Unuiĝintaj Nacioj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ripchip Bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: nap:ONU
SYJ (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 46: Linio 46:
Fondita en [[1945]] post la dolorega [[Dua mondmilito]], anstataŭ la [[Ligo de Nacioj]], la UN celas pace decidi disputojn inter nacioj,
Fondita en [[1945]] post la dolorega [[Dua mondmilito]], anstataŭ la [[Ligo de Nacioj]], la UN celas pace decidi disputojn inter nacioj,
provizi bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi
provizi bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi
la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝi nun havas 192 [[membra ŝtato|membrajn ŝtatojn]], t.e. preskaŭ ĉiuj landoj tutmonde. Ĝia stabejo estas en [[Novjorko]]. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: {{lingvo|ar}}, {{lingvo|zh}}, {{lingvo|en}}, {{lingvo|fr}}, {{lingvo|ru}} kaj {{lingvo|es}} lingvoj.
la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝi nun havas 192 [[membra ŝtato|membrajn ŝtatojn]], t.e. preskaŭ ĉiuj landoj tutmonde. Ĝia kunvenejo estas en [[Novjorko]]. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: {{lingvo|ar}}, {{lingvo|zh}}, {{lingvo|en}}, {{lingvo|fr}}, {{lingvo|ru}} kaj {{lingvo|es}} lingvoj.


== Strukturo ==
== Strukturo ==

Kiel registrite je 22:26, 5 maj. 2011

La mallongigoj "UN" kaj "UNO" havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolojn UN kaj UNO (apartigilo).

Unuiĝintaj Nacioj Naciones Unidas

Flago de la Unuiĝintaj Nacioj

Emblemo de la Unuiĝintaj Nacioj

Membraj ŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj

Oficialaj lingvoj: 6 Angla, franca, hispana, rusa, ĉina, araba
Ĝenerala Sekretario Ban Ki-moon
Fondaĵo 24-a de oktobro 1945 en Sanfrancisko.
Membraj ŝtatoj 192
Oficiala retpaĝo www.un.org

1 Aliaj oficialaj nomoj:

  • 국제연합
  • Persatuan Bangsa-Bangsa
  • Organisation des Nations Unies
  • Organización de las Naciones Unidas
  • Ühendatud Rahvaste Organisatsioon
  • Egyesült Nemzetek Szervezete
  • Vereinte Nationen
  • Organizzazione delle Nazioni Unite
  • Organização das Nações Unidas
  • Yhdistyneet Kansakunnat
  • Organizacja Narodów Zjednoczonych
  • Организация Объединённых Наций
  • 联合国
  • الأمم المتحدة

La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo, sed pli preciza termino: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo. Fondita en 1945 post la dolorega Dua mondmilito, anstataŭ la Ligo de Nacioj, la UN celas pace decidi disputojn inter nacioj, provizi bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝi nun havas 192 membrajn ŝtatojn, t.e. preskaŭ ĉiuj landoj tutmonde. Ĝia kunvenejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: Araba, Ĉina, Angla, Franca, Rusa kaj Hispana lingvoj.

Strukturo

Stabejo de la UN en Novjorko.

Jen la ĉefaj fakoj de UN:

  • En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UN reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
  • La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua mondmilito: Britio, Ĉinio, Francio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
  • La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
  • La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UN-kuratorita lando, Palaŭo.
  • La Internacia Kortumo de Justeco celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
  • La Sekretariejo estas la burokrataro de la UN; ties anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵon kaj ĝiajn projektojn. La ĉefulo de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe, en 2010, s-ro BAN Ki-moon.

Historio

1920: La Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton, starigis ankaŭ novan internacian organizon: La Ligo de Nacioj, forumo por la paca decido de disputoj inter nacioj. Ĝia sidejo estis en Ĝenevo, Svislando.

1920-1933: Sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj, la Ligo fiaskis. Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regestro Woodrow Wilson unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj. En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli libere sekvi sian ekspansiemon.

1933-1945: La senpova Ligo malsukcesis malebligi militon, kaj la Dua mondmilito furiozis tra Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko.

24 Oktobro 1945: La Unuiĝintaj Nacioj ekestis.

Originalaj membroj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belarusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egiptio, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Sovetunio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrainio, Urugvajo, Usono, Venezuelo.

