Polifonio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hr:Polifonija
LucienBOT (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: la:Polyphonia
Linio 102: Linio 102:
[[ja:ポリフォニー]]
[[ja:ポリフォニー]]
[[ka:პოლიფონია]]
[[ka:პოლიფონია]]
[[la:Polyphonia]]
[[lt:Polifonija]]
[[lt:Polifonija]]
[[nl:Polyfonie]]
[[nl:Polyfonie]]

Kiel registrite je 21:55, 30 mar. 2011

Polifonio estas muzika teksado konsistanta el pluraj memstaraj melodiaj voĉoj, kontraste kun muziko el unu sola voĉo (monofonio) aŭ muziko el unu reganta melodia voĉo akompanata de akordoj (homofonio).

La termino estas kutime uzata lige kun muziko de la malfrua mezepoko kaj renesanco: barokajn formojn kiel la fugo, kiujn oni povus nomi polifoniaj, oni kutime priskribas anstataŭe kiel kontrapunktaj. Cetere, kontraste kun la terminologio de specoj en kontrapunkto, polifonio ĝenerale metis aŭ "tonalton-kontraŭ-tonalto"/"punkton-kontraŭ-punkto" aŭ "daŭrantajn tonaltojn" en unu parto kontraŭ melismoj de diversaj longecoj en alia (van der Werf, 1997). En ĉiaj okazoj la pensmaniero estis verŝajne tio, kion Margaret BENT (1999) nomas "diada kontrapunkto", en kiu ĉiu parto estas verkita ĝenerale kontraŭ unu alia parto, kaj ĉiuj partoj estas eventuale ŝanĝitaj poste. Tiu ĉi punkto-kontraŭ-punkta pensmaniero kontrastas kun "sinsekva komponado", en kiu voĉoj estis verkitaj en certa ordo kaj ĉiu nova voĉo kongruas al la ĝis tiam konstruita tuto, kion oni antaŭe atendis.

En nuntempa uzo kiu aplikiĝas nure al elektronikaj muzikaj instrumentoj, la vorto povas signifi samtempan sonigadon de pluraj tonoj; tial, polifonia sintezilo kapablas ludi samtempe plurajn tonojn. Se tia instrumento povas samtempe ludi, ekzemple, 16 tonojn, oni diras, ke ĝi havas 16-voĉan polifonion.

Du traktatoj, ambaŭ el ĉ. 900, estas kutime konsiderataj kiel la plej malnova restanta partmuziko. Kvankam ili estas noto-kontraŭ-notaj, voĉoj moviĝas precipe per paralelaj oktoj, kvintoj, kaj kvartoj, kaj ne estas destinitaj por ludado. La Winchester Tropers el ĉ. 1000 estas la plej malnova restanta ekzemplo de praktika kaj ne pedagogia polifonio, kvankam intervaloj, tonaltoj, kaj longecoj ofte ne estas indikitaj. (van der Werf, 1997)

La plej malnova restanta peco de sesparta muziko estas la angla ĉenkanto Sumer is icumen in (ĉ. 1240). (Albright, 2004)

Komenca polifonio (antaŭe primitiva polifonio) inkludas antifonion kaj vokon kun respondo, burdojn, kaj paralelajn intervalojn.

Fontoj

  • Hendrik van der WERF (1997). "Early Western polyphony" ("Frua okcidenta polifonio"), Companion to Medieval & Renaissance Music. Oxford University Press. ISBN 0-19-816540-4.
  • Margaret BENT (1999). "The Grammar of Early Music: Preconditions for Analysis" ("La gramatiko de frua muziko: antaŭkondiĉoj por analizo"), Tonal Structures of Early Music ("Tonalaj strukturoj de frua muziko"). Novjorko: Garland Publishing. ISBN 0-8153-2388-3.
  • Daniel ALBRIGHT (2004). Modernism and Music: An Anthology of Sources ("Modernismo kaj muziko: antologio de fontoj"). University of Chicago Press. ISBN 0-226-01267-0.

Eksteraj ligiloj

Angle:

Ŝablono:Muzikstumpo