Terpiro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e robota modifo de: az:Kökyumrulu günəbaxan |
e r2.7.1) (robota aldono de: tr:Yerelması |
||
Linio 66: | Linio 66: | ||
[[sv:Jordärtskocka]] |
[[sv:Jordärtskocka]] |
||
[[th:แก่นตะวัน]] |
[[th:แก่นตะวัน]] |
||
[[tr:Yerelması]] |
|||
[[uk:Топінамбур]] |
[[uk:Топінамбур]] |
||
[[vec:Topinanbur]] |
[[vec:Topinanbur]] |
Kiel registrite je 19:37, 3 maj. 2011
Terpiro (Helianthus tuberosus) aŭ tubera helianto ( sunfloro) aŭ topinamburo (ĉiuj tri esprimoj estas PIV-aj) estas plurjara, moltiga legomplanto kun stolonoj havantaj tigotuberojn utiligeblajn kiel legomo, valora por diabetikuloj kaj kiel furaĝo.
Ĝi apartenas al familio de la asteracoj (kompozitacoj) (Asteraceae, aŭ Compositae), originale kreskis en norda Ameriko, estis kultivita ĉefe pro la manĝeblaj tuberoj. Ĝi apartenas al la sama genro (helianto) kiel sunfloro (Helianthus annuus). Same kiel la sunfloro ĝi havas grandajn foliojn kaj (kontraŭe al tiu) malgrandajn, forte flavajn florojn.
Ĝi altas 2-3 m, la rezervaj organoj estas tigotuberoj, kreskantaj sur disbranĉanta subtera tigo. La belaj infloreskoj aperas fine de somero, en frua aŭtono, la unuopaj petiolaj floroj estas flavaj, la tubaj floroj estas flavaj, brunetaj, purpuraj.
La subteraj tuberoj montras de diversan formon kaj pezas ĝis ĉ. 110 g. La koloro de la tubera ŝelo povas varii de la helbruna ĝis la prurpura, bruna, ruĝa. La ŝelo estas tre maldika, la tuberoj rapide elsekiĝas en aero. La interno de la tubero estas blanka kaj kraka. La tubero riĉas je planta fibro, mineraloj.
La plano estas plimultiĝebla per displantado de la tuberoj, ĝi toleras la pli malriĉajn grundojn, ĝi apenaŭ havas plantajn kaj bestajn damaĝantojn.
La terpiro bone toleras la sekecon kaj la froston.
La semado de la tuberoj povas okazi aŭ aŭtune (je profundo de 10-12 cm en sabla grundo) aŭ pintempe (je profundo de 8-10 cm en sabla grundo; je 6-8 cm en malloza grundo). La vicodistanco devas estis 50-70 cm, la najbara distanco 40-50 cm.