Ŝtonkavernaro de Mogao: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: id:Gua Mogao
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: sh:Mogao spilje
Linio 91: Linio 91:
[[ro:Grota Mogao]]
[[ro:Grota Mogao]]
[[ru:Пещеры Могао]]
[[ru:Пещеры Могао]]
[[sh:Mogao spilje]]
[[sv:Mogaogrottorna]]
[[sv:Mogaogrottorna]]
[[th:ถ้ำผาม่อเกา]]
[[th:ถ้ำผาม่อเกา]]

Kiel registrite je 12:18, 2 mar. 2011

Ŝtonkavernaro de Mogao
Monda heredaĵo

Vido al la ŝtonkavernaro de Mogao
Lando  Ĉinio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iii, iv, v, vi
Fonto 440
Regiono** Azio
Geografia situo 40° 2′ 14″ N, 94° 48′ 15″ O (mapo)40.03722222222294.804166666667Koordinatoj: 40° 2′ 14″ N, 94° 48′ 15″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 1987  (n.k. sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

La ŝtonkavernaro Mogao estas pompa konstruaĵo, arta palaco de sintezaj pikturo kaj skulpturo, kaj la plej grandskala kaj la plej enhavo-riĉa trezorejo de la ŝtonkavernaj artaĵoj en la mondo.

La ŝtonkavernaro Mogao estas nomata ankaŭ Milbudha Kaverno. Ĝi situas oriente de la Bruanta Sablomonto. La fosado de ŝtonkavernoj komenciĝis en la 4-a jarcento kaj finiĝis en la 14-a, do daŭris proksimume mil jarojn. Ĝis nun tie ankoraŭ bone konserviĝas divers-dinastiaj 492 ŝtonkavernoj, kun 2415 statuoj kaj freskoj de 45 000 kvadrataj metroj. Tiuj raraj trezoraĵoj vivece spegulas la religian kaj socian vivon de la mez-antikva tempo, precipe en la kampo de arta kreado, tiuj montras kaj propagandas eksterordinaran inteligentecon kaj eminentan atingon de la divers-dinastiaj popolanoj.

Legendo diras, ke bonzo Lezun, vagante tra la lando, foje atingis la piedon de la monto Sanwei. Abrupte antaŭ liaj okuloj aperis ore brilantaj radioj super la monto Sanwei, sur kies rokoj ŝajne sidis vico kaj vico da budhostatuoj. La bonzo konstatis, ke tio certe estas revelacio de la Budho. Li do postulis metiistojn fosi ŝtonkavernon sur la Bruanta Sablomonto vid-al-vida al la monto Sanwei.

Neniom strange estis, ke la bonzo Lezun siatempe vidis orajn radiojn kaj vicojn da budhostatuoj: La monto Sanwei tiam estis monto maljuna kaj kalva. Pro enteno de mineraloj, la rokoj sin montris brune ruĝaj. Lumigate de la subiranta suno, ili ofte flagradis orbrile kaj pompe. Ne mankis en la sekvanta tempo homoj, kiuj, kun la bonzo Lezun kiel ekzemplo, faris la samon, rezulte la nombro de ŝtonkavernoj pli kaj pli multiĝis.

De la dinastio Norda Wei ( 386-534) ĝis la komenco de la dinastio Tang (618-907) tie estiĝis pli ol mil kavernoj, pro tio la Ŝtonkavernaro Mogao estis nomata Mil-budha Kavernaro. Interalie, la dinastio Tang rekordis en la nombro, skalo kaj arteco de la fositaj kavernoj.

En la jaro 755 eksplodis la insurekcio lanĉita de An Lushan kaj Shi Siming kontraŭ la reĝimo de la dinastio Tang. Atakite de tio, la dinastio degeneris iom post iom, ankaŭ la ŝtonkavernaro Mogao perdis sian originan prosperon. Poste, ankaŭ la regno Tube kaj la regno Xixia fosis kelkajn kavernojn kun malpli grandaj skaloj. Sekve de forvelkado de la budaisma forto, la Ŝtonkavernaro Mogao ne povis teni plu sian brilecon. Precipe post kiam la dinastio Ming konstruis la pasejon Jiayuguan, Dunhuang estis bedaŭrinde forlasita eksteren de la Granda Muro, ankaŭ la Ŝtonkavernaro Mogao estis iom post iom enterigita de sablo, kaj de tiam perdiĝis en la homa horizonto. En silento kaj senbruado la Ŝtonkavernaro Mogao restis centojn da jaroj, rekte ĝis iu tago de la jaro 1900.

En la fino de la 19-a jarcento, la fama ŝtonkavernaro Mogao jam sin trovis en kadukiĝo. La ligna kornica vojo plejparte detruiĝis, la flusablo monte amasiĝis, kaj multaj kavernoj el la malsupra tavolo estis enterigitaj. Nur antaŭ la ŝtonkavernaro ankoraŭ restis tri kadukaj templetoj, nomataj respektive la supra, la meza kaj la malsupra laŭ la topografia situado. En la antaŭaj du templetoj loĝis kelkaj lama-oj, kaj la malsupra templeto estis reformita kiel taoisma templo fare de taoisto Wang Yuanlu. Iom post iom li fariĝis la verta administranto de la Ŝtonkavernaro Mogao, kaj li ofte dungis homojn ripari statuojn de la kavernoj aŭ forbalai fluosablon el ili. La 26-an de majo, 1900, kiam la menciita taoisto estis foriganta sablon el la enirejo de la kaverno n. 16, li hazarde trovis iun kaŝitan ĉambron. Tio ja estis la fama sutro-kaŝa groto mil-jare fermita. S-ro Joel Bellasen el Francio, kiu dufoje vojaĝis al Dunhuang, diris pri sia impreso: "La kulturaj relikvoj konservataj en la sutro-kaŝa groto ĉiu estas rara trezoraĵo je nekalkulebla valoro!" Jes, tio estas fakto. Sed la stulta taoisto siatempe ne konis ilian valoron, se ne paroli pri burokratoj la lokon administranta de la dinastio Qing. Ili nur dekretis al la taoisto, ke li faru konvenan hermetikan rezervon ĉeloke. Tamen la informo pri tiu trezorejo disvastiĝis kaj diversaj rabistoj sin direktis tien.

La unua el ili estis Aurel Stein, kiu atingis Dunhuang en la jaro 1907. Donante iom da arĝento kiel donacon al la taoisto, li forportis 24 kestegojn da antikvaj skribaĵoj kaj 5 kestegojn da pentraĵoj kaj silkaj brokatoj. En julio de la jaro 1908, franco Pochex sin ŝovis en la ŝtonkavernaron, kaj per pli ol 850 uncoj de arĝento li forprenis 6500 volumojn da kulturaj relikvoj.

En oktobro de la jaro 1910, japana ekspedicio estrata de Yochikawa Koichiro rabis 4 -5 volumojn de sutroj kaj du belajn statuojn.

En la jaro 1914, Aurel Stein refoje glitis en Dunhuang kaj forportis 5 kestegojn da sutroj kun pli ol 600 volumoj. Rezulte apenaŭ vidiĝis trezoraĵoj konservataj en la sutro-kaŝa groto.

Tamen, malgraŭ ke sciencistoj forportis multe da trezoraĵoj el la Ŝtonkavernaro Mogao, tio neniom reduktis ĝian artan valoron. Vizitinte la ŝtonkavernaron, alilandanoj faris jenan takson:

Rigardante la Ŝtonkavernaron Mogao de Dunhuang, oni vidis la antikvan civilizacion de la tuta mondo. La Ŝtonkavernaro Mogao estas la plej longa, plej grandskala kaj plej enhavo-riĉa galerio en la mondo. Ĝi estas la plej granda trezorejo de la budaisma arto nun ekzistanta en la mondo.

En la ŝtonkavernaro Mogao diversas statuoj de budhoj predikantaj, meditantaj, floro-disŝutantaj, muziko-ludantaj kaj luktantaj kontraŭ demonoj. Inter la statuoj troviĝas 33-metre alta statuo de Majtrejo kaj ankaŭ malpli ol 5 centimetre alta statuo de infano-budhoj ludantaj inter lotusfloraj petaloj. La ŝtonkavernaro Mogao estis loko, kie antikvaj Dunhuang-anoj preĝis kaj kulturis sin, kaj ankaŭ loko, kie bonzoj kaj komercistoj petis benadon de la Budho antaŭ ol ekveturi al mez- kaj okcident-aziaj landoj laŭ la Silka Vojo. Port gajni favoron de la Budho, tiam en Dunhuang furoris diversaj budhoservoj, kiaj konduko de budhismo al internaj landpartoj, sutro-transskribado far ĉiu familio kaj ŝafo-ofero al temploj. Nemalmultaj bonzoj funkciigis lernejojn, kuracis popolanojn kaj faris terkultivadon.

Iuj freskoj en la ŝtonkavernaro bildigas la supremenciitajn aktivadojn, aliaj temas pri rakontoj de la budhisma sutro. Ekzemple, estas la buldo "Nutrado de Satvo al Tigro". Satvo estis princo, iutage li vidis en la arbaro tigrinon kaj ĝiajn idojn mortontajn de malsato. Por savi ilin li pikis al si la kolon per ligna pikilo, ke ili suĉu lian sangon kaj formanĝu lin. Tio montras la bonkorecon kaj sinoferemon, predikitajn de budhistoj.

En alia bildo vidiĝas, ke grupoj kaj grupoj da ĉinaj kaj alilandaj bonzoj kun koloraj sutro-flagoj en la manoj marŝantaj sur la antikva Silka Vojo. Ankaŭ la freskoj en la ŝtonkavernaro Mogao prezentas la Silkan Vojon siatempan: Karavanoj kun kameloj ŝarĝitaj per silko malfacile marŝas inter altaj montoj. Kamelo estas falinta de sur monto. La mastro levas la falintan silkon. Rabistoj rabas kun armiloj…La mastro preĝas al Avalokiteŝvaro, kaj ĉi tiu venas lin savi, ke glavoj levitaj de rabistoj estas rompitaj en tri pecojn. Kiam la eminenta bonzo Xuanzang de la dinastio Tang (618 – 907) pilgrimis al la Okcidento por preni sutron, lin trafis la montaro Tianshan. Multaj el liaj sekvantoj kaj bovoj mortis de frosto. Pamiro 7 000 metrojn alta super la marnivelo, kiu tuŝas okcidentan Xinjiang, abundas je krutaĵoj. Oni ilin transiris unu post alia helpe de ŝnuro. Oni travadis riveron pere de dika ŝnuro super ĝi. Foje okazis tie neĝoŝtormo, kaj pli ol 10 000 komercistoj mortis de frosto. Tial ĉiuj senditoj, komercistoj kaj bonzoj senescepte benopetis de la Budho kaj eĉ donacis monon por konstrui kavernojn en Dunhuang.

La Silka Vojo kunfandis la kulturojn orientan kaj okcidentan. La freskoj en la kaverno n. 45 montras, ke en la 12-a jarcento, la bodisatvoj vestis sin per jupo el gazo kaj mallongan veston kun malalta kaj larĝa kolumo laŭ modo de la dinastio Tang, sin beligante per persaj orelringoj kaj hinda koliero. Tre interese!

Kiel skribite, en la jaro 1900, taoisto Wang Yuanlu malkaŝis la sekretan groton, en kiu konserviĝis almenaŭ 50 000 sutraj klasikaĵoj, dokumentoj kaj aliaj objektoj el la tempo de la jaro 359 ĝis 1006, temantaj pri politiko, ekonomio, militafero, historio, religio, filozifio, medicino, astronomio, geografio, nacio, filkloro, literaturo kaj arto. Tamen kvar kvinonoj el tiuj trezoraĵoj estis forportitaj aŭ forŝtelitaj de aliaj landoj.

En la jaro 1987, la ŝtonkavernaro Mogao estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj.

Eksteraj ligiloj

greke Eo