Neunkirch: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 45: Linio 45:
Dosiero:Neunkirch suba urbopordego 210.JPG|<small>Suba urbopordego</small>
Dosiero:Neunkirch suba urbopordego 210.JPG|<small>Suba urbopordego</small>
Dosiero:Neunkirch suba urbopordego 202.JPG|<small>Suba urbopordego, malgranda pordo trairenda por akiri longan vivon</small>
Dosiero:Neunkirch suba urbopordego 202.JPG|<small>Suba urbopordego, malgranda pordo trairenda por akiri longan vivon</small>
Dosiero:Neunkirch loka muzeo 243.JPG|<small>Loka muzeo</small>
</gallery>
</gallery>
<br>
<br>

Kiel registrite je 23:19, 2 maj. 2011

Neunkirch
Blazono de Neunkirch
Strato en la urbocentro de Neunkirch
komunumo en Svislando
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distriktoj en
Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj  47° 41′ 25″ N 8° 29′ 57″ O / 47.69028 °N, 8.49917 °O / 47.69028; 8.49917 (mapo)Koordinatoj: 47° 41′ 25″ N 8° 29′ 57″ O / 47.69028 °N, 8.49917 °O / 47.69028; 8.49917 (mapo)
Areo 17,91 km²
Alteco 429 m super marnivelo
Poŝtkodo 8213
Komunumkodo 2904
Mapo de Neunkirch
vdr

Pri la komunumo

Neunkirch estas historia urbeto kaj komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 1828 loĝantojn je la 30-a de junio 2008.

Geografio

Neunkirch situas en la sudo de la regiono Klettgau ĉe la norda flanko de la montaro Randen.

Najbaraj komunumoj

Neunkirch limas en nordo al Oberhallau, Gächlingen kaj Siblingen, en oriento al Löhningen kaj Guntmadingen, en sudoreinto al Jestetten (Baden-Virtembergo, Germanio), en sudokcidento al Wilchingen kaj en nordokcidento al Hallau.

Vidindaĵoj

La urbeto estas aparte vidinda pro sia bone konservita mezepoko urbocentro, kiu estas monumento de nacia signifo. Pri la malsupra urbopordego estas dirata, ke se oni pasas tra la malgranda pordo apud la ĉefpordego oni akiras longan vivon, dum se oni paŝas tra la granda pordo oni faras sian lastan iron. Vidindaj estas ankaŭ la multnombraj faktrabdomoj, la du preghejoj kaj la loka muzeo.

Trafiko

Neunkirch situas ĉe la fervojlinio Hochrheinbahn de Deutsche Bahn de Ŝafhaŭzo al Bazelo. Per lokaj trajnoj Ŝafhaŭzo atingeblas en 14 minutoj.

Historio

La unua dokumenta mencio de Neunkirch datiĝas el la jaro 850 kiel Niuchilchun. Per tiu dokumento iu Landfrith por la bonfarto de sia animo heredigis siajn bienojn al la Monaĥejo Rejnaŭo.

En la jaro 1525 la episkopo de Konstanco vendis la urbeton Neunkirch al la urbo Ŝafhaŭzo. La urbeto nun formis kune kun Hallau kaj Grafenhausen voktejon de la urbo Ŝafhaŭzo. La kreskanta urbo Ŝafhaŭzo ne toleris alian prosperan urbon en sia proksimeco, kial ĝi rifuzis al Neunkirch la kutime kun la urbeco ligitajn specialrajtojn. Tial Neunkirch formale restis ordinara vilaĝo kvankam kun urba kerno.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto

Bildoj