Esperanta Humurino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 21: Linio 21:
<br> - '''Ekskursa Tago''' - ĉefe dediĉita al promeno kaj konatiĝo kun plej vizitindaj lokoj de la urbo.</br>
<br> - '''Ekskursa Tago''' - ĉefe dediĉita al promeno kaj konatiĝo kun plej vizitindaj lokoj de la urbo.</br>


Pluaj informoj pri la festo (raportoj de partoprenantoj, fotoj ktp) estas dume preparataj kaj iom po iom aperas ĉe la oficiala paĝaro (vidu sube).
Pluaj informoj pri la festo (raportoj de partoprenantoj, fotoj ktp) estas dume preparataj kaj iom po iom aperas ĉe la oficiala paĝaro (vidu la ligilon sube).


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 00:12, 28 apr. 2011

Humurino
Nomo Esperanta Humurino en Odeso
Regiono Odeso, Ukrainio
Periodo 3 tagoj kun 1-a de aprilo
Organizanto Blanka Akacio
Ekzistas ekde 2010
Celgrupo Junularo
Informa retpaĝo http://humurino.retejo.info/
vdr

Esperanta Humurino estas esperanta aranĝo okazanta ĉiujare en Odeso. La renkontiĝo ĉefe celas kunigi Ukrainian esperantan junularon, inkluzivante ankaŭ novulojn en la Esperanto-movado.

Malgrandaj esperantaj renkontixgoj (nomataj "Aprilaj Ridetoj") ligitaj al la urba festo Humurino okazadis en Odeso jam dum iom da jaroj, sed en 2008 ĉesiĝis pro kelkaj kialoj.

La nova esperanta renkontiĝo (poste nomita La 1-a Esperanta Humurino) okazis en jaro 2010, kaj estis ĝi, verdire, ĝis alta grado nur renkontiĝo de konatuloj, preskaŭ tute imporviza. La partoprenantoj de la aranĝo (ĉiuj el 2 urboj: Odeso kaj Jalto, do tiam ŝerce nomantaj sin "jaltesanoj") sukcesis, tamen, partopreni la urban Karnavalon (anstataŭ nura spektado de ĝi). Ili ankaŭ okazigis malgrandan koncerton en Odesa Politektika Unversitato kaj multe (dum 3 tagoj) promenis tra la urbo.

En 2011 okazis jam La 2-a Esperanta Humurino (aŭ Humurino-2011), tiel do farante la Humurinon regula (ĉiujara) esperanta aranĝo. Certaj trajtoj ŝajnas ekestonti tradicioj de Esperanta Humurino. Plejverŝajne, ankaŭ en sekvaj jaroj la renkontiĝo estos 3-taga, kaj ĉiu tago havos sian ĉefan eventon:
- Karnavala Tago - tute apartigita por partopreno en la urba Karnavalo (irado tra centraj stratoj ene de la kostumita kaj dekorita kolono organizata de la urba registaro); kiel atestas sperto, la ago estas tre amuza, sed postulas ĉiujn fortojn de ties partoprenantoj.
- Koncerta Tago - dum ĝi okazas komuna koncerto de partoprenantoj (en 2010 kaj 2011 jaroj, la ĉefa "stelo" de la koncerto estis Jalta esperanto-teatro "Improvizo").
- Ekskursa Tago - ĉefe dediĉita al promeno kaj konatiĝo kun plej vizitindaj lokoj de la urbo.

Pluaj informoj pri la festo (raportoj de partoprenantoj, fotoj ktp) estas dume preparataj kaj iom po iom aperas ĉe la oficiala paĝaro (vidu la ligilon sube).

Eksteraj ligiloj

Esperanta Humurino en Odeso (eo)