Humurino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
'''Humurino''' (ruslingve '''Юморина''', ukraine '''Гуморина''', vidu ankaŭ [http://humurino.retejo.info/Pri/index_pri_OdesaHumurino.htm la paĝon (eo) pri historio de Odesa Humurino]) estas tradicia [[Odesa]] festo ("Tago de Rido" aŭ "Tago de Humuro"), kiu okazadas ĉiujare dum [[1-a de aprilo|la Unua de Aprilo]] (ankaŭ internacie konata kiel [[ŝercotago]]).
'''Humurino''' (ruslingve '''Юморина''', ukraine '''Гуморина''', vidu ankaŭ [http://humurino.retejo.info/Pri/index_pri_OdesaHumurino.htm la paĝon (eo) pri historio de Odesa Humurino]) estas tradicia [[Odesa]] festo ("Tago de Rido" aŭ "Tago de [[Humuro]]"), kiu okazadas ĉiujare dum [[1-a de aprilo|la Unua de Aprilo]] (ankaŭ internacie konata kiel [[ŝercotago]]).


La festo aperis en la 1970-aj jaroj. Ĝi havas historiajn rilatojn al tiama modo pri la ludo de [[Klubo de gajaj kaj spritaj|KGS]] kaj delonga percepto pri ŝercemo kaj sprito de [[Odesa|odesanoj]]. La oficiala ĉiujara tradicio de la festado estis interrompita por kelkaj jaroj pro politikaj kialoj (malpermeso de la urbestraro, tiam soveta), sed renoviĝis en pli liberaj 1980-aj jaroj.
La festo aperis en la 1970-aj jaroj. Ĝi havas historiajn rilatojn al tiama modo pri la ludo de [[Klubo de gajaj kaj spritaj|KGS]] kaj delonga percepto pri ŝercemo kaj sprito de [[Odesa|odesanoj]]. La oficiala ĉiujara tradicio de la festado estis interrompita por kelkaj jaroj pro politikaj kialoj (malpermeso de la urbestraro, tiam soveta), sed renoviĝis en pli liberaj 1980-aj jaroj.

Kiel registrite je 08:45, 30 apr. 2011

Humurino (ruslingve Юморина, ukraine Гуморина, vidu ankaŭ la paĝon (eo) pri historio de Odesa Humurino) estas tradicia Odesa festo ("Tago de Rido" aŭ "Tago de Humuro"), kiu okazadas ĉiujare dum la Unua de Aprilo (ankaŭ internacie konata kiel ŝercotago).

La festo aperis en la 1970-aj jaroj. Ĝi havas historiajn rilatojn al tiama modo pri la ludo de KGS kaj delonga percepto pri ŝercemo kaj sprito de odesanoj. La oficiala ĉiujara tradicio de la festado estis interrompita por kelkaj jaroj pro politikaj kialoj (malpermeso de la urbestraro, tiam soveta), sed renoviĝis en pli liberaj 1980-aj jaroj.

La festadon plejkutime ĉefas la "Karnavalo", dum kiu diversaj grupoj (profesiaj, naciecaj ktp.) prezentas sin ridmaniere en karnavalaj vestaĵoj (kelkfoje kun teatrumetoj), kaj diversaj aktualaj eventoj (de la pasinta aŭ nuna jaro) estas simile primokataj.

Kromaj aranĝoj okaze de la urba festivalo povas esti (depende de jaro):
- tradicia malfermo de nova monumento en la ĝardeno de Literatura Muzeo (la monumentoj priskulptas famajn odesaj personojn aŭ heroojn de la urba folkloro, kantoj kaj anekdotoj);
- festivalo de klaŭnoj;
- teatraĵoj aŭ paroloj de komediaj aktoroj kaj aŭtoroj;
- ludoj kaj konkursoj por gastoj;
- muzika koncerto (kutime de populara muziko).

Humurino kaj Esperanto

En jaro 2010 okaze de la Humurino kreiĝis ankaŭ esperanta aranĝo, dum kiu esperantistoj (odesanoj kaj jaltanoj) partoprenis la Karnavalon, koncertis kaj ekskursis tra la urbo.

En 2011 pasis jam La 2-a Esperanta Humurino.

Eksteraj ligiloj

Esperanta Humurino en Odeso (eo)
Oficiala paĝaro de Odesa Humurino (ru)
Artikolo pri Humurino-1999 en "LITeraturaSUPlementO" (aldono al "Helianto", oficiala informilo de UkrEA)
Artikolo pri Humurino-2004 en Kontakto (N-ro 2'2004)