Æ: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota modifo de: ru:Æ
Linio 33: Linio 33:
[[pl:Æ]]
[[pl:Æ]]
[[pt:Æ]]
[[pt:Æ]]
[[ru:Æ (латиница)]]
[[ru:Æ]]
[[sv:Æ]]
[[sv:Æ]]
[[tr:Æ]]
[[tr:Æ]]

Kiel registrite je 10:06, 5 apr. 2011

Æ æ

Æ, minuskle æ, estas la 27-a litero de la alfabetoj dana (prononcata [e]), kaj norvega, kaj litero ankaŭ de la Feroa, Islanda (32-a litero) kaj mortintaj Norena kaj Anglosaksa lingvoj. Ĝia minusklo en la Internacia Fonetika Alfabeto simbolas sonon meze inter la Esperantaj "a" kaj "e" (kiel la a de cat "kato" Angle, aŭ la a de mand "viro" Dane). Similan sonon ĝi havas en la Norvega, kaj havis en la Anglosaksa kaj Praislanda/Pranorvega (= Norena), dum ĝi Dane pli similas al Esperanta "e". Modernislande ĝi diftongiĝis al [aj] (ekzemple hæ! "sa!", de Usonangla Hi! [haj]). Por la IFA-sono [æ] la Finna kaj Sveda uzas la literon ä, en la Hungara ĝi estas skribata e. (La Germana ä pli similas al la Dana æ.)

Ĝi devenas de ligaturo inter A kaj E, kiu ankaŭ estigis ä, kaj fakte, ĝi estas unu el la plej antikvaj ligaturoj, uzita jam en la frua latina alfabeto (kun la arkaa prononco [aj], kiel en CÆSAR [kajsar], kaj [e] en malfrua epoko [Ĉesar]). Kiel ligaturon ĝin uzas ankaŭ aliaj alfabetoj, ekzemple la angla.

En Dan-Norvega aboco-sinsekvo Æ sekvas Z kaj antaŭas Ø, dum ĝi Island-aboce sekvas þ kaj antaŭas Ö.

La unikodaj valoroj de Æ/æ estas 198 kaj 230. La litero estas (kun la samaj numeroj) en la kodo ISO 8859-1.