Humurino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 14: Linio 14:
== Humurino kaj Esperanto ==
== Humurino kaj Esperanto ==


Ekde 2010, okaze de la Humurino kreiĝis ankaŭ [[Esperanta Humurino|esperanta aranĝo]], dum kiu esperantistoj ([[Odesa|odesanoj]] kaj gastoj [[Jalto]]) partoprenis la Karnavalon, koncertis kaj ekskursis tra la urbo. En 2011, pasis jam '''La 2-a Esperanta Humurino'''.
Ekde 2010, okaze de la Humurino kreiĝis ankaŭ [[Esperanta Humurino|esperanta aranĝo]], dum kiu esperantistoj ([[Odesa|odesanoj]] kaj [[Jalto|odesanoj]]) partoprenis la Karnavalon, koncertis kaj ekskursis tra la urbo.
En 2011, pasis jam '''La 2-a Esperanta Humurino'''.


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 23:28, 27 apr. 2011

Humurino (ruslingve Юморина, ukraine Гуморина, vidu ankaŭ la paĝon (eo) pri historio de Odesa Humurino) estas tradicia Odesa festo ("Tago de Rido" aŭ "Tago de Humuro"), kiu okazadas ĉiujare dum la Unua de Aprilo (ankaŭ internacie konata kiel ŝercotago).

La festo aperis en la 1970-aj jaroj. Ĝi havas historiajn rilatojn al tiama modo pri la ludo de KGS kaj delonga percepto pri ŝercemo kaj sprito de odesanoj. La oficiala ĉiujara tradicio de la festado estis interrompita por kelkaj jaroj pro politikaj kialoj (malpermeso de la urbestraro, tiam soveta), sed renoviĝis en pli liberaj 1980-aj jaroj.

La festadon plejkutime ĉefas la "Karnavalo", dum kiu diversaj grupoj (profesiaj, naciecaj ktp.) prezentas sin ridmaniere en karnavalaj vestaĵoj (kelkfoje kun teatrumetoj), kaj diversaj aktualaj eventoj (de la pasinta aŭ nuna jaro) estas simile primokataj.

Kromaj aranĝoj okaze de la urba festivalo povas esti (depende de jaro):
- tradicia malfermo de nova monumento en la ĝardeno de Literatura Muzeo (la monumentoj priskulptas famaj odesaj personoj aŭ herooj de la urba folkloro, kantoj kaj anekdotoj);
- festivalo de klaŭnoj;
- teatraĵoj aŭ paroloj de komediaj aktoroj kaj aŭtoroj;
- ludoj kaj konkursoj por gastoj;
- muzika koncerto (kutime de populara muziko).

Humurino kaj Esperanto

Ekde 2010, okaze de la Humurino kreiĝis ankaŭ esperanta aranĝo, dum kiu esperantistoj (odesanoj kaj odesanoj) partoprenis la Karnavalon, koncertis kaj ekskursis tra la urbo. En 2011, pasis jam La 2-a Esperanta Humurino.

Eksteraj ligiloj

Esperanta Humurino en Odeso (eo)
Oficiala paĝaro de Odesa Humurino (ru)
Artikolo pri Humurino-1999 en "LITeraturaSUPlementO" (aldono al "Helianto", oficiala informilo de UkrEA)
Artikolo pri Humurino-2004 en Kontakto (N-ro 2'2004)