1946: La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis. Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando aliĝas.

1947: Jemeno kaj Pakistano aliĝas.

1948: Birmo aliĝas.

1949: Israelo aliĝas.

1950: Indonezio aliĝas.

1955: 16 novaj membroj: Albanio, Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Jordanio, Kamboĝo, Sri-Lanko, Laoso, Libio, Nepalo, Portugalio, Rumanio.

1956: Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio aliĝas.

1957: Ganao kaj Malajzio aliĝas.

1958: Gvineo aliĝas.

1960: 17 novaj membroj: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno, Kipro, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa, Madagaskaro, Malio, Niĝerio, Niĝero, Senegalo, Somalio kaj Togo.

1961: Novaj membroj: Maŭritanio, Mongolio, Siera-Leono kaj Tanzanio aliĝas.

1962: Novaj membroj: Alĝerio, Burundo, Jamajko, Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando aliĝas.

1963: Kenjo kaj Kuvajto aliĝas.

1964: Malavio, Malto kaj Zambio aliĝas.

1965: Gambio, Maldivoj kaj Singapuro aliĝas.

1966: Barbado, Bocvano, Gujano kaj Lesoto aliĝas.

1967: Demokratia Jemeno aliĝas.

1968: Ekvatora Gvineo, Maŭricio kaj Svazilando aliĝas.

1970: Fiĝioj aliĝas.

1971: Barejno, Butano, Kataro, Omano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aliĝas.

1972: La UN agnoskas Popolan Ĉinion, kaj transdonas la Ĉinian membrecon al ĝi el Tajvano.

1973: Bahamoj kaj Germanio (orienta kaj okcidenta) aliĝas,

1974: Bangladeŝo, Grenado kaj Gvineo Bisaŭa aliĝas.

1975: 6 novaj membroj: Kabo-Verdo, Komoroj, Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Surinamo.

1976: Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aliĝas.

1977: Ĝibutio kaj Vjetnamio aliĝas.

1978: Dominiko kaj Salomonoj aliĝas.

1979: Sent-Lucio aliĝas.

1980: Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo aliĝas

1981: Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo aliĝas.

1983: Sent-Kristofo kaj Neviso aliĝas.

1984: Brunejo aliĝas.

1990: Liĥtenŝtejno kaj Namibio aliĝas. Orienta kaj okcidenta Germanio unuiĝas, do nun havas unu sidon.

1991: Kiam Sovetunio eksiĝis, ĝian daŭran membrecon en la Konsilio de Sekureco heredis Rusio. Sep novaj membroj aliĝas: Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezio, Nord-Koreio kaj Sud-Koreio.

1992: 13 novaj membroj: Armenio, Azerbajĝano, Bosnio-Hercegovino, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Kroatio, Moldavio, San-Marino, Slovenio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio.

1993: 6 novaj membroj: Andoro, Ĉeĥio, Eritreo, Makedonio, Monako kaj Slovakio.

1994: Palaŭo sendependiĝis, kaj poste fariĝis la plej malgranda membroŝtato de la UN. La Konsilio de Kuratorado provizore eksiĝis pro la fino de ĝia mandato.

1999: Kiribato, Nauro kaj Tongo aliĝas.

2000: Tuvalo aliĝas. Federacia Respubliko Jugoslavio, kiun la UN malagnoskas kiel heredanto de Jugoslavio, aliĝas.

2001: La UN kaj Sekretario Ĝenerala Kofi Annan kune ricevis la Nobelan Pacpremion.

2002: Post kelkjara helpado de UN sendependiĝas kaj aliĝas Orienta Timoro. Svislando ankaŭ aliĝas.

2006: Montenegro aliĝas. Serbio konservas la membrecon de la antaŭa Serbio kaj Montenegro (Federacia Respubliko Jugoslavio).

Ĝeneralaj Sekretarioj de UN

1946-1953Trygve LieNorvegio
1953-1961Dag HammarskjöldSvedio
1961-1971U ThantBirmo
1972-1981Kurt Waldheim Aŭstrio
1982-1991Javier Pérez de CuéllarPeruo
1992-1997Boutros Boutros GhaliEgiptio
1997-2006Kofi AnnanGanao
2007-2012Ban Ki-moonSud-Koreio

Vidu ankaŭ

Retaj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda