Kepler-11: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Nova paĝo: '''Kepler-11''' estas Sun-simila stelo kiu troviĝas je 2000 lumjarojn en la konstelacio Cigno<ref name = "Lissauer">{{Cite journal | last=Lissauer | fir... |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 51: | Linio 51: | ||
{{Reflist}} |
{{Reflist}} |
||
[[Kategorio:Steloj]] |
|||
[[Kategorio:Planedaj sistemoj]] |
|||
Kiel registrite je 15:54, 23 apr. 2011
Kepler-11 estas Sun-simila stelo kiu troviĝas je 2000 lumjarojn en la konstelacio Cigno[1]. Ĝin detektis unuafoje la kosmoteleskopo Kepler, kies celo estas trovi ekstersunsitemajn planedojn per la metodo de la tranzitoj. La malkovro estis anoncita la 22-an de februaro 2011 kaj estis la unua ekstersunsistema planedsistemo enhavanta 7 planedojn, ĉiuj el ili pli grandaj ol la Tero.
Stelo
Kepler-11 estas stelo de spektroklaso G5 iomete malpli masa ol la Suno (95%) kaj kun iomete pli granda radiuso (110%). Ĝia surfaca temperaturo estas proksimume 5680 (± 100) K kaj aĝas 8 (± 2) mil milionoj da jaroj.[2] Kompare la Suno estas 4,6 mil milionoj aĝa kaj ĝis surfaca temperaturo estas 5778 K.[3][4]
Ĝia videbla magnitudo, aŭ kiom brila ĝi ŝajnas el la Tero, estas 13,7.[2] Tial, ĝi ne estas videbla nudokule.
Planeda sistemo
Planedo | Maso (ME) |
Radiuso (RE) |
Denseco (g/cm3) |
Orbita periodo (d) |
Granda duonakso (AU) |
Orbita discentreco |
Klinangulo (°) |
Jaro de malkovro |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
b | 4,3 (2,3 – 6,5) | 1,97 ± 0,19 | 3,1 (1,6 – 5,2) | 10,30375 | 0,091 | 0 | 88,5 | 2011[2] |
c | 13,5 (7,4 – 18,3) | 3,15 ± 0,30 | 2,3 (1,2 – 3,6) | 13,02502 | 0,106 | 0 | 89 | 2011[2] |
d | 6,1 (4,4 – 9,2) | 3,43 ± 0,32 | 0,9 (0,6 – 1,4) | 22,68719 | 0,159 | 0 | 89,3 | 2011[2] |
e | 8,4 (6,5 – 10,9) | 4,52 ± 0,43 | 0,5 (0,3 – 0,7) | 31,9959 | 0,194 | 0 | 88,8 | 2011[2] |
f | 2,3 (1,1 – 4,5) | 2,61 ± 0,25 | 0,7 (0,3 – 1,4) | 46,68876 | 0,25 | 0 | 89,4 | 2011[2] |
g | Nekonata | 3,66 ± 0,35 | Nekonata | 118,37774 | 0,462 | 0 | 89,8 | 2011[2] |
Relativa grando kaj loko de la planedoj ĉirkaŭ Kepler-11 |
Komparo inter la planedoj ĉirkaŭ Kepler-11 kaj la internaj planedoj de nia Sunsistemo. (Klaku por pligrandigi.) |
Referencoj
- ↑ (3 February 2011) “A closely packed system of low-mass, low-density planets transiting Kepler-11”, Nature 470, p. 53–58. doi:10.1038/nature09760.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Star : Kepler-11. Extrasolar Planets Encyclopaedia.
Citaĵa eraro Ne valida etikedo
<ref>
; la nomo "EPE2" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2 - ↑ Fraser Cain (16 September 2008) How Old is the Sun?. Universe Today. Alirita 19-a februaro 2011.
- ↑ Fraser Cain (September 15, 2008) Temperature of the Sun. Universe Today. Alirita 19-a februaro 2011.