Kalle Kniivilä: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e -
Linio 14: Linio 14:




{{Vivtempo|1965||Kniivila, Kalle}}}}
{{Vivtempo|1965||Kniivila, Kalle}}
[[Kategorio: Finnaj esperantistoj]]
[[Kategorio: Finnaj esperantistoj]]
[[Kategorio: Svedaj esperantistoj]]
[[Kategorio: Svedaj esperantistoj]]

Kiel registrite je 17:17, 17 mar. 2011

Kalle KNIIVILÄ (naskiĝinta la 22-an de januaro 1965[1] en Joensuu, Finnlando) estas finna esperantisto loĝanta en Lund[1], Svedio. Ekde 1997 li laboras kiel ĵurnalisto ĉe la plej granda gazeto de la urbo Malmö, Sydsvenska Dagbladet. Pli frue li laboris kiel ĵurnalisto ĉe la finna gazeto Kansan Uutiset en Finnlando kaj en Sovetio/Rusio.

Esperanton li eklernis en 1982. Li redaktis Kvinpinton kaj verkis artikolojn por Monato en siaj fruaj Esperantistaj jaroj[2]. Dum la jaroj 1993-1997 li redaktis la oficialan gazeton de TEJO, TEJO Tutmonde. En 1995 li membris en la Loka Kongresa Komitato de la 80-a Universala Kongreso de Esperanto en Tampereo kaj tie respondecis pri informado. En la jaroj 1997/1998 li estis komisiito pri informado ĉe UEA, kaj en 1998–2000 li estis estrarano de UEA pri informado.

Ekde printempo 2003 li redaktas la retan bultenon Libera Folio, kiun li fondis kune kun István Ertl. En 2008 li estis elektita vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio.

Fontoj

  1. 1,0 1,1 Kalle Kniivilä ĉe Ipernity
  2. diVERse: Baldaŭ kvarona jarcento…

Eksteraj ligoj