Lanuga betulo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Nova paĝo: {{Taksonomio korektita | koloro = lightgreen | nomo = Lanuga betulo | dosiero = Abedulpubescente.jpg | dosiero larĝo = 250px | priskribo de dosiero = | regno = Plantoj ''Plantae'' ... |
e Betula pubescens alinomita al Lanuga betulo: Ebla Esperanta nomo |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 19:38, 30 mar. 2011
Ŝablono:Taksonomio korektita Lanuga betulo ( Betula pubescens ; syn. Betula alba ) estas ĉefe palearkta specio de betulo, indiĝena kaj abunda tra norda Eŭropo, Islando, norda Azio kaj ankaŭ Gronlando [1].
Priskribo
Ĝi estas falfolia arbo kiu altas ĝis 10–20 m ( malofte ĝis 27 m ), kun svelta arbokrono kaj kun trunko kiu diametras ĝis 70 cm ( escepte 1 m ). La arboŝelo estas glata kaj griz-blanka, fajne markita kun malhele horizontalaj lenticeloj. La ŝosoj estas griz-brunaj kaj fajne lanugaj. La folioj estas oval-akutaj, longas 2–5 cm kaj larĝas 1,5-4,5 cm, kun fajne segildentaj randaĵoj. La floroj estas vente polenataj amentoj, estiĝante fru-printempe antaŭ la floroj. La frukto estas pendanta cilindra agregaĵo kiu longas 1–4 cm kaj larĝas 5–7 mm; ĝi disfalas ĉe matureco liberigante la individuajn semojn; tiuj ĉi longas 2 mm kaj havas du flankajn flugiletojn.