Esperanta Humurino: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |

Linio 19: | Linio 19: | ||

- '''Karnavala Tago''' - tute apartigita por partopreno en la urba [[Humurino|Karnavalo]] (irado tra centraj stratoj ene de la kostumita kaj dekorita kolono organizata de la urba registaro); kiel atestas sperto, la ago estas tre amuza, sed postulas ĉiujn fortojn de ties partoprenantoj. Post la Karnavalo kutime estas "libera tempo", dum kiu partoprenantoj povas disiĝi por viziti diversajn programerojn de la urba [[Humurino]] aŭ simple promeni. |

- '''Koncerta Tago''' - dum ĝi okazas komuna koncerto de partoprenantoj (en 2010 kaj 2011 jaroj, la ĉefa "stelo" de la koncerto estis [[Jalta]] esperanto-teatro "Improvizo"). |

- '''Koncerta Tago''' - dum ĝi okazas komuna koncerto de partoprenantoj (en 2010 kaj 2011 jaroj, la ĉefa "stelo" de la koncerto estis [[Jalta]] esperanto-teatro "Improvizo"). |

- '''Ekskursa Tago''' - ĉefe dediĉita al promeno kaj konatiĝo kun plej vizitindaj lokoj de la urbo.

- '''Ekskursa Tago''' - ĉefe dediĉita al promeno kaj konatiĝo kun plej vizitindaj lokoj de la urbo, kaj, laŭvoje, plibonigo de [[Esperanto|lingvo]]-flueco de partoprenantoj.

Pluaj informoj pri la festo (raportoj de partoprenantoj, fotoj ktp) estas dume preparataj kaj iom po iom aperas ĉe la oficiala paĝaro (vidu la ligilon sube). |
Pluaj informoj pri la festo (raportoj de partoprenantoj, fotoj ktp) estas dume preparataj kaj iom po iom aperas ĉe la oficiala paĝaro (vidu la ligilon sube). |
Kiel registrite je 07:30, 28 apr. 2011

Nomo | Esperanta Humurino en Odeso | |||
Regiono | Odeso, Ukrainio | |||
Periodo | 3 tagoj inkluzive la 1-an de Aprilo | |||
Organizanto | Blanka Akacio | |||
Ekzistas ekde | 2010 | |||
Celgrupo | Junularo | |||
Informa retpaĝo | http://humurino.retejo.info/ | |||
Esperanta Humurino estas esperanta aranĝo okazanta ĉiujare en Odeso. Ekde sia fondiĝo la renkontiĝo ĉefe celis kunigi esperantan junularon, precipe Ukrainian, inkluzivante ankaŭ novulojn en la Esperanto-movado.
Malgrandaj esperantaj renkontixgoj (nomataj "Aprilaj Ridetoj") ligitaj al la urba festo Humurino okazadis en Odeso jam dum iom da jaroj, sed en 2008 ĉesiĝis pro kelkaj kialoj.
La nova esperanta renkontiĝo (poste nomita La 1-a Esperanta Humurino) okazis en jaro 2010, kaj estis ĝi, verdire, ĝis alta grado nur renkontiĝo de konatuloj, preskaŭ tute imporviza. La partoprenantoj de la aranĝo (ĉiuj el 2 urboj: Odeso kaj Jalto, do tiam ŝerce nomantaj sin "jaltesanoj") sukcesis, tamen, partopreni la urban Karnavalon (anstataŭ nura spektado de ĝi). Ili ankaŭ okazigis malgrandan koncerton en Odesa Politektika Unversitato kaj multe (dum 3 tagoj) promenis tra la urbo.
En 2011 okazis jam La 2-a Esperanta Humurino (aŭ Humurino-2011), tiel do farante la Humurinon regula (ĉiujara) esperanta aranĝo. Certaj trajtoj ŝajnas ekestonti tradicioj de Esperanta Humurino. Plejverŝajne, ankaŭ en sekvaj jaroj la renkontiĝo estos 3-taga, kaj ĉiu tago havos sian ĉefan eventon:
- Karnavala Tago - tute apartigita por partopreno en la urba Karnavalo (irado tra centraj stratoj ene de la kostumita kaj dekorita kolono organizata de la urba registaro); kiel atestas sperto, la ago estas tre amuza, sed postulas ĉiujn fortojn de ties partoprenantoj. Post la Karnavalo kutime estas "libera tempo", dum kiu partoprenantoj povas disiĝi por viziti diversajn programerojn de la urba Humurino aŭ simple promeni.
- Koncerta Tago - dum ĝi okazas komuna koncerto de partoprenantoj (en 2010 kaj 2011 jaroj, la ĉefa "stelo" de la koncerto estis Jalta esperanto-teatro "Improvizo").
- Ekskursa Tago - ĉefe dediĉita al promeno kaj konatiĝo kun plej vizitindaj lokoj de la urbo, kaj, laŭvoje, plibonigo de lingvo-flueco de partoprenantoj.
Pluaj informoj pri la festo (raportoj de partoprenantoj, fotoj ktp) estas dume preparataj kaj iom po iom aperas ĉe la oficiala paĝaro (vidu la ligilon sube).