Koncertmajstro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Koncertmajstro''' estas kutime la voĉestro el la grupo de la 1-aj violonoj, kiu staras aŭ sidas en orkestro ĉe la unua muzikpupitro. Ĝis en la komencanta 19-a jarcento...
 
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e r2.4.6) (robota aldono de: uk:Концертмейстер
Linio 21: Linio 21:
[[Kategorio:Muzikprofesioj]]
[[Kategorio:Muzikprofesioj]]



[[bg:Концертмайстор]]
[[bg:Концертмайстор]]
Linio 40: Linio 39:
[[sv:Konsertmästare]]
[[sv:Konsertmästare]]
[[tr:Konzermeister]]
[[tr:Konzermeister]]
[[uk:Концертмейстер]]
[[zh:樂隊首席]]
[[zh:樂隊首席]]

Kiel registrite je 13:24, 12 mar. 2011

Koncertmajstro estas kutime la voĉestro el la grupo de la 1-aj violonoj, kiu staras aŭ sidas en orkestro ĉe la unua muzikpupitro. Ĝis en la komencanta 19-a jarcento ĉi tiu estra muzikisto direktis memstare la tutan orkestron, kiel eĉ nun estas kutime en kelkaj ĉambrorkestroj. Ekde la transpreno de la estra pozicio far dirigento – komence ekde la klaviceno, poste nur staranta antaŭ la orkestro – koncertmajstro havas la taskon kontroli la agordadon, gvidi la ludadon, ludi la violonajn soloajn pasaĝojn kaj foje anstataŭi la dirigenton dum la proboj. Krome li signalas al la orkestro la ekstaradon, eksidadon kaj eventualan aplaŭdadon (ekz. per la arĉoj, kiuj estas frapataj ĉe la muzikpupitroj).

En pli grandaj simfoniorkestroj plejofte estas pluraj koncertmajstroj. Jen oni kutime distingas inter la t.n. 1-aj koncertmajstroj kaj la 2-aj koncertmajstroj. Ofte en pli grandaj orkestroj du koncertmajstroj dum koncerto sidas ĉe la unua pupitro, je kio unu anstataŭas la alian. Krome en grandaj orkestroj la voĉestroj de la 2-aj violonoj ofte nomiĝas koncertmajstroj.

La koncertmajstro estas subtenata far la voĉestroj de la aliaj instrumentgrupoj kaj komunikas vide kun ili.

Famaj koncertmajstroj (selekto)

Ligoj eksteren

Retpaĝaro deFranz Peter Fischer