Vikipedio:Ĝermo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Ŝovo de listo suben por pli bona legebleco de la artikolo
Neniu resumo de redakto
Linio 50: Linio 50:
[[en:Wikipedia:Stub]]
[[en:Wikipedia:Stub]]
[[es:Wikipedia:Encontrar o fijar un esbozo]]
[[es:Wikipedia:Encontrar o fijar un esbozo]]
[[fi:tynkä]]
[[fo:Wikipedia:Stubbi]]
[[fo:Wikipedia:Stubbi]]
[[fr:Wikipédia:Bouchon]]
[[fr:Wikipédia:Bouchon]]

Kiel registrite je 17:46, 14 maj. 2011

En Vikipedio, Ĝermo estas mallonga artikolo de ĉ. tri frazoj, unu interna ligilo, unu kategorio (kaj eble ligo al alia lingvo). Ĝi ne jam enhavas sufiĉan informon por esti konsiderata kiel vera artikolo. La komunumo kredas, ke ĝermoj estas indaj kaj valoraj. La ĝermo-fazo estas ofte la unua ŝtupo, kiun artikolo trairas en la vojo al plena artikolo.

Ĝermeto estas artikolo eĉ pli mallonga ol ĝermo, do ekzemple kun nur unu frazo, sen ligilo kaj sen kategorio.

Identigado de ĝermo

Ĝermo estas ja artikolo, kiu estas verŝajne tro mallonga, sed ne tro mallonga por esti senutila. Ĝenerale, ĝi minimume estu sufiĉe longa por difini la titolon de la artikolo. Ĉi tiu norme bezonas tri mallongajn frazojn kun minimume unu vikipedia ligilo, eble unu ekstera ligilo, kaj ĝi estu enmetita en unu kategorion entenantan pli ol unu ero. Rimarku, ke pli longa artikolo povas esti ĝermo, se la temo estas kompleksega; aliflanke, mallonga artikolo pri temo kun mallarĝa amplekso eble ne estas ĝermo. Grandaj artikoloj, kiuj bezonas redaktadon, kutime ne estas ĝermoj.

Ĉu ĝermo aŭ ne?

Multaj vikipedianoj kredas, ke ĉiu artikolo nepre estu pli longa ol la priskribita kvanto; aliaj opinias, ke (almenaŭ en la nuna fazo) kelkaj temoj ne meritas pli da teksto kaj ke sekve ne indas uzi tempon por plilongigi la koncernajn artikolojn. Sekve la unua grupo de vikipedianoj metas ĝermo-etikedon al tiaj artikoloj, dum la dua grupo konsideras la artikolojn jam sufiĉe grandaj por tiel resti.

Kategoriado de ĝermo

Skribinte aŭ trovinte mallongan artikolon, la redaktanto povas aldoni ĝermo-ŝablonon, kiu markas artikolon kiel ĝermon. Laŭ konvencio ĉi tiuj ĝermo-ŝablonoj aperu malsupre en la artikolo. La ĝermo-ŝablono enhavas du partojn: unue mallongan mesaĝon, ke tiu artikolo estas ĝermo kaj kiu kuraĝigas redaktantojn pligrandigi ĝin. Due ĝi enhavas ligilon al kategorio kun aliaj ĝermoj de rilataj temoj.

La ŝablono {{ĝermo}} transformos artikolon en ĝermon. Tamen pro tio, ke la kategorio Ĝermo estas grandega, oni kreis subkategoriojn de Ĝermoj. Prefere redaktanto utiligu la ĝermajn subkategoriojn, aldonante parametron al la ŝablono laŭ la jenaj ekzemploj:

Sube troviĝas la nuna listo de kategorioj.

Ĝermeto

Ĝermo-artikolo ideale enhavas minimume tri kompletajn frazojn, unu ligilon kaj kategorion. Ĉi tiu regulo ne estas malmola regulo, sed "nobla celo". Ekzistas iuj artikoloj enhavantaj mallongajn difinojn aŭ subĝerman informon. Ĉi tiuj artikoloj ne estas forigendaj, sed oni identigu kaj kreskigu ilin. La ŝablono {{Ĝermeto}} identigos ĉi tiujn artikolojn kaj la kategorio Kategorio:Ĝermetoj montros ilin. Oni esperas, ke iuj bonvolos plibonigi artikolojn en ĉi tiu kategorio almenaŭ al la nivelo de ĝermoj.

Multaj vikipedianoj konsideras, ke ne indas krei ĝermetojn, sed oni prefere komencu artikolon almenaŭ per la esencaj eroj (tri frazoj, ligilo, kategorio); verkantoj de novaj artikoloj do prefere zorgu pri tiuj ecoj tuj ĉe la kreado aŭ ene de kelkaj horoj post la artikolkreado. Ĝermetoj, kiuj restas pli longe sen sufiĉa enhavo, riskas forigon.

Prefere grandigu artikolon

Oni povas uzi multan tempon per la enmetado de artikoletoj en la kategoriojn ĝermo kaj ĝermeto. Anstataŭe vi povas ankaŭ simple iom redakti kaj ampleksigi artikolon, por ke ĝi ne plu estu ĝermo, sed bone uzebla artikolo. (Laŭ la devizo "farita estas farita.")

Plena listo de la kategorioj por ĝermoj

Vidu ankaŭ