Klubo de gajaj kaj spritaj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 37: Linio 37:
* [[Belorusio|Belorusia]] Ŝtata Universitato, [[Minsko]]
* [[Belorusio|Belorusia]] Ŝtata Universitato, [[Minsko]]


== KGS en rusa Esperanto-movado ==
== KGS en rusia kaj ukrainia Esperanto-movado ==


KGS fariĝis karakteriza trajto de sovetiaj kaj poste rusaj Esperanto-tendaroj. Kutime dum ĉiu porjunulara aranĝo oni okazigis inter aliaj konkursoj ankaŭ la konkurson de KGS kun skeĉoj kaj teatrumado. Oni povas spekti tiujn teatraĵojn, ekzemple, dum regula porjunulara kultura renkontiĝo [[EoLA]], kiu okazas en diversaj mezrusiaj urboj, kaj dum [[IJK]] en [[Kovrov]], kiu okazis en 2005.
KGS fariĝis karakteriza trajto de sovetiaj kaj poste rusaj Esperanto-tendaroj. Kutime dum ĉiu porjunulara aranĝo oni okazigis inter aliaj konkursoj ankaŭ la konkurson de KGS kun skeĉoj kaj teatrumado. Oni povas spekti tiujn teatraĵojn, ekzemple, dum regula porjunulara kultura renkontiĝo [[EoLA]], kiu okazas en diversaj mezrusiaj urboj, kaj dum [[IJK]] en [[Kovrov]], kiu okazis en 2005.

Kiel registrite je 20:14, 10 apr. 2011

Klubo de gajaj kaj spritajKGS (ruse Клуб Веселых и Находчивых, КВН) estas populara amator-skeĉa televida elsendo en Ruslando kaj tuta eksa Sovetio. La elsendo fariĝis el pluraj studentaj skeĉoj, kiujn oni pretigas por studentaj festivaloj. Iom post iom la plej sukcesaj studentaj teamoj (kaj en KGS oni preskaŭ ĉiam ludas per universitataj teamoj -- unu universitato kontraŭ la alia) komencis konkuri en pli kaj pli altaj niveloj, ĝis aperis la televida elsendo.

Historio de la elsendo

La elsendo aperis unue en la kvindekaj jaroj en sovetia televido. Jam tiutempe ĝia iniciato kaj moderatoro estis Aleksandr Maslakov. Post nelonga ekzisto de la elsendo ĝi estis malpermesita de la soveta cenzuro kaj reaperis nur en 80-aj jaroj. Ekde tiam la elsendo populariĝis kaj nun estas regula kaj tre ŝatata elsendo. La origina nomo de la elsendo (kaj de la skeĉa konkurso), KVN (en cirila) estas aludo al tiutempe populara (kaj fakte tiam nur unusola) marko de televidilo, kiun oni produktis en Sovetunio. La televidilo havis malgrandan kineskopon, kaj por ricevi pli grandan bildon oni uzis grandan lenson. Pro tiu truko la bildo estis ege distordita. Krome, la televidilo estis tioma raraĵo, ke kutime kelkaj familioj kolektiĝadis ĉe havantoj de tiu televidilo por spekti ŝatatajn elsendojn.

Formo de konkurso

Kutime la konkursoj okazas sur grandaj scenejoj en Moskvo, Jalta, Jurmala kaj aliaj urboj. Tiuj konkursoj estas ege popularaj kaj ofte vizitataj de sufiĉe famaj personoj (ekz. Putin estis kelkfoje vidata dum tiuj konkursoj en la halo, same kiel multaj ministroj kaj malpli gravaj registaranoj). Ĉiu konkurso estas filmata kaj poste elsendata per centraj televidkanaloj en Ruslando.

Stukturo de la konkurso

Kvankam unue la konkurso tute ne havis iujn strikte difinitajn regulojn, kaj konsistis el sinsekvo de skeĉoj, iom post iom komenciĝis establiĝi komuna strukturo. La konkurso, do, konsistis el sekvaj partoj:

  1. "Saluto" (ruse Приветствие), la plej unua konkurso, dum kiuj la teamoj prezentas sin al la publiko. Estas la plej mallonga konkurso, kutime ĉiu "salutado" rajtas daŭri ne pli ol 5 minutojn.
  2. "Varmiĝo" (ruse Разминка), dum kiuj oni starigis al teamoj iujn "tiklajn" demandojn, al kiuj oni devis doni spritajn respondojn dum certa tempo (kutime 30 sekundoj). Komence la formo de tiuj demandoj estis libera, poste oni fiksis certajn temojn por demandoj, ekz. ke en ĉiu dissendo la demandoj devas komenciĝi per la samaj vortoj, k.t.p.
  3. "Kapitana rivalado" (opcia, ruse Конкурс капитанов). Iom similas al "varmiĝo" (v. supre), sed la konkurson partoprenas nur kapitanoj de la teamoj.
  4. "Hejmtasko" (ruse Домашнее задание), sufiĉe longa (ĝis 15 minutoj) skeĉo laŭ anticipe interkonsentita temo. Por ĉiu konkurso oni sufiĉe anticipe anoncas temojn, kiujn la teamoj devas "prilabori".
  5. "Muzika konkurso" (ruse Музыкальный конкурс), estas skeĉo kun muziko. Kutime oni parodias konatajn kantojn, por kiuj oni elpensas novajn, pli trafajn vortojn. Fojfoje estas eĉ originalaj komponaĵoj.

Taksado de konkursanoj

Dum ĉiu konkurso la ludon pritaksas ĵuria teamo. Kutime ĝi konsistas el konataj aktivuloj de kultura vivo: famaj aktoroj, reĝisoroj, moderatoroj, komponistoj, produktistoj ktp. Kutime la strukturo de ĵurio restas senŝanĝa dum la tuta sezono, en la nova sezono kelkaj membroj estas anstataŭigataj per la novaj. Ĵurio sidas ĉe tabletoj, kiuj en kelkaj haloj staras tuj antaŭ la scenejo, en aliaj inter la suba kaj meza vicaro. Ĉiu ĵuriano havas specialajn ŝildetojn kun numeroj de 1 ĝis 7, per kiu li aŭ ŝi povas pritaksi la kvaliton kaj amuzon de skeĉoj. Certaj konkursoj havas certajn maksimumajn poentojn, kiujn oni povas aljuĝi al teamoj. Kutime dum "salutado" oni povas maksimume doni 4 poentojn, kaj por la ĉefa konkurso "hejmtasko" oni povas doni maksimuman kvanton da poentoj, 7. La poentoj de ĉiuj ĵurianoj estas sumigitaj kaj averaĝigitaj, kaj oni poste sumigas tiujn averaĝajn notojn por ĉiuj apartaj konkursoj por ĉiu teamo -- kaj tio rezultigas la finajn poentojn, laŭ kiuj oni juĝas pri venkintoj kaj nevenkintoj.

Hierarkio de konkursanoj

Krom la konkursoj, kiujn oni oficiale okazigas sur grandaj scenejoj, ekzistas certe aliaj ne tiel altrangaj konkursoj. Por iel ordigi tiujn konkursojn oni enkondukis "ligaojn", kiuj ekzistas en ĉiu regiono. Oni kutime elsendas la ludojn de la supera ligao, spekti la ludojn de aliaj, ne tiom altrangaj teamoj, oni povas nur en la koncertejoj kaj teatroj, kie tiuj okazas. Kutime oni komencas de okonfinalaj ludoj, en ĉiu ludo partoprenas 4 teamoj, el kiuj 2, kiuj ricevis malplej da poentoj estas forĵetataj kaj pliaj du daŭrigas la lukton. En la finalo oni anoncas la unusolan venkinton -- la teamon, kiu ricevis plej multe da poentoj en la finala elsendo. Tiu restas ĉampiono ĝis la sekva jaro, kiam ĝi devas defendi sian titolon.

Famaj teamoj

Kutime nomoj de teamoj konsistas el urbo kaj priskribo, sed foje teamoj tamen neglektas tiujn neoficialajn regulojn. Famaj teamoj de lastaj jaroj estas:

KGS en rusia kaj ukrainia Esperanto-movado

KGS fariĝis karakteriza trajto de sovetiaj kaj poste rusaj Esperanto-tendaroj. Kutime dum ĉiu porjunulara aranĝo oni okazigis inter aliaj konkursoj ankaŭ la konkurson de KGS kun skeĉoj kaj teatrumado. Oni povas spekti tiujn teatraĵojn, ekzemple, dum regula porjunulara kultura renkontiĝo EoLA, kiu okazas en diversaj mezrusiaj urboj, kaj dum IJK en Kovrov, kiu okazis en 2005.

Ekzisto de KGS en SovetUnio kaj, eĉ pli precize menciindas, la malpermeso de ĝi en 1971, estis gravaj antaŭaĵoj por apero de la nuntempe plej fama urba festo de Odeso. La Odesa Humurino, siavice, estis preteksto pro krei la novan esperantan renkontiĝon ekde 2010.

Eksteraj ligoj