Tabasaranoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: it:Tabasarani
Linio 46: Linio 46:
[[he:טבסאראנים]]
[[he:טבסאראנים]]
[[hr:Tabasarani]]
[[hr:Tabasarani]]
[[it:Tabasarani]]
[[ka:თაბასარანელები]]
[[ka:თაბასარანელები]]
[[mk:Табасаранци]]
[[mk:Табасаранци]]

Kiel registrite je 14:18, 27 feb. 2011

Tabasaranoj estas indiĝena etno en Dagestano, unu el la plej signifaj etnaj grupoj de tiu nord-kaŭkazia respubliko de Rusio. En Rusio estas ĉ. 132 mil tabasaranoj.(2002)

Tabasaranoj parolas en la tabasarana lingvo. Ofte ili ankaŭ povas uzi la turkin, la lezgan kaj la rusan lingvojn.

Historie tabasaranoj iam estis tre influa etno de la regiono. Antikva armena historiisto Egiŝe mencias, ke tabasaranoj povas formi kvarcentmilan armeon. Modernaj tabasaranoj havas sian etnan distrikton kadre de Dagestano; en la distrikto loĝas ĉ. 50 mil reprezentantoj de la etno.

Kredantaj tabasaranoj estas muslimoj. Laŭ kulturo kaj la maniero de sia ĉiutaga vivo ili similas lezgojn. En la loko de sia tradicia loĝado ili okupiĝas pri ŝafobredado, kreskigo de vinberoj kaj cetera agrikultura laboro. Tabasaranaj metiistoj estas konataj pro la tapiŝoj, produktataj de ili.

Tabasaranoj en regionoj de Rusia Federacio

Subjekto de RF Kvanto en 2002, miloj. (*)
Dagestano 110,2
Stavropola regiono 5,5
Rostova provinco 2,2
Krasnodara regiono 1,3
Saratova provinco 1,3
estas montritaj nur la regionoj, kie estas pli ol mil tabasaranoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-etnografio