Hispana Imperio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota modifo de: ru:Испанская империя
Linio 69: Linio 69:
[[pt:Império Espanhol]]
[[pt:Império Espanhol]]
[[ro:Imperiul Spaniol]]
[[ro:Imperiul Spaniol]]
[[ru:Испанская империя]]
[[ru:Колонии Испании]]
[[simple:Spanish Empire]]
[[simple:Spanish Empire]]
[[sr:Шпанска империја]]
[[sr:Шпанска империја]]

Kiel registrite je 08:05, 1 maj. 2011

Diakronia mapo kiu montras la areojn kiuj apartenis al la Hispana Imperio ie ajn ene de periodo de 400 jaroj.

Hispana Imperio (komune simpligita kiel Hispana monarkio) estas la aro de teritorioj de Hispanio aŭ de la regantaj dinastioj en Hispanio. Ĝi atingis la 14 milionoj de km² fine de la 18a jarcento, kvankam ties maksimuma etendo okazis inter la jaroj 1580 kaj 1640, dum la regado de Filipo la 2-a, Filipo la 3-a kaj Filipo la 4-a. Dum la jarcentoj 16a kaj 17a kreis propran strukturon kiu ne estis kolonia imperio ĝis 1768,[1] kaj jam dum la 19a jarcento ĝi akieris strukturon pure kolonia.

Ne estas uniforma sinteno inter la historiistoj pri la precizaj teritorioj de Hispanio ĉar foje estas malfacila limigi ĉu preciza loko estis parto de Hispanio aŭ formis parton de la posedaĵoj de la reĝo de Hispanio, aŭ ĉu tiu teritorio estis fakta aŭ laŭjura posedaĵo, en epokoj de klekaj jarcentoj, aneksiigitaj de diferencaj formoj, ĉu laŭ heredo aŭ laŭ konkero, kaj en kiuj ne estis same difinita la diferenco inter la posedaĵoj de la reĝo kaj tiuj de la ŝtato, kaj ankaŭ ne estis certa la ŝtata ekonomio, la heredo aŭ la internacia juro. Spite ĉio, ĉar la Hispana monarkio estis aŭtoritata monarkio, preskaŭ absolutisma, faras ke la plej logika tezo estas ke ĉiuj posedaĵoj de la reĝo, estis posedaĵoj de la ŝtato. Fakte oni ne povas paroli pri separo de ŝtata blazono kaj reĝa blazono ĝis la 19a jarcento, kio pravigas ke la reĝo de Hispanio estis praktike same kiel la ŝtato.

La Hispana Imperio estis la unua tutmonda imperio, ĉar la unuan fojon etenda imperio enhavis posedaĵojn en ĉiuj kontinentoj, kiuj, diference de la Romia Imperio aŭ de la karola, ne estis interligitaj tra tero unuj kun aliaj.

Ĝeneralaj konsideroj

Dum la 16a kaj 17a jarcentoj, Hispanio iĝis la unua monda potenco, konkurence unue kun Portugalio kaj, poste, kun Francio, Anglio kaj la Otomana Imperio. Kastilio, kun Portugalio, estis avangarde de la esplorado fare de eŭropanoj kaj de la malfermo de komercvojoj tra la oceanoj (en la Atlantiko inter Hispanio kaj Ameriko, kaj en la Pacifiko inter Orienta Azio kaj Meksikio, tra Filipinoj).

La hispanaj konkistadoroj malkovris kaj dominis ampleksajn teritoriojn apertenintajn al diversaj kulturoj en Ameriko kaj aliajn teritoriojn de Azio, Afriko kaj Oceanio. Hispanio, ĉefe la regno de Kastilio, etendiĝis, koloniante tiujn teritoriojn kaj konstruante la plej grandan ekonomia imperio de la tiama mondo. Inter la aneksado de la Portugala Imperio en 1580 (perdita en 1640) kaj la perdo de la amerikaj kolonioj en la 19a jarcento, estis unu de la plej grandaj imperioj laŭ teritorio, spite la suferon de bankrotoj kaj militaj malvenkoj el la dua duono de la 17a jarcento.

La geedza politiko de la gereĝoj permesis la uniigon de la regno kun la Regno de Aragono unue, kaj kun la Burgonjo kaj, portempe, kun Aŭstrio poste. Per tia politiko oni akiris nombrajn teritoriojn en Eŭropo, kie ĝi iĝis unu de la ĉefaj potencoj.


Notoj

  1. En 1768 la raporto de Croix parolas pri «uniformi la regadon de tiuj grandaj kolonioj kun tiu de ties metropolo», kaj tiu estas la unua konata dokumento kiu redifinas la regnojn de «Indias» (Hindioj) kiel «kolonioj».

Ŝablono:LigoElstara