Abĝad-numeraloj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ar, id, it, nl, tr
Linio 53: Linio 53:
[[Kategorio:Numeralo]]
[[Kategorio:Numeralo]]


[[ar:حساب الجمل]]
[[br:Niveradur arabek]]
[[br:Niveradur arabek]]
[[de:Abdschad]]
[[de:Abdschad]]
Linio 58: Linio 59:
[[fa:ابجد]]
[[fa:ابجد]]
[[fr:Numération arabe]]
[[fr:Numération arabe]]
[[id:Sistem bilangan abjad]]
[[it:Numerazione abjad]]
[[nl:Abjad cijfers]]
[[ru:Абджадия]]
[[ru:Абджадия]]
[[tr:Ebced rakamları]]

Kiel registrite je 10:19, 13 apr. 2011

La Abjad-numeraloj estas dekuma sistemo, kiun uzis la arablingva mondo antaŭ ol ekuzi la barat-arabajn ciferojn en la 8-a jarcento kaj daŭre uzis paralele al ĉi tiu lasta ĝis la modernaj tempoj.

En la Abjad-sistemo, al la 28 literoj de la araba alfabeto estas asignitaj valoroj numeraj laŭ la ordo de tiu sistemo. Ekzemple, la unua litero de la araba alfabeto Alif estas uzita anstataŭ la nombro 1 (unu) ; la dua litero Bā reprezentas la nombron 2 … Yā por 10, Kāf por 20, Qāf por 100, ktp…

La vorto « Abjad » mem (arabe : أبجد) devenas de la komenco de la literordigo en la alfabetoj pra-kanaana, fenica, aramea kaj hebrea. En la moderna lingvo araba ĝi ĝenerale signifas « alfabeton » .

Uzoj de la Abjad-a sistemo

En la islamaj pratempoj, tiujn nombrojn uzis matematikistoj. En moderna lingvo araba, ili estas uzataj ĉefe por la nombrado de malgrandaj kvantoj, kiel artikoloj en listo. Ili estas ankaŭ uzataj por asigni nombrajn valorojn al arabaj vortoj cele al numeralogio.

Ekzemple, la islama frazo بسم الله الرحمن الرحيم (bi-smi-llaahi r-rahmaani r-rahiim = "je la nomo de Dio, la Donema, la Pardonema”) havus nombran valoron je 786 (sumigo de la diversaj valoroj de ĉiuj literoj en tiu frazo : 2 + 60 + 40 + 1 + 30 + 30 + 5 + 1 + 30 + 200 + 8 + 40 + 50 + 1 + 30 + 200 + 8 + 10 + 40), en kiu la valoro de la vorto "Allah" (Alaho = God) mem estas 66.

en la Bahaa Kredo, la vorto "Bahá'" (بهاء) valoras 9 (2+0+5+1+1) kaj la nomo "Báb" (باب) valoras 5 (2+1+2)

Plej Kutimaj Valoroj de la Literoj

ā/' ا 1 y/ī ي 10 q ق 100
b ب 2 k ك 20 r ر 200
j ج 3 l ل 30 sh ش 300
d د 4 m م 40 t ت 400
h ه 5 n ن 50 th ث 500
w/ū و 6 s س 60 kh خ 600
z ز 7 ` ع 70 dh ذ 700
ḥ ح 8 f ف 80 ḍ ض 800
ṭ ط 9 ṣ ص 90 ẓ ظ 900
gh غ 1000

Similaj Sistemoj

La hebrea nombrado (Gematrio) similas al la ABJAD-a nombrado ĝis 400. La greka nombrado (isopsephy) malsimilas al ĝi post 90 ĉar en la greka alfabeto ne estas litero por ṣād (ص). La “Gematrio” estas tre ofte uzita en la tekstoj de Kabalo kaj numerologio.

Vidu ankaŭ jenon en la angla lingvo:

  • Fenica Alfabeto [1]
  • Historio de la Alfabeto [2]
  • Abjad [3]
  • Gematrio [4]

Eksternaj Ligoj