Lanuga betulo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 25: Linio 25:


Lanuga betulo etendiĝas pli fore norden en la [[Arkto]]n ol iu ajn alian [[Magnoliofitoj|foliarbon]]. Ekzempleroj el la subarktaj [[populacio]]j kutime estas etaj kaj tre torditaj, kaj ofte estas diferencigitaj kiel '''arkt-lanugan betulon''' ( ''Betula pubescens'' subsp. ''tortuosa'' ). Tiu ĉi [[subspecio]] estas notinda por esti la sola indiĝena arbo de Islando kaj de Gronlando, kie grandaj ekzempleroj povas atingi 13 m.
Lanuga betulo etendiĝas pli fore norden en la [[Arkto]]n ol iu ajn alian [[Magnoliofitoj|foliarbon]]. Ekzempleroj el la subarktaj [[populacio]]j kutime estas etaj kaj tre torditaj, kaj ofte estas diferencigitaj kiel '''arkt-lanugan betulon''' ( ''Betula pubescens'' subsp. ''tortuosa'' ). Tiu ĉi [[subspecio]] estas notinda por esti la sola indiĝena arbo de Islando kaj de Gronlando, kie grandaj ekzempleroj povas atingi 13 m.
[[Dosiero:Mountain-birch-Trollheimen.jpg|thumb|220px|Subnspecio de lanuga betulo konstituas la [[arbolimo]]n en plimulto de [[Skandinavujo]].]]
[[Dosiero:Mountain-birch-Trollheimen.jpg|thumb|220px|Subspecio de lanuga betulo konstituas la [[arbolimo]]n en plimulto de [[Skandinavujo]].]]
==Vidu ankaŭ==
==Vidu ankaŭ==
*[[Okcident-eŭropaj foliarbaroj]]
*[[Okcident-eŭropaj foliarbaroj]]

Kiel registrite je 17:10, 31 mar. 2011

Ŝablono:Taksonomio korektita Lanuga betulo ( Betula pubescens ; sinonimo Betula alba ) estas ĉefe palearkta specio de betulo, indiĝena kaj abunda tra norda Eŭropo, Islando, norda Azio kaj ankaŭ Gronlando [1].

Priskribo

Ĝi estas falfolia arbo kiu altas ĝis 10–20 m ( malofte ĝis 27 m ), kun svelta arbokrono kaj kun trunko kiu diametras ĝis 70 cm ( escepte 1 m ). La arboŝelo estas glata kaj griz-blanka, fajne markita kun malhele horizontalaj lenticeloj. La ŝosoj estas griz-brunaj kaj fajne lanugaj. La folioj estas oval-akutaj, longas 2–5 cm kaj larĝas 1,5-4,5 cm, kun fajne segildentaj randaĵoj. La floroj estas vente polenataj amentoj, estiĝante fru-printempe antaŭ la floroj. La frukto estas pendanta cilindra agregaĵo kiu longas 1–4 cm kaj larĝas 5–7 mm; ĝi disfalas ĉe matureco liberigante la individuajn semojn; tiuj ĉi longas 2 mm kaj havas du flankajn flugiletojn.

Ĝi estas intense parenca al, kaj ofte konfuzita kun penda betulo ( B. pendula ). Multaj nordamerikaj tekstoj pritraktas la du speciojn kiel unun specion, sed en tuta Eŭropo oni konsideras ilin kiel diferencajn speciojn.

Lanuga betulo distingeblas de penda betulo, la alia komuna eŭropa betulo, pri havante glatajn, lanugajn ŝosojn, kiuj estas senharaj kaj verukecaj ĉe penda betulo. La arboŝelo de lanuga betulo estas nebrile griz-blanka, dum penda betulo havas okulfrapan blank-paperecan ŝelon kun nigraj sulkoj. La foliaj randaĵoj ankaŭ diferencas, estas fajne segildentaj ĉe lanuga betulo, krude duoble segildentaj ĉe penda betulo.

Ili ankaŭ citologie diferencas, penda betulo estante diploida ( kun du aroj de kromosomoj ), dum lanuga betulo estas tetraploida ( kun kvar aroj de kromozomoj ). La du specioj diferencas pri biotopaj postuloj. Penda betulo ĉefe troviĝas sur sekaj, sablaj grundoj, kaj lanuga betulo estas pli komuna sur humidaj, malbone drenitaj lokoj kiel argilaj grundoj kaj torfejoj.

Lanuga betulo etendiĝas pli fore norden en la Arkton ol iu ajn alian foliarbon. Ekzempleroj el la subarktaj populacioj kutime estas etaj kaj tre torditaj, kaj ofte estas diferencigitaj kiel arkt-lanugan betulon ( Betula pubescens subsp. tortuosa ). Tiu ĉi subspecio estas notinda por esti la sola indiĝena arbo de Islando kaj de Gronlando, kie grandaj ekzempleroj povas atingi 13 m.

Subspecio de lanuga betulo konstituas la arbolimon en plimulto de Skandinavujo.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. Arealo de lanuga betulo angle