Zubera dialekto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Dominik (diskuto | kontribuoj) e →Enkonduko: Eta korekto |
e r2.7.1) (robota aldono de: an:Dialecto souletino |
||
Linio 77: | Linio 77: | ||
[[Kategorio:Eŭska lingvo]] |
[[Kategorio:Eŭska lingvo]] |
||
[[an:Dialecto souletino]] |
|||
[[ca:Suletí]] |
[[ca:Suletí]] |
||
[[en:Souletin dialect]] |
[[en:Souletin dialect]] |
Kiel registrite je 02:27, 26 feb. 2011
Zubera dialekto de la Eŭska lingvo
Enkonduko
La Zubera dialekto estas specifa eŭska variaĵo parolata en Zubero (la plej malgranda el la 7 historiaj provincoj de Eŭsklando, situanta nord-oriente de tiu ĉi). Ĝi prezentas kelkajn lingvajn kaj fonetikajn specifaĵojn kiuj distingas ĝin. Ĝia prononco diferencas de aliaj eŭskaj elparoloj per, interalie, la « e » prononcata « i » kaj la « o » prononcata « u » kiam ili estas sekvataj de vokalo kaj ĉefe kun la akcento « ü » kiu ĝenerale prononcatas kiel la franca « u » sed povas prononciĝi « i » se ĝi estas sekvata aŭ antaŭita de vokalo. Ĝi karakterizas la zuberan fonetikon kie ĝia ofteco estas multe pli granda ol tiu de « u » en la norma eŭska dum oni retrovas ĝin en neniu alia dialekto.
La zubera ankaŭ prezentas leksikajn kaj deklinaciajn specifaĵojn.
Leksikaj specifaĵoj
esperanto | norma eŭska | zubera dial. | |
---|---|---|---|
Adverboj: | neniam | inoiz ez, sekula | sekülan |
ofte | maiz | üsü | |
Adjektivoj: | bone | ongi | honki, ontsa |
bela | eder | eijer | |
Verboj: | okazi | gertatu | agitü |
havi | ukan | üken | |
fini | bukatu | ürrentü | |
veni | etorri | jin | |
Substantivoj: | kuirejo | sukalde | sükalte |
floro | lore | lili | |
loko | leku | lekü | |
monto | mendi | bortü, borthü | |
pluvo | euri | ebi | |
poeto | bertsolari | koblakari | |
suno | eguzki | eki | |
eliro | irteera, atera | elkigia | |
Zubero | Zuberoa | Xiberoa |
Lingva situacio
Hodiaŭ, pli ol 60 % el la 16,000 Zuberanoj estas eŭsklingvaj, sed la malkresko de nombro da parolantoj inter la junularo kaj maldungo kunportas danĝeron por la pluekzisto de la dialekto. Tamen, la laboro farata de kulturaj asocioj en kiuj multaj gejunuloj implikiĝas, ebligas al la dialekto pludaŭri, malgraŭ la normigo de la lingvo fare de "Euskara batua", kiu ŝajne ne forpelis la zuberan.
Bibliografio
- Fenaille Mispiratzeguy: Dictionnaire Français-Basque Grammaire, 1936. Eldonita de la aŭtoro, 38, rue D'Angiviller - Versailles. Vendata ĉe Eldonejo Foldex, 111, rue Legendre, Parizo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj