Tria Respubliko de Francio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota modifo de: tr:Üçüncü Fransa Cumhuriyeti
Linio 65: Linio 65:
[[sv:Tredje franska republiken]]
[[sv:Tredje franska republiken]]
[[th:สาธารณรัฐฝรั่งเศสที่ 3]]
[[th:สาธารณรัฐฝรั่งเศสที่ 3]]
[[tr:Üçüncü Cumhuriyet (Fransa)]]
[[tr:Üçüncü Fransa Cumhuriyeti]]
[[uk:Третя французька республіка]]
[[uk:Третя французька республіка]]
[[ur:تیسری فرانسیسی جمہوریہ]]
[[ur:تیسری فرانسیسی جمہوریہ]]

Kiel registrite je 16:01, 5 mar. 2011

La Tria Respubliko de Francio estas la nomo de la franca ŝtato inter la jaroj 1871 ĝis 1940.

Post la malvenko de Francio en la Francia-Prusia Milito de la jaroj 1870 kaj 1871, la Pariza Komunumo de la jaro 1871 kaj la maltroniĝo de la reĝo Napoleono la 3-a de Francio ne plu eblis instali novan reĝan dinastion, kaj tial - pli el manko de alternativoj ol el politika konvinko - elvokiĝis respubliko.

La nova ŝtata konstitucio antaŭvidis legislativon kun du-parta parlamento: Ĉambro de la deputitoj (Chambre des députés) kaj Senato ("Sénat"), kiuj kune sub la nomo Nacia Asebleo elektu prezidenton, kiu havu fortan pozicion kaj oficu po sep jarojn. La politika pozicio de la prezidento tamen ne estis tiom forta kiom en la tre posta koncepto de Charles de Gaulle por la rolo de la prezidento en la Kvina Respubliko de Francio. La ĉefministro dependis de la plimulto en la Ĉambro de la deputitoj, kaj la ministraroj ŝanĝiĝis relative ofte.

En ekstera politiko la nova ŝtato komence havis malfacilan pozicion. La kanceliero de la Germana Regno, Otto von Bismarck, zorgis pri internacia izoligo de Francio, kaj kiel sola eŭopa respubliko apud San-Marino kaj Svisio la ŝtato devis kalkuli pri malfido de la aliaj, monarkiaj ŝtatoj.

En interna politiko la ŝtato aparte batalis pri redukto de la politika kaj socia influo de la romie katolika eklezio. Tio gvidis al drasta divido de ŝtato kaj religio, kio ĝis hodiaŭ karakterizas Francion, kaj al konstruo de multaj novaj ŝtataj lernejoj, ĉar la ŝtato ne volis esti dependa de katolikaj lernejoj.

La Tria Respubliko de Francio finiĝis dum la jaro 1940, kiam la ŝtato denove kapitulacis kontraŭ la (nun de diktatoro Hitler regita) Germana Regno. La regionoj Alzaco kaj Loreno, kies enloĝantoj tradicie je granda parto estis germanlingvaj, estis aneksitaj de Nazia Germanio, la norda parto de Francio estis okupita de la armeo de Nazia Germanio kaj en la sudo la politikisto Philippe Pétain fondis la reĝimon de Vichy (État Français), kiu fakte estis satelita ŝtato de Nazia Germanio.

Prezidantoj de la Tria Respubliko