Adolfo Frederiko (Svedio): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KamikazeBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota modifo de: ro:Adolf Frederic al Suediei
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: uk:Адольф Фредерік
Linio 75: Linio 75:
[[simple:Adolf Frederick of Sweden]]
[[simple:Adolf Frederick of Sweden]]
[[sv:Adolf Fredrik]]
[[sv:Adolf Fredrik]]
[[uk:Адольф Фредерік]]
[[zh:阿道夫·弗雷德里克]]
[[zh:阿道夫·弗雷德里克]]

Kiel registrite je 07:59, 11 maj. 2011

Adolfo Frederiko de Svedio

Adolfo Frederiko (naskiĝinta la 14-an de majo 1710 en Kastelo Gottorf; mortinta la 12-an de februaro 1771 en Stokholmo) estis de 1751 ĝis sia morto reĝo de Svedio.

Adolfo elektiĝis la 23-an de junio 1743 kiel tronheredonto kaj ekreĝis en 1751 post la morto de Frederiko. Lia kroniĝo okazis la 26-an de novembro samjare. Antaŭ lia surtroniĝo li estis princepiskopo de la princepiskopujo Lubeko.

Samkiel lia antaŭulo Frederiko, Adolfo ne havis multan potencon; la ĉefa povo estis koncentrita ĉe la "Regna Koncilio". En 1756 kelkaj subtenantoj de Adolfo kaj lia edzino provis puĉon. La puĉo malsukcesis, kaj pluraj puĉintoj estis ekzekutitaj. Adolfo restis reĝo, sed kun malmulta influo.

Adolfo mortis la 12-an de februaro 1771 pro apopleksio sekve de ampleksega festmanĝo, kie li estis konsuminta omaron, kaviaron, acidan brasikon, fumaĵitan haringon kaj ĉampanon, kaj finfine 14 porciojn de sia plej ŝatata manĝaĵo: semla (= "fastobulko", bulko kun migdalaĵo kaj kremo) en varma lakto. Pro tio, svedaj lernejanoj konas lin kiel "la reĝo kiu mortis tromanĝante".

Familio

La 29-an de aŭgusto 1744 Adolfo Frederiko edziĝis kun Luiza Ulrika de Prusio. Ŝi naskis al li kvar infanojn:


Antaŭe:Reĝo de SvedioPoste:
Frederiko17511771Gustavo la 3-a
Antaŭe:Princepiskopo de LubekoPoste:
Karlo17271750Frederiko Aŭgusto