Kostroma: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: hsb:Kostroma
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: be:Горад Кастрама
Linio 56: Linio 56:
[[ar:كوستروما]]
[[ar:كوستروما]]
[[az:Kostroma]]
[[az:Kostroma]]
[[be:Горад Кастрама]]
[[bg:Кострома]]
[[bg:Кострома]]
[[cs:Kostroma]]
[[cs:Kostroma]]

Kiel registrite je 14:30, 31 maj. 2011

Dosiero:Kostroma.jpg
Kostroma

Kostroma (rivero)


Geografio > Eŭropo > Rusio > Kostroma


Dosiero:Ru-kostroma.gif Kostroma estas rusia antikva urbo. Ĝi situas ĉ. 360 km nordoriente de Moskvo riverborde de Volgo (Волга) ĉe enenfluo en ĝin de rivero Kostroma (Кострома). Unuaj mencioj rilatas al 1152 jaro, fondis la urbon Jurij Dolgorukij.

Kostroma estas ĉefurbo de Kostroma provinco.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 34401.

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1719.

La interurba telefona kodo estas 0942, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 57° 46′ N 40° 56′ O / 57.767 °N, 40.933 °O / 57.767; 40.933 (mapo)Koordinatoj: 57° 46′ N 40° 56′ O / 57.767 °N, 40.933 °O / 57.767; 40.933 (mapo).

En la urbo estas fervoja stacio kaj flughaveno.

En jaro 1959 la urbo havis 172 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 278,8 mil loĝantojn.

Kostroma estas plej vasta konata pro Ipatjevskij monaĥejo (ekde la 14-a jarcento), en kiu majstrumis bojaroj GODUNOVoj kaj unua caro Miĥail el carfamilio ROMANOV cariĝis tie. Popola heroo Ivan Susanin ankaŭ loĝis en Kostroma regiono. En Kostroma katedralo oni povas vidi faman miraklofaran ikonon de Fjodorovskaja Dipatrino. Centrala historia parto de la urbo konservas sian aspekton ekde la 18-a jarcento.

En la urbo situas grandaj teksaj fabrikoj (loka havindaĵo por turistoj estas linaj vestaĵoj), kelkaj uzinoj, 4 altlernejoj, milita kemia altlernejo, eklezia seminario.

En Kostroma verkis siajn dramojn Aleksandr N. Ostrovskij, kaj loka teatro portas lian nomon, en ĝi estis surscenigitaj ĉiuj verkoj de la dramaturgo. Ankaŭ en Kostroma situas ekspozicio de popola pentristo Jefim Ĉestnjakov.

Esperanto-movado

En Ipatjevskaja Sloboda, meze de 20j.c. aktivis Tolokoncev - instruisto de germana lingvo en ?? mezlernejo. Lia nepo Aleksandr transdonis al KETo kolekton de bildkartoj kaj e-libroj de sia patro.

Antaŭ moderna periodo en la urbo aktivis Andrej Sokolov, Aleksandr Averin. Onidiris pri kursoj (klubo) en Pedagogia Instituto tiama.

Moderna periodo de loka e-movado komenciĝis ekde vizito de Andrej Grigorjevskij en la urbon por semajnfina ekspreskurso por novuloj en 1998 (t.n. "Projekto EKI"). Post tiu kurso aperis kerna grupo de komencantoj, kiu poste formis lokan junularan klubon KETo. Pluan startan puŝon loka e-movado ricevis post StRIGO-4 (1999). Ankaŭ kun ekspreskursoj Kostroma'n vizitis Natalja Grigorjevskaja, Onjo Ŝejnina kaj Oleg Ĉajka.

KETo dum kelkjara ekzisto aktivis en la urbo, okazigis unuopajn kursojn, festivalojn. Loka gazetaro skribis pri e-eventoj kaj okazis kelkaj TV-elsendoj/intervjuoj. En 2001 jaro KETo helpis aranĝi Rusian E-Kongreson (REK) kaj en 2003 OkSEJT-43 apud Kostroma. Membroj de KETo partoprenis e-renkontiĝojn en Ivanovo, Pljos kaj Jaroslavlj, Niĵnij Novgorod.

Post 2003 jaro KETo ĉesis kunvenojn kaj nun organizita e-movado en Kostroma mankas.

Inter rimarkindaj esperantistoj menciindas Ljosha Kuznecov.

Eksteraj ligiloj

oficiala paĝo de la urbo, ruse