Lumturo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: lv:Bāka
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.3) (robota aldono de: ltg:Speidyns
Linio 68: Linio 68:
[[lb:Liichttuerm]]
[[lb:Liichttuerm]]
[[lt:Švyturys]]
[[lt:Švyturys]]
[[ltg:Speidyns]]
[[lv:Bāka]]
[[lv:Bāka]]
[[ml:വിളക്കുമാടം]]
[[ml:വിളക്കുമാടം]]

Kiel registrite je 16:39, 23 mar. 2011

Lumturo ĉe Hoek van Holland, nun muzeo

Lumturo estas turo, kiu staras ĉe bordo, foje ankaŭ en la maro je eta distanco antaŭ la bordo, kaj nokte per forta lumo helpas la navigadon de preterpasantaj ŝipoj.

La lampo de lumturo estas provizita per lensoj, kies nombro, grando kaj koloro varias. La lensoj direktas la lumradiojn en certajn direktojn; ili rotacias ĉirkaŭ la lampo, tiel ke ankaŭ la radioj rotacias. De sur ŝipo oni vidas mallongajn lumsignalojn en certa ritmo. Tiu ritmo, foje ankaŭ la koloro de la lumo, ebligas identigi certan lumturon kaj tiel trovi la pozicion de ŝipo laŭ jena maniero:

  • La direkto al la lumturo indikas rekton, sur kiu troviĝas la propra pozicio;
  • La distanco al la lumturo indikas punkton sur tiu rekto. Tiu distanco ne estas precize mezurebla, sed sciante la alton de la turo oni povas kalkuli la maksimuman distancon de videblo, do oni scias sian distancon en la momento, kiam ĉe bona vetero la lumo de la turo aperas ĉe la horizonto.

La teoria distanco de videblo, kiu konsideras nur la alton de la turo (kaj de la observanto), sed ne la lumforton kaj la atmosferajn kondiĉojn, kreskas laŭ la kvadrata radiko de la tura alto. Turo 50 metrojn super marnivelo estas videbla por observanto 10 metrojn super marnivelo el distanco ĝis 40 km. Se la altoj estas 15 kaj 2 metroj, la viddistanco estas nur 20 km. Pro tio oni ofte konstruis lumturojn sur montetoj.

La tutmonda loktrova sistemo GPS reduktis la signifon de la lumtura navigado. Pro tio oni malinstalis kelkajn lumŝipojn, kiuj iam plenumis la funkcion de lumturo en lokoj surmaraj, kie ne eblis konstrui lumturon.

Galerio

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Link FA

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda