Zubera dialekto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e robota modifo de: an:Dialecto soletán; cosmetic changes
eNeniu resumo de redakto
Linio 53: Linio 53:
<br clear=all>
<br clear=all>
== Lingva situacio ==
== Lingva situacio ==
Hodiaŭ, pli ol 60 % el la 16,000 Zuberanoj estas eŭsklingvaj, sed la malkresko de nombro da parolantoj inter la junularo kaj maldungo kunportas danĝeron por la pluekzisto de la dialekto. Tamen, la laboro farata de kulturaj asocioj en kiuj multaj gejunuloj implikiĝas, ebligas al la dialekto pludaŭri, malgraŭ la normigo de la lingvo fare de "[[Euskara batua]]", kiu ŝajne ne forpelis la zuberan.
Hodiaŭ, pli ol 60 % el la 16,000 Zuberanoj estas eŭsklingvaj, sed la malkresko de nombro da parolantoj inter la junularo kaj maldungo kunportas danĝeron por la pluekzisto de la dialekto. Tamen, la laboro farata de kulturaj asocioj en kiuj multaj junuloj implikiĝas, ebligas al la dialekto pludaŭri, malgraŭ la normigo de la lingvo fare de "[[Euskara batua]]", kiu ŝajne ne forpelis la zuberan.


== Bibliografio ==
== Bibliografio ==

Kiel registrite je 14:52, 27 maj. 2011

Dialektoj de la eŭska lingvo

Zubera dialekto de la Eŭska lingvo

Enkonduko

La Zubera dialekto estas specifa eŭska variaĵo parolata en Zubero (la plej malgranda el la 7 historiaj provincoj de Eŭsklando, situanta nord-oriente de tiu ĉi). Ĝi prezentas kelkajn lingvajn kaj fonetikajn specifaĵojn kiuj distingas ĝin. Ĝia prononco diferencas de aliaj eŭskaj elparoloj per, interalie, la « e » prononcata « i » kaj la « o » prononcata « u » kiam ili estas sekvataj de vokalo kaj ĉefe kun la akcento « ü » kiu ĝenerale prononcatas kiel la franca « u » sed povas prononciĝi « i » se ĝi estas sekvata aŭ antaŭita de vokalo. Ĝi karakterizas la zuberan fonetikon kie ĝia ofteco estas multe pli granda ol tiu de « u » en la norma eŭska dum oni retrovas ĝin en neniu alia dialekto.

La zubera ankaŭ prezentas leksikajn kaj deklinaciajn specifaĵojn.

Leksikaj specifaĵoj

Kelkaj zuberaj lingvaj specifaĵoj
esperanto norma eŭska zubera dial.
Adverboj: neniam inoiz ez, sekula sekülan
ofte maiz üsü
Adjektivoj: bone ongi honki, ontsa
bela eder eijer
Verboj: okazi gertatu agitü
havi ukan üken
fini bukatu ürrentü
veni etorri jin
Substantivoj: kuirejo sukalde sükalte
floro lore lili
loko leku lekü
monto mendi bortü, borthü
pluvo euri ebi
poeto bertsolari koblakari
suno eguzki eki
eliro irteera, atera elkigia
Zubero Zuberoa Xiberoa


Lingva situacio

Hodiaŭ, pli ol 60 % el la 16,000 Zuberanoj estas eŭsklingvaj, sed la malkresko de nombro da parolantoj inter la junularo kaj maldungo kunportas danĝeron por la pluekzisto de la dialekto. Tamen, la laboro farata de kulturaj asocioj en kiuj multaj junuloj implikiĝas, ebligas al la dialekto pludaŭri, malgraŭ la normigo de la lingvo fare de "Euskara batua", kiu ŝajne ne forpelis la zuberan.

Bibliografio

  • Fenaille Mispiratzeguy: Dictionnaire Français-Basque Grammaire, 1936. Eldonita de la aŭtoro, 38, rue D'Angiviller - Versailles. Vendata ĉe Eldonejo Foldex, 111, rue Legendre, Parizo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj