La Simpsonoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SYJ (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
SYJ (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 30: Linio 30:


Maggie Simpson estas bebino.
Maggie Simpson estas bebino.

;Alia parencoj

Abe Simpson estas la maljuna patro de Homer.

Patty kaj Selma Bouvier estas la dunaskitaj fratinoj de Marge. Ili malŝatas Homer.


{{DEFAŬLTORDIGO:Simpsonoj}}
{{DEFAŬLTORDIGO:Simpsonoj}}

Kiel registrite je 23:46, 11 maj. 2011

Dosiero:Simpsons.png
La Simpsonoj
En 2000, Lisa, kun la resto de la familio Simpson, ricevis stelon ĉe Holivuda Fampromenejo.

La Simpsonoj (angle The Simpsons) estas animea televidprogramo. Ĝi televidiĝas ekde la 17-a de decembro 1989 kiam ĝi unue komencis en la FOX-a reto. La disvolvigo de la serio uzas komedion por pritrakti multajn flankojn de usona kulturo kaj familia vivo. Multaj kritikantoj diras, ke la Simpsonoj estas la plej bonkvalita animea programo. La revuo Time nomumis ĝin la plej bonkvalitan televidprogramon de la 20-a jarcento en 1998.

La ĉefajn rolulojn kreis Matt Groening kiel parto de serio por la elsendo The Tracey Ullman Show. Multe de la roluloj en la programo nomiĝis laŭ homoj en la familio de Groening - lia patro Homer, lia patrino Marge, kaj liaj fratinoj Lisa kaj Maggie. Bart estas kaŝnomo de Matt Groening.

La programoj koncentriĝis pri la familio Simpson. Homer estas la malsaĝa patro. Marge estas la prizorga patrino kun tre alta blua haro. Bart estas la petolema filo. Lisa estas la inteligenta filino. Maggie estas bebo kiu ĉiam havas suĉilon en sia buŝo. Ankaŭ multaj aliaj roluloj loĝas en la urbo Springfield.

Familianoj

Homer

Homer Simpson estas la edzo de Marge kaj la patro de Bart, Lisa kaj Maggie. Li laboras kiel teĥnikisto en nuklea centralo en la usona urbo Springfield, kvankvam li havas kompletan mankon de teĥnika kompetenco. Li estas malpli inteligenta ol averaĝe, kaj liaj plej grandaj interesoj en la vivo estas rigardi stultajn programojn en la televido kaj trinki bieron kun siaj amikoj.

Homer Simpson fariĝis tre konata karaktero, kaj lia fama eksprimo d'oh eĉ aperis en vortaroj de la angla lingvo.

Voĉaktorino de Lisa Yeardley Smith.
Marge

Marge estas la edzino de Homer kaj la patrino de Bart, Lisa kaj Maggie.

Bart

Bart estas la plej aĝa el la gefiloj de Marge kaj Homer. Li estas ĉirkaŭ dek-jaraĝa. Lia angla voĉaktorino estas Nancy Cartwight. Bart estas malbonkonduta knabo, kiu iras malbone en la lernejo kaj konstante faras malbonaĵojn. Tamen, li fakte havas bonan karakteron. Li estas verŝajne la plej konata figuro de la serio, kune kun Homer, kaj li estas fama trans la mondo.

Lisa

Lisa Simpson estas la pli maljuna filino de Marge kaj Homer, kaj la pli juna fratino de Bart. Ŝia unua aperaĵo estis en la mallonga epizodo "Good Night" ("Bonan nokton") de la usona televida serio "The Tracey Ullmam Show" en aprilo 1987.

Maggie

Maggie Simpson estas bebino.

Alia parencoj

Abe Simpson estas la maljuna patro de Homer.

Patty kaj Selma Bouvier estas la dunaskitaj fratinoj de Marge. Ili malŝatas Homer.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda