoj kaj la muslinoteksitoj.

Ekonomio

En la 18-a jarcento la porecelanfabriko kaj poste la fajencofabriko havis gravan signifon por Kilchberg. Dum la nur 28-jara historio de la porecelanfabriko Schooren estis kreitaj multspecaj bele pentritaj tabloservicoj, sed ankaŭ multnombraj individuaj figuroj kaj figurgrupoj.

Kilchberg estas la ĉefsidejo de monde konata ĉokoladfabriko Lindt & Sprüngli. Ĝi estas la plej malnova kaj sola pli granda industrientrepreno sur la teritorio de la komunumo. La firmao, kiu fondiĝis en la jaro 1845 havas sian sidejon jam ek de 1899 ĉe la aktuala loko ĉe Seestrasse.

Vidu ankaŭ

grekeAliaj komunumoj kun la nomo Kilchberg

Eksteraj Ligiloj


Ŝablono:Horgen (distrikto)