Novjorko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SYJ (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:
| oficiala_nomo = The City of New York
| oficiala_nomo = The City of New York
| moto =
| moto =
| kromnomo = Granda pomo, Gotham, Urbo, kiu neniam dormas
| kromnomo = La Granda Pomo, Gotham, La urbo, kiu neniam dormas
<!-- *** Dosiero *** -->
<!-- *** Dosiero *** -->
| dosiero = NYC Montage 8.jpg
| dosiero = NYC Montage 8.jpg
Linio 142: Linio 142:


== Loĝantaro ==
== Loĝantaro ==
Novjorko estas urbo de "tiuj, kiuj venis de alie." Ne nur lokoj usonaj, sed lokoj tramondaj. Novjorko estas plena de enmigrintoj kaj la usona kulturo ne ĉie regas. De kvartalo al kvartalo la kulturo ofte ŝanĝiĝas: [[judoj|juda]] (Novjorko estas la urbo kun plej da judoj kaj [[jido]]parolantoj en la mondo), [[Jamajko|jamajka]], [[Domingo|dominga]], [[Grekio|greka]], [[Hindio|hindia]], [[Rusio|rusa]], [[Salvadoro|salvadorana]], ktp. Estas pli da [[Puerto-Riko|Puertorikanoj]] en Novjorko ol en Puerto-Riko mem.
Novjorko estas urbo de "tiuj, kiuj venis de alie." Ne nur lokoj usonaj, sed lokoj tramondaj. Novjorko estas plena de enmigrintoj kaj la usona kulturo ne ĉie regas. De kvartalo al kvartalo la kulturo ofte ŝanĝiĝas: [[judoj|juda]] (Novjorko estas la urbo kun plej da judoj kaj [[jido]]parolantoj en la mondo), [[Puerto-Riko|Puertorika]], [[Jamajko|jamajka]], [[Domingo|dominga]], [[Grekio|greka]], [[Hindio|hindia]], [[Rusio|rusa]], [[Salvadoro|salvadorana.


La riĉuloj, la malriĉuloj kaj la enmigrantoj loĝas en la urbo mem. La burĝaro, aliflanke, plejparte loĝas en la antaŭurboj de [[Long-Insulo]], [[Vestĉestro]], suda [[Konetikuto]] kaj norda [[Nov-Ĵerzejo]]. 13,5 milionoj loĝas en la antaŭurboj.
La riĉuloj, la malriĉuloj kaj la enmigrantoj loĝas en la urbo mem. La burĝaro, aliflanke, plejparte loĝas en la antaŭurboj de [[Long-Insulo]], [[Vestĉestro]], suda [[Konetikuto]] kaj norda [[Nov-Ĵerzejo]]. 13,5 milionoj loĝas en la antaŭurboj.

Kiel registrite je 22:21, 5 maj. 2011

Novjorko
angle: New York City, france: Nouvelle York
urbo
Blazono
Oficiala nomo: The City of New York
Kromnomo: La Granda Pomo, Gotham, La urbo, kiu neniam dormas
Ŝtato Usono Usono
Federacia ŝtato Nov-Jorkio
Komunumoj
Historia regiono Nova Nederlando
Konata loko Statuo de Libereco
Rivero Hudsono
Situo Novjorko
 - alteco 10 m s. m.
 - koordinatoj 40° 43′ 00″ N 74° 00′ 00″ U / 40.71667 °N, 74.00000 °U / 40.71667; -74.00000 (mapo)
Areo 1 214,4 km² (121 440 ha)
 - de akvo 428,8 km² (42 880 ha)
 - de aglomeraĵo 8 683,2 km² (868 320 ha)
 - metropola regiono 17 405 km² (1 740 500 ha)
Loĝantaro 8 391 881 (01.07.2007)
 - de aglomeraĵo 18 223 567
 - metropola regiono 19 006 798
Denseco 6 910,31 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 2 099 loĝ./km²
 - metropola regiono 1 092 loĝ./km²
Fondita 1624
Urbestro Michael Bloomberg (sendependa)
Horzono OT (UTC-5)
 - somera tempo OT (UTC-4)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo 212, 718, 917, 347, 646
Situo de urbo en Usono
Situo de urbo en Usono
Situo de urbo en Usono
Situo enkadre de Nov-Jorkio
Situo enkadre de Nov-Jorkio
Situo enkadre de Nov-Jorkio
Vikimedia Komunejo: New York City
Retpaĝo: www.nyc.gov

Novjorko (angle: New York [nu-jork]) estas la plej granda urbo en Usono kaj grava monda centro por komerco kaj financo. La stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj troviĝas en la urbo. La politika urbo enhavas 8 milionojn da homoj, la aglomeraĵo, kies diametro estas 200 km, enhavas 21,5 milionojn (la dua plej granda de la mondo).

