Afrika Unio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.1) (robota aldono de: rw:Umuryango w’Ubumwe bw’Afurika
Neniu resumo de redakto
Linio 49: Linio 49:
| [[Jakaya Kikwete]] || {{dato|31|januaro|2008}} — {{dato|2|februaro|2009}} || {{flago|Tanzanio|20}} [[Tanzanio]]
| [[Jakaya Kikwete]] || {{dato|31|januaro|2008}} — {{dato|2|februaro|2009}} || {{flago|Tanzanio|20}} [[Tanzanio]]
|-
|-
| [[Muammar Kadafi]] || {{dato|2|februaro|2009}} — {{dato|31|januaro|2010}} || {{flago|Libio|20}} [[Libio]]
| [[Muamar Kadafi]] || {{dato|2|februaro|2009}} — {{dato|31|januaro|2010}} || {{flago|Libio|20}} [[Libio]]
|-
|-
| [[Bingu wa Mutharika]] || {{dato|31|januaro|2010}} — [[nun en 2010|nun]] || {{flago|Malavio|20}} [[Malavio]]
| [[Bingu wa Mutharika]] || {{dato|31|januaro|2010}} — [[nun en 2010|nun]] || {{flago|Malavio|20}} [[Malavio]]

Kiel registrite je 10:08, 2 mar. 2011

Mapo de Afrika Unio. Membroŝtatoj videblas verde; la plej helaj landoj estas nuntempe suspenditaj membroj

La Afrika Unio estas organizaĵo de ŝtatoj en Afriko, kiu havas nuntempe 53 membroŝtatojn. Ĝi estiĝis la 9-an de julio 2002[1], anstataŭante la ĝistiaman Organizaĵon por Afrika Unueco kiel la plej alta tutkontinenta politika estaĵo de Afriko.

Ĝi celas disvastigi demokratiecon, homajn rajtojn, kaj ekonomian pliboniĝon tra la kontinento. Malsimile al la OAU, la AU havas pli fortajn povojn interveni en la aferojn de membraj ŝtatoj. Ĝi estos pactena forteco, internacia kortumo, kaj centra banko kun fina celo krei komunan monunuon.

La nuna prezidanto de la Unio estas (2010) Bingu wa Mutharika, el Malavio. Li enoficiĝis la 31-an de januaro 2010.

Anoj

En la Afrika Unio nuntempe (nun en 2010) estas 53 membroŝtatoj[2], ĉiuj hereditaj el la Organizaĵo por Afrika Unueco (OAU). La Unio sekve inkluzivas ĉiujn afrikajn landojn krom Maroko, kiu eliĝis el la OAU en 1984 okaze de la aliĝo de Okcidenta Saharo, kiun Maroko pretendas kiel parton de sia teritorio.

Krome, la anecoj de kelkaj landoj estas nuntempe (nun en 2010) suspenditaj, pro ŝtatrenversoj aŭ pro decido de la koncernitaj landoj:

Historio

La Afrika Unio oficiale estiĝis okaze de la pintokunveno de ŝtat- kaj registar-estroj okazinta en la urbo Durbano, en Sud-Afriko, la 9-an de julio 2002. En tiu okazo, la sudafrika prezidanto Thabo Mbeki enoficiĝis kiel prezidanto de la nova politika estaĵo. Oni tiam aprobis la unuajn dokumentojn kiuj priskribas la instituciojn de la Unio. Tiun kunvenon partoprenis, kiel observanto, ankaŭ la tiama ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Kofi Annan.

La naskiĝo de la Unio tamen fakte ŝuldiĝas al la eksterordinara kunveno de la Organizaĵo por Afrika Unueco okazinta en 1999 en Surt, en Libio; tiam la Organizaĵo oficiale aprobis la estigon de la nova Unio.

En 2000 oni aprobis la Konsistigan Akton, kiu efektiviĝis la 26-an de majo 2001, monaton post la subskribo fare de Niĝerio kiel la 36-a aprobinta lando. Ekde tiam, kaj laŭ la priskriboj de la Akto mem, la du organizaĵoj kunekzistis dum unu jaro.

Prezidantoj

Bingu wa Mutharika, nuntempa (2010) prezidanto de la Afrika Unio
Oficperiodo Lando
Thabo Mbeki 9-a de julio 200210-a de julio 2003 Sud-Afriko
Joaquim Chissano 10-a de julio 20036-a de julio 2004 Mozambiko
Olusegun Obasanjo 6-a de julio 200424-a de januaro 2006 Niĝerio
Denis Sassou-Nguesso 24-a de januaro 200629-a de januaro 2007 Respubliko Kongo Kongo Brazavila
John Kufuor 29-a de januaro 200731-a de januaro 2008 Ganao Ganao
Jakaya Kikwete 31-a de januaro 20082-a de februaro 2009 Tanzanio Tanzanio
Muamar Kadafi 2-a de februaro 200931-a de januaro 2010 Libio
Bingu wa Mutharika 31-a de januaro 2010nun Malavio

Ekonomio

La membroŝtatoj de la Afrika Unio kune konsistigas la 17-an plej grandan ekonomion de la mondo laŭ malneta enlanda produkto, tuj post Nederlando. La MEP de la Afrika Unio (en 2009) estas proksima al 500 miliardoj da usonaj dolaroj.

La Unio klopodas estigi komunan ekonomian zonon, centran bankon kaj komunan monunuon antaŭ 2023.[3]

Oficialaj lingvoj

Laŭ la Konsistiga Akto de la Afrika Unio, ĝiaj laborlingvoj estas la angla, la araba, la franca kaj la portugala, kaj ĉiuj afrikaj lingvoj "se eble".[4] Laŭ dokumento kiu celas modifi la Akton kaj proponiĝis en 2003, sed ankoraŭ ne aprobiĝis (2007), oni aldonas al la liston ankaŭ la hispanan, la sŭahilan kaj "ĉiujn aliajn afrikajn lingvojn", kaj anstataŭigas la vorton "laborlingvo" per "oficiala lingvo".[5]

Praktike, tradukado de afrikuniaj dokumentoj eĉ en la kvar nuntempe oficialajn laborlingvojn ofte okazas malfrue kaj malfaciligas la funkciadon de la organizaĵo.

En 2001, la Afrika Unio estigis la Afrikan Akademion de Lingvoj por antaŭenpuŝi la pluan uzadon de afrikaj lingvoj inter afrikanoj.

Notoj

  1. Thabo Mbeki (9-a de julio 2002) Launch of the African Union, 9 July 2002: Address by the chairperson of the AU, President Thabo Mbeki. africa-union.org. Alirita 2009-02-08.
  2. The Member States of the African Union
  3. "Profile: African Union", BBC News, 2006-07-01. Kontrolita 2006-07-10.
  4. Artikolo 25, Konstitucia Leĝo de la Afrika Unio.
  5. Artikolo 11, Protokolo pri Ŝanĝoj al la Konstitucia Leĝo de la Afrika Unio [1]

Eksteraj ligiloj