Novjorko estas la centro de financo, amaskomuniko, modo, teatro kaj belarto en Usono. Nur Los-Anĝeleso konkuras kontraŭ Novjorko kiel kultura centro de la lando.

Geografio

Novjorko situas en la nordoriento de Usono ĉe la atlantika marbordo.

Urba strukturo

Mapo de la komunumoj. (1) Manhatano, (2) Broklino, (3) Kvinzo, (4) Bronkso, (5) Staten-Insulo

Novjorko konsistas de jenaj kvin komunumoj (boroughs) (kun la nombro de loĝantoj en 2000):

  • Manhatano (Manhattan) – 1,5 milionoj, 61 km2
  • Broklino (BrooklynKings) – 2,5 milionoj, 212 km2
  • Bronkso (The Bronx) – 1,3 milionoj, 114 km2
  • Kvinzo (Queens) – 2,2 milionoj, 290 km2
  • Staten-Insulo (Staten IslandRichmond) – 0,4 milionoj, 116 km2

Manhatano estas la kultura kaj komerca koro de la urbo; la aliaj urbopartoj estas plejparte plenaj de domaroj, tombejoj kaj etnaj kvartaloj.

Loĝantaro

Novjorko estas urbo de "tiuj, kiuj venis de alie." Ne nur lokoj usonaj, sed lokoj tramondaj. Novjorko estas plena de enmigrintoj kaj la usona kulturo ne ĉie regas. De kvartalo al kvartalo la kulturo ofte ŝanĝiĝas: juda (Novjorko estas la urbo kun plej da judoj kaj jidoparolantoj en la mondo), Puertorika, jamajka, dominga, greka, hindia, rusa, [[Salvadoro|salvadorana.

La riĉuloj, la malriĉuloj kaj la enmigrantoj loĝas en la urbo mem. La burĝaro, aliflanke, plejparte loĝas en la antaŭurboj de Long-Insulo, Vestĉestro, suda Konetikuto kaj norda Nov-Ĵerzejo. 13,5 milionoj loĝas en la antaŭurboj.

Lingvoj

Ĉirkaŭ duono de la loĝantaro parolas nur la anglan hejme, dum preskaŭ kvarono de la loĝantaro ne bone regas ĝin. La dua plej grava lingvo estas la hispana, kiun 24 % de la novjorkanoj parolas hejme. La ceteraj lingvoj reprezentas entute 23 %.

Gepatraj lingvoj Popolnombrado 1990 Popolnombrado 2000 ACS
20052007
La angla 59,0 % 52,4 % 52,4 %
La hispana1) 22,0 % 24,5 % 24,3 %
La ĉina - 4,3 % 4,9 %
La rusa - 2,6 % k.A.
Hindarjaj lingvoj - 2,0 % k.A.
La itala - 1,9 % -
La franca2) - 1,4 % 2,4 %3)
La franc-kreola - 1,2 % -
La jida - 1,1 % -
La korea - 1,0 % 1,0 %
Aliaj llingvoj 19,0 % 7,6 % 15,0 %
La angla (kiel gepatra aŭ dua lingvo) 80,0 % 76,3 % 76,8 %

1) inkluzive la hispan-kreola; 2) inkluzive Patois kaj la kaĵun-franca; 3) inkluzive la franc-kreola

Historio

La letero Schagen, 1626
Mapo de Novamsterdamo, 1660
Novjorko, 1847
Vido el 1865
Manhattan, ĉirkaŭ 1873
Novjorko, 5th Avenue, paskodimanĉon 1900
Novjorko, Hester Street en Manhattan, ĉirkaŭ 1903 (Little Italy)
Manhattan, 1931
Ground Zero
Vido de Queens al la World Trade Center, 1997
Chinatown en Manhattan

Novjorko situas en la plej suda pinto de la usona subŝtato Nov-Jorkio. Ĝi estis fondita kiel Nov-Amsterdamo (Nieuw Amsterdam) de la nederlandanoj en 1624. La britoj forprenis la urbon en 1664 kaj renomis ĝin Novjorko. La malnova Jorko estas angla urbo (kiu iam estis la romia urbo Eboracum).

Novjorko iam (18651970) estis granda haveno por transmaraj ŝipoj kaj havis multajn fabrikojn kaj malpuran aeron. Sed la fabrikoj foriris al Orienta Azio kaj la haveno nun troviĝas en Nov-Ĵerzejo. La ekonomia koro de la urbo nun estas la grandaj bankoj de Wall Street ("Mur-Strato"), kiu estas la financa ĉefurbo de la mondo.

17-a jarcento

Unuaj malkovrovojaĝoj en la regiono de la nuna Novjorko okazis jam en 1524 fare de Giovanni da Verrazano kaj en 1609 fare de Henry Hudson. Ekde 1610 nederlandaj komercistoj komencis felkomercon kun la tie loĝantaj indianoj. La 27-an de marto 1614 la novfondita Compagnie van Nieuwnederlant (novnederlanda kompanio) ricevis de la ĝeneralaj ŝtatoj monopolon por la komerco en tiu regiono.

Oktobre 1618, 10 monatojn post la fino de la komercmonopolo la kompanio petis novan ĉarton. Sed tiam la ĝeneralaj ŝtatoj jam pripensis la fondon de nova kompanio, la Nederlanda Okcidenthinda Kompanio. La 3-an de junio 1621 la WIC ricevis de la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj rajtigilon por la monopolan komercon en Ameriko.

La koloniigo komenciĝis en 1624, kiam 30 nederlandaj familioj setliĝis sur la insulo Manhattan kaj en la regiono de la Delaware.

En 1626 Peter Minuit aĉetis de la indiĝenoj, verŝajne branĉo de la Lenni-Lenape-indianoj, kiu nomis la ĝin "Manna-hatta", la insulon kontraŭ 60 guldoj. La nova setlejo ricevis la nomon Nieuw Amsterdam (Novamsterdamo) kaj iĝis la ĉefurbo de la kolonio Nieuw Nederland Novnederlando. La vivkondiĉoj en la setlejo iĝis rapide ĥaosaj; sub la estreco de koruptaj guberniestro krimo floris.

En 1647 la nederlanda okcidenthinda kompanio decidis fine zorgi pri ordo. Tiu tasko estis transdonita al Petrus Stuyvesant. Dum la dek sep jaroj de lia guberniestreco estis konstruitaj la unuaj malsanulejo, malliberejo kaj lernejo. Por malhelpi atakojn, li konstruigis en 1652 muron norde de la urbo tra la tuta insulo, kiu poste donis sian nomon al la strato, kiu anstataŭis ĝin, Wall Street (murstrato). La 2-an de februaro 1653 Novamsterdamo ricevis urbajn rajtojn.

Dum la dua angla-nederlanda milito (16651667) la urbo kapitulaciis la 27-an de aŭgusto 1664 senbatale antaŭ la mararmeo de la Royal Navy gvidata de Richard Nicolls. La angloj nomis la urbon kaj la kolonion Newe York laŭ la tiama estro, Jakobo, duko de Jorkio, la frato de Karlo la 2-a, kiu poste mem iĝis reĝo.

En 1667 la nederlandanoj forlasis ĉiujn postulojn al la kolonio per la traktato de Breda, kiuj donis al ili anstataŭe rajtojn en Surinamo. En la sekvanta tria anglo-nederlanda milito, la nederlandanoj rekonkeris la kolonion portempe en 1673 antaŭ ol ĝi definitive fordonis ĝin per la traktato de Westminster la 19-an de februaro 1674.

18-a jarcento

En la 18-a jarcento Novjorko aktive partoprenis la sendependecomovadon. En 1776 ĝi estis dum mallonga tempo la ŝtabejo de George Washington, sed estis poste okupita de la britoj. Tiuj forlasis la urbon nur en 1783, post kiam la eŭropaj ŝtatoj, kaj inter ili ankaŭ Britujo agnoskis la sendependecon de Usono. Samjare granda incendio detruis multajn partojn de Novjorko. En 1785 alia incendio ruinigis aliajn kvartalojn de la urbo.

De 1788 ĝis 1790 Novjorko estis ĉefurbo de Usono. George Washington estis enpostenigita ĉi tie en 1789 kiel unua prezidanto de Usono. En la ekonomie malfacila epoko post la milito, valorpaperkomercistoj fondis la 17-an de majo 1792 la novjorkan borson New York Stock Exchange. En 1797 Albany iĝis ĉefurbo de la federacia ŝtato Nov-Jorkio anstataŭante Novjorkon.

Kulturo, konstruaĵoj kaj vidindaĵoj

La Statuo de Libereco, kvankam ĝi troviĝas en novĵerzeja teritorio, estas grava simbolo de Novjorko; tamen ne nur de la metropolo, sed ankaŭ de tuta Usono. Ĝin donacis Francio al Usono por celebri la centjaran datrevenon de la usona sendependiĝo.

La 11-an de septembro 2001 la Ĝemelturoj estis tute detruitaj per pasaĝer-aviadiloj kaptitaj de islamismaj atencistoj. Ilian lokon prenos la Turo de la Libero, estonta la plej alta konstruaĵo de la mondo.

Esperanto

La urbo gastigis la landan kongreson de ELNA en 1957, 1964, 1981 kaj 1995.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Plej grandaj urboj (laŭ enloĝantaro)

